Camille Pissarro

franca pentristo

Camille PISSARRO (* la 10-an de julio 1830 en Ĉarlotamalio, Sankta Tomaso, Danaj Antiloj; † la 13-an de novembro 1903 en Parizo, Francio) estis grava impresionisma pentristo, estas konata kiel la patro de impresionismo, la sola kiu partoprenis ĉiujn ok ekspoziciojn prezentitajn de membroj de ĉi tiu movado.

Camille Pissarro
Naskiĝo 10-an de julio 1830 (1830-07-10)
en Ĉarlotamalio, Sankta Tomaso,  Danaj Okcidentaj Indioj
Morto 13-an de novembro 1903 (1903-11-13) (73-jaraĝa)
en Parizo
Camille Pissarro
Persona informo
Camille Pissarro
Naskonomo Jacob Abraham Camille Pissarro
Naskiĝo 10-an de julio 1830 (1830-07-10)
en Ĉarlotamalio, Sankta Tomaso,  Danaj Okcidentaj Indioj
Morto 13-an de novembro 1903 (1903-11-13) (73-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per sepso vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko ĈarlotamalioVenezueloFrancio vd
Ŝtataneco FrancioDanio vd
Alma mater Académie Suisse vd
Subskribo Camille Pissarro
Familio
Dinastio Pissarro vd
Patro Frédéric-Abraham-Gabriel Pissarro vd
Patrino Rachel Pissarro vd
Gefratoj Alfred Pissarro vd
Edz(in)o Julie Vellay vd
Infanoj Lucien Pissarr • Félix Pissarro • Georges Henri Manzana Pissarro • Paul-Émile Pissarro • Ludovic Rodo • Jeanne Bonin-Pissarro • Jeanne Rachel Pissarro vd
Parencoj Claude Bonin-Pissarro vd
Profesio
Okupo pastellist • konstrua desegnisto • litografisto • gravuristo • pentristo • grafikartisto vd
Aktiva en NederlandoAmsterdamoKarakasoParizoĈarlotamalioMontmorency • La Roche-Guyon • Londono vd
Verkado
Verkoj View of the Village of Éragny ❦
Boulevard Montmartre, sunny afternoon ❦
Hoar-Frost at Ennery ❦
Two Women Chatting by the Sea, St. Thomas ❦
Jalais Hill, Pontoise ❦
Route to Versailles, Louveciennes ❦
La Guaira ❦
Panoramic View of Caracas ❦
New Road, La Guaira ❦
Inlet and sailboat ❦
Les Couseses ❦
Maiquetia River vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Camille Pissarro estis filo de portugala sefardo Abraham Gabriel Pissarro kaj de hispaniolanino Rachel Manzano-Pomié. Li vivis sur la insulo Sankta Tomaso ĝis kiam li havis 12 jarojn. Tiam li transloĝiĝis al Parizo kaj vivis en internulejo. Post la lernado li revenis al Sankta Tomaso kaj pentris dum sia libertempo. En 1852 li vojaĝis al Venezuelo kun dana artisto Fritz Melbye.

En 1855, komence de sia kariero kiel pentristo, li denove iris al Parizo por studi ĉe la franca pejzaĝpentristo Jean-Baptiste Camille Corot. Li tiam pentris realismajn bildojn kaj ligis kun Gustave Courbet, kiu estis ĉe la avangardo de la fluo. Li pentris la kamparan vivon en Francio, ĉefe pejzaĝojn kaj surkampajn laborantojn, krome scenojn en Montmartre. En Parizo li instruis pentradon interalie al Lucy Bacon, Paul Cézanne kaj Paul Gauguin.

En 1870, Pissarro kaj Claude Monet forlasis Francion pro la Francia-Prusia Milito, kaj la du ekloĝis en Londono. Li restis en Anglio ĉirkaŭ unu jaro. Monet kaj Pissarro tre impresiĝis pri la anglaj pejzaĝistoj kaj malrapide komencis formuli sian vojon en sendependa aliro, kiu poste nomiĝus "Impresionismo". Iliaj pentraĵoj, kiuj aspektis tro proksime kiel nekompreneblaj farbaĵoj, fariĝintus de certa distanco riĉaj en detaloj, kvankam tro nebulaj antaŭ la okuloj de nuntempaj artkritikistoj, kiuj malŝatis la novan stilon kaj malakceptis la verkojn de Pissarro kaj Monet. Konsiderante la pozicion de la kritikistoj, ambaŭ artistoj ne trovis galerio por la montrado de siaj verkoj, kaj okazigis sendependan ekspozicion (en 1874). Post tio, Pissarro estis ekspozicionta siajn verkojn en aliaj ekspozicioj, kiuj iom ĝuis sukceson. La pionira stilo kreis novan vojon inter la publiko kaj ekscitis pli da artistoj, kiuj aliĝis al la fluo, kiun ili disvolvis.

La loĝejo de Pissarro estis rompŝtelita kaj liaj posedaĵoj prirabitaj dum lia restado en Anglio, kaj li translokiĝis al la vilaĝo Pontoise, proksime al Parizo. Li pentris multe por kompensi multajn el siaj pentraĵoj detruitaj dum sia foresto. Tie li ĉerpis desegnajn ideojn de la ĉirkaŭantaj vilaĝaj pejzaĝoj por multaj el liaj postaj pentraĵoj.

Lia influo al impresionismo estas ofte subtaksata. Multaj ideoj de impresionismo estis liaj, kaj li havis bonajn kontaktojn kun eĉ al komplikaj personaĵoj de postimpresionistoj kiel Edgar Degas, Cezanne kaj Gauguin. Li montris siajn pentraĵojn en ĉiuj ok impresionismaj ekspozicioj. Fakte, laŭ artkritika kaj historia takso, Claude Monet estis la plej grava praktikanto de impresionismo, sed Camille Pissarro plej multe evoluigis ĝian teorion. Inter 1885 kaj 1890 li pentris laŭ nov-impresionisma stilo, sed poste revenis al pli pura impresionismo. Ĉe la lasta ekspozicio de la impresionisma movado, kiu okazis en 1886, li eĉ prezentis bildojn laŭ la stilo de pointilismo ellaborita de Georges Seurat.

Camille Pissarro edziĝis al Julie Vellay, servistino de sia patrino. Ŝi estis multe pli juna ol li. Ili havis ok idojn, inter kiuj pluraj pentristoj. La plej konataj estis Lucien kaj Ludovic-Rodolphe, konata kiel Ludovic Rodo, kiu estis esperantisto.

Ekde 1884, li loĝis en Éragny-sur-Epte (departemento Oise, Francio) ĝis sia morto en Parizo. Nur post la aĝo de 60 jaroj li atingis financan sukceson. Lia vizio malheliĝis pro malsano, sed tamen li daŭre pentris ĝis siaj lastaj tagoj. Kiam li mortis en 1903, li postlasis ĉirkaŭ 1.600 pentraĵojn.

Lia tombo troviĝas en la Pariza tombejo Père Lachaise.

Pissarro bone pentris simplajn pejzaĝojn. Tiuj pejzaĝoj estas kombinitaj kun domoj kaj kamparanoj klopointaj de siaj laboroj, kun etoso de sereneco kaj plenaj de freŝaj koloroj.

En Esperanto aperis redakti

Ludovic Rodó (tio estas Ludovic Rodolphe Pissarro): Vivo de Pissarro. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1948. 18 paĝoj. (Enkonduko en la kulturon 2.)

 
Camille Pissarro - Bulvardo Montmartre, Printempo, 1897