Fernando Fader estis argentina pentristo naskiĝinta la 11-an de aprilo 1882 en Bordozo (Francio).

Fernando Fader
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1882 (1882-04-11)
en Bordeaux
Morto 28-an de februaro 1935 (1935-02-28) (52-jaraĝa)
en Kordobo
Ŝtataneco sen valoro
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Fernando Fader
"Ĉevaloj"

Li translokiĝis al Argentino en 1884 kaj loĝis en Mendoza, urbo ĉe montoj. Tie li estis allogita de la mirinda spektaklo de la naturo, kiu alkondukis lin al la kreado de belegaj pejzaĝoj.

Fader estis pioniro de la impresionismo en Argentino kaj ricevis rekonon, premiojn kaj famon pro siaj nenombreblaj pentraĵoj.

Li forpasis en 1935 en Kordobo (Argentino).

Liaj artaĵoj estas ekspoziciataj en ĉiuj artaj muzeoj de Argentino, sed la ĉefaj el ili estas elmontrataj en la muzeo Emiliano Guiñazú, casa de Fader en Mendoza (Domo de Fader).

"Kapelo de Ischilin"
Memportreto