Impresionismo

arta movado de la 19a jarcento

Impresismoimpresionismo estas arta stilo, kiu aperis unue en la pentrarto proksimume en 1850 en Francujo. Ĝi vastiĝis al tuta Eŭropo ĝis la komenco de la 1900-aj jaroj. Oni aplikas la nomon impresismo ankaŭ por la samepoka muzika stilo, kaj certagrade por beletraĵoj.

Claude Monet: Impression, soleil levant (1872) - [Impreso, sunleviĝo]. La bildo donis sian nomon al la nova stilo

Ecaro redakti

Influon la unuaj impresismaj pentristoj ricevis de anglaj artistoj. Ili observas kaj respegulas la impresojn el la realo, tio estas al la okula sentado de koloroj kaj lumoj en la naturo, sen konsidere la bildigotajn aĵojn, homojn, pejzaĝojn, senmovaĵojn (mutajn naturojn). Impresistoj favoris uzi purajn kolorojn sen enmikso de nigro aŭ blanko. Ili ankaŭ priprensis la sciencajn trovaĵojn pri funkciado de vido.

Ĉi tiu pripenso forte aperis en la lasta fazo de impresismo, kromnomata punktismo. En ĝi la pentristo apudmetis punktetojn de bazaj koloroj, taskigante la okulon de rigardanto per la kunmiksado de la koloroj kaj rekonstruado de bilda tuteco.

En samepoka muziko verkoj estas rigardataj kiel impresismaj pro apudmeto de mallongaj melodieroj kaj pro delikateco de sonkoloro, el kiuj aŭdanto ricevas sonan etoson, pli ol firme konstruitan melodiaron.

Artistoj redakti

Reprezentaj pentristoj redakti

  • Claude Monet (1840-1926), fondinto kaj historia membro de la Impresionisma Grupo
  • Pierre-Auguste Renoir (1841-1919), fondinto kaj historia membro de la Impresionisma Grupo
  • Francesco Filippini (1841-1870), pioniro, fondinto de la italaj impresionistoj
  • Édouard Manet (1853-1895), neniam apartenis al la Impresionisma grupo
  • Paul Cézanne (1839-1906), fondinto kaj historia membro de la Impresionisma Grupo
  • Edgar Degas (1834-1917), fondinto kaj historia membro de la Impresionisma Grupo

Antaŭuloj redakti

Skolanoj redakti

Punktistoj redakti

Komponistoj redakti

Galerio redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti