István Komor
István Komor [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komor István estis hungara reĝisoro, teatrestro.
István Komor [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1926 en Baja, li mortis la 4-an de septembro 1974 en Szeged.
Biografio redakti
István Komor abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li estis deportita dum la nazia erao. Post la 2-a mondmilito li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj ankaŭ en Teatra Akademio. Li sen diplomo ekhavis ĉefreĝisoran statuson en 1949 en Teatro Csokonai (Debrecen), kie li prezentis 5 spektaklojn dum 3 monatoj. Liaj sekvaj gravaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Szeged) (1951-1953, 1957-1969)
- Teatro Déryné (1954)
- Teatro de Kecskemét (1955)
- Teatro Kisfaludy (1956)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1969-1974).
Li estis ankaŭ teatrestro ekde 1971. Li ricevis premion en 1963. Li edziĝis en 1949, post 2 jaroj li ekhavis filinon.
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- Molière: La Avarulo (1952)
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac (1955)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart (1958)
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear (1958)
- Somermeznokta sonĝo (1960)
- Rikardo la 3-a (1967)
Memorigiloj redakti
- memorringo pri István Komor fondita en 1975
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto