Tibor Jankay [jankai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jankay Tibor estis hungara-usonana pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Deutsch.

Tibor Jankay [1] naskiĝis la 24-an de marto 1899 en Békéscsaba, li mortis la 20-an de marto 1994 en Los-Anĝeleso.

Biografio redakti

Tibor Jankay devenis el juda familio. Li studis unue en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, poste en Arta Altlernejo de Budapeŝto, kie li lernis de Pál Szinyei Merse, Ede Balló kaj János Vaszary. Post la diplomo li studvojaĝis en Eŭropo, eĉ li plulernis en Vieno, Zuriko, Dresdeno, Parizo. Foje-foje li revenis al sia naskiĝurbo, kie li ekspoziciis. Li kontaktiĝis ankaŭ al Artkolonio de Nagybánya. Inter 1934 kaj 1936 li vivis en Usono, poste li denove hejmenvenis. Inter 1939 kaj 1944 li estis trudlaboristo (kun interrompoj), poste li estis liverita al koncentrejo, sed li sukcese rifuĝis. En 1948 li disidis al Usono, kie li instruis en diversaj universitatoj. En 1969 li revizitis Hungarion. En 1977 li pensiuliĝis, li donacis pentraĵojn, grafikaĵojn kaj geografiaĵojn al Békéscsaba.

Elektitaj individuaj ekspozicioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto: 1926, 1931, 1982
  • Zuriko: 1927
  • Novjorko: 1952
  • Los-Anĝeleso: 1962
  • Békéscsaba: 1970

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Amerikai városkép (Usona urbopanoramo)
  • Önarckép (Memportreto)
  • Párizs (Parizo)
  • Női fej sassal (Virina kapo kun aglo)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti