Dezső Lehota [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lehota Dezső estis hungara violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto.

Dezső Lehota
Dezső Lehota
Dezső Lehota
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1919 (1919-08-07)
en Szeged
Morto 15-an de julio 2015 (2015-07-15) (95-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo koncertmajstro
vdr

Dezső Lehota [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1919 en Szeged, li mortis la 15-an de julio 2015 en Hungario.

Edziĝfesta foto pri Dezső Lehota
Dezső Lehota

Biografio redakti

Dezső Lehota komencis siajn muzikajn studojn pro la instigo de siaj gepatroj en Hódmezővásárhely, poste en la konservatorio de Szeged. En 1934 li gajnis la unuan lokon en muzika festivalo. En 1937 li iĝis koncertmajstro en simfonia orkestro en Budapeŝto, samtempe li komencis studi en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt de Béla Katona (violonisto). En 1940 li soldatiĝis, sed li estis ano en la armea orkestro. Inter 1945-1949 li estis militkaptito en Sovetunio, en 1950 li daŭris la lernadon en la altlernejo. Li translokiĝis al Kaposvár, kie li ekinstruis en la muziklernejo kaj altlernejo, krome li estis koncertmajstro de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). En 1958 li estis nomumita orkestrestro de la urba simfonia orkestro. Inter 1967 kaj 1987 li estis koncertmajstro en Rejnlando-Palatinato akirinta ankaŭ germanan ŝtatanecon. Ekde 1982 li ankaŭ instruis en altlernejo ĝis la emeritiĝo en 1998, poste li hejmenvenis, kie li edziĝis en 2001.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti