Pál Szinyei Merse
Pál Színyei Merse [pAl sInjei merŝe] estis hungara pentristo, la plej grava figuro de la hungara impresionismo. Lia kuzo estis Gyula Gundelfinger.
Pál Szinyei Merse | |
---|---|
Memportreto en 1897 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1845 en Chminianska Nová Ves |
Morto | 2-an de februaro 1920 (74-jaraĝa) en Jarovnice |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno (–1869) |
Okupo | |
Okupo | pentristo politikisto |
Verkoj | The Balloon |
Pál Színyei Merse naskiĝis en Szinyeújfalu, en la 4-an de julio 1845, li mortis en Jernye, en la 2-a de februaro 1920.
Biografio
redaktiLia nobela familio estis iom riĉa, tial li ne havis financajn problemojn dum lernado aŭ dum pentrado. Li frekventis gimnazion en Eperjes, poste en Nagyvárad, kie li komencis okupadi pri pentrado. Ekde 1864 la juna pentristo lernis en Akademio en Munkeno ekzemple de Sándor Wagner. Tie li konatiĝis kun Gustave Courbet. En 1870 li revenis, kaj li devis okupiĝi pri la familia bieno, tamen diversaj pentraĵoj aperis, precipe pri la familianoj. En 1873 li pentris supozeble la plej faman pentraĵon: Majális (=majo en herbejo) kaj en la sama jaro li edziĝis. La alia fama pentraĵo estis "Virino en lila vesto", kie la virino estis sia edzino.
En 1882 la tuta familio translokiĝis en Vienon, kie li denove pentradis. Baldaŭe pro familiaj fiaskoj li politikadis, tamen li reiris al la pentrado. Unu el la pentraĵoj aĉetis mem imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. En 1901 "Majális" ricevis oran medalon en Munkeno kaj ankaŭ en aliaj lokoj li havis sukcesojn. En Budapeŝto li instruis pentroarton kaj fondis grupon de hungaraj impresionistoj. Dum la 1-a mondmilito li pentradis ĉe Balatono.