Judit Pogány
Judit Pogány [pogAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pogány Judit estas hungara aktorino, voĉoaktoro.
Judit Pogány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1944 (80-jaraĝa) en Kaposvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gyula Andrássy High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Róbert Koltai (1971–2006) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Judit Pogány naskiĝis la 10-an de septembro 1944 en Kaposvár.
Biografio
redaktiJudit Pogány frekventis lernejojn en Budapeŝto kaj Békéscsaba, poste ŝi eklaboris en Kaposvár, kie ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) plej ofte, kiel muta flankorolanto. En 1968 ŝi ricevis menciindan rolon, dume ŝi konatiĝis kun Róbert Koltai, kiu poste estis ŝia edzo. En 1972 ŝi naskis filon. Poste la geedza paro apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste inter 1980-1994 ili revenis al Kaposvár. Baldaŭe denove Budapeŝto sekvis en Teatro József Attila kaj Teatro Katona József. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2008, precipe pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- 47 filmo inter 1974-2011, ekzemple Ni neniam mortos!, 1993; Zimmer Feri, 1999; Meseautó (Sonĝoaŭto), 2000; Zimmer Feri 2, 2010
- 20 televiziaj filmo inter 1974-2000, ekzemple Kisváros (Urbeto), serio, 1997
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Ferenc Molnár: Liliom (Lilio) - Juli; István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - Orbánné
- diversaj voĉoaktoraj roloj