Nacia Galerio de Kanado

arta muzeo ĉe Otavo, Ontario, Kanado

La Nacia Galerio de Kanado (angle National Gallery of Canada, france Musée des beaux-arts du Canada) situas en la ĉefurbo de Otavo, Ontario kaj estas unu el la ĉefaj artgalerioj en Kanado [1].

Nacia Galerio de Kanado
arta muzeo • nacia muzeo
Lando Kanado vd
Situo Otavo
Adreso 380 Sussex Drive, Ottawa, ON, Canada K1N 9N4
Situanta sur Sussex Drive
Arkitekto(j) Moŝe Safdie vd
Estiĝo 1880
Direktoro Marc Mayer • Jean Sutherland Boggs
Koordinatoj 45° 25′ 46″ N, 75° 41′ 54″ U (mapo)45.429434-75.698386Koordinatoj: 45° 25′ 46″ N, 75° 41′ 54″ U (mapo)
Nacia Galerio de Kanado (Ontario)
Nacia Galerio de Kanado (Ontario)
DEC
Nacia Galerio de Kanado
Nacia Galerio de Kanado
Situo de Nacia Galerio de Kanado
Map
Nacia Galerio de Kanado
Jaraj vizitantoj: 237 391 (2014)
Retpaĝo https://www.gallery.ca/
vdr

La galerio troviĝas en konstruaĵo farita el kombinaĵo de vitro kaj granito sur Sussex Drive kun vido de la konstruaĵoj de la Kanada Parlamento sur Parliament Hill. La konstruaĵo estis dezajnita fare de la arkitekto Moshe Safdia kaj malfermita en 1988. La antaŭa direktoro de la galerio, Jean Sutherland Baggs, estis speciale selektita fare de ĉefministro Pierre Elliott Trudeau por kontroli la konstruadon de la galerio kaj la naciaj muzeoj.

Historio redakti

 
La konstruaĵo situas apude al la rivero Otavo.
 
La deklivirejo ĉe la enirejo de la konstruaĵo al la Granda Halo

La galerio unue estis fondita en 1880 fare de la Ĝenerala Guberniestro de Kanado, John Campbell, 9-a Duko de Argyll, kaj en 1882, translokiĝis al sia unua loko sur Parliament Hill en la konstruaĵo de la Suprema Kortumo de Kanado [2]. En 1911 la galerio translokiĝis al la Viktoria Muzeo, hejmo de la nuna Kanada Muzeo de Naturhistorio. En 1913, la unua leĝo estis pasigita por naciaj galerioj kiuj skizis la mandaton kaj resursojn de la galerio. En 1962, la galerio translokiĝis al la Loren konstruejo, oficeja konstruaĵo sur strato Elgin proksime de la Brita alta komisiulo (en). Poste la muzeo translokiĝis al sia nuna konstruaĵo sur Sussex Drive en 1988 [3][4].

En 1985, La Kanada Muzeo de Nuntempa Fotarto (CMCP), kiu estas aligita kun la Nacia Galerio, estis fondita apud la Château Laurier.

En 2000, la Reĝa Arkitektura Instituto de Kanado elektis la Nacian Galerion kiel unu el la 500 plej rimarkindaj konstruaĵoj, kiuj estis konstruitaj en Kanado dum la dua jarmilo.

Kolekto redakti

 
Skulptaĵoj montritaj en la skulptaĵa korto de la muzeo en 2005

La galerio havas grandan kaj varian kolekton de pentraĵoj, desegnaĵoj, presaĵoj, skulptaĵoj kaj fotoj. Kvankam ĝi temigas kanadan, indianan [5] kaj inuitan arton [6], ĝi tenas verkojn de multaj usonaj kaj eŭropaj artistoj. Ĝi havas elstaran modernan artkolekton kun kelkaj el la plej famaj verkoj de Andy Warhol, same kiel verkoj de Francis Bacon, Gian Lorenzo Bernini, Georges Braque, Paul Cézanne, John Constable Marc Chagall, Honoré Daumier Gustav Klimt, Salvador Dalí, Honore Daumier, Thomas Lawrence, Fernand Léger, René Magritte, Simone Martini, Henri Matisse, Piet Mondriaan, Claude Monet, Pablo Picasso, Camille Pissarro, Rembrandt, Auguste Rodin kaj Jackson Pollock [7][8].

En 2005, statuo de giganta araneo, nomita Maman (Patrino), fare de skulptisto Louise Bourgeois estis instalita sur la placo antaŭ la galerio. En 2011, kurantaj ĉevalskulptaĵoj de la kanada skulptisto Joe Pappard estis aldonitaj al la galerienirejo.

La kanada kolekto estas la plej ampleksa en Kanado, kaj enhavas verkojn de Tom Thomson [9], Emily Carr kaj Alex Colville [10] kaj de membroj de la Grupo de Sep (en).

Ĝis 1971, la Nacia Galerio ankaŭ enhavis kio estis origine nomita la Beaverbrook Kolekto de Milito-Arto. Tiu kolekto, nomita laŭ la kanada eldonisto kaj politikisto Max Aitken, konsistis el proksimume 5,000 verkoj kiam ĝi estis donacita al la Kanada Militmuzeo .

La galerio organizas ekspoziciojn kiuj vojaĝas tra Kanado kaj pretere, kaj spektakloj aranĝitaj ĉirkaŭ la mondo, ofte komune kun aliaj naciaj galerioj kaj muzeoj. La galeria kolekto estis konstruita per aĉeto kaj donacoj.

Referencoj redakti

  1. The Canadian Encyclopedia. Arkivita el la originalo je 2009-02-13. Alirita 2024-01-27.
  2. National Gallery of Canada – 1980. Arkivita el la originalo je 2010-09-19. Alirita 2024-01-27.
  3. Nacia Galerio de Kanado ĉe "Structurae"
  4. National Gallery of Canada – 1980. Arkivita el la originalo je 2010-09-19. Alirita 2024-01-27.
  5. Aboriginal Art. National Gallery of Canada (2019). Alirita 11 October 2019.
  6. Inuit Art. National Gallery of Canada (2019). Alirita 11 October 2019.
  7. Canadian Art. National Gallery of Canada (2019). Alirita 10 October 2019.
  8. . Pricing 10 of the priceless: Here are some of the National Gallery of Canada's most expensive artworks (we think). Ottawa Citizen (3 November 2018). Alirita 10 October 2019.
  9. Canadian Art. National Gallery of Canada (2019). Alirita 10 October 2019.
  10. . Alex Colville appreciated but not always understood. The Waterloo Region Record. Metroland Media Group (23 August 2014). Alirita 11 October 2019.

Eksteraj ligiloj redakti