Gustav Klimt
aŭstra simbolisma pentristo
Gustav KLIMT (14-a de julio 1862 – 6-a de februaro 1918) estis aŭstra simbolisma pentristo kaj unu el la plej ĉefaj membroj de la Viena secesio-movado. Liaj ĉefaj verkoj inkluzivas pentraĵojn, murpentraĵojn, skizaĵojn kaj aliajn objektojn de arto, multajn videblajn ĉe la Viena secesio-Galerio. La ĉefa subjekto de Klimt estis la virina figuro, kaj liaj verkoj ofte havas erotikan stilon. Liaj krajonaj desegnoj estas ofte rigarditaj kiel lia plej bona heredo.
Gustav Klimt | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1862 en Baumgarten, Cislajtio, ![]() |
Morto | 6-an de februaro 1918 (55-jara) en Vieno |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Gustav Klimt's grave |
Lingvoj | germana lingvo |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Ernst Klimt |
Amkunulo | Emilie Louise Flöge |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | pentristo • dezajnisto |
Verkoj | Portreto de Adele Bloch-Bauer I Beethoven Frieze La kiso |