Aŭstroj

(Alidirektita el Aŭstro)

Aŭstroj estas mezeŭropa nacio loĝantaj ĉefe en Aŭstrio. Oficiala lingvo estas la Germana lingvo, kiu estas parolata laŭ regiona varianto. En kelkaj distriktoj de Karintio, Burgenland kaj Stirio kun agnoskitaj malplimultoj ankaŭ la slovena, la hungara kaj la burgenland-kroata (kutime aspektata kiel dialekto de la kroata) lingvoj estas oficialaj lingvoj. Ili estas ĉirkaŭ 8 milionoj da loĝantoj. Pli precize etne aŭstroj en Aŭstrio estas ĉirkaŭ 91.1% tio estas ĉirkaŭ 7,463,714 en la jaro 2000. Krome estas 730,336 homoj kiuj asertas esti idoj de aŭstroj en aliaj landoj, ekzemple en Usono, BraziloKanado; krome estas aŭstraj minoritatoj en najbaraj landoj, kiel en suda Germanio, Italio, SlovenioHungario. Laŭ religio aŭ religia deveno, ili estas romkatolikoj ĉirkaŭ 75 %, protestantoj ĉirkaŭ 5 %, kaj aliaj aŭ senreligiaj ĉirkaŭ 20 %.

Aŭstroj
loĝantaronacio
Eŭropanoj • loĝanto • okcident-Eŭropanoj • Germanoj
Suma populacio
7500000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
germana lingvo
Religio



vdr
Ĉefaj popolgrupoj en Aŭstrio kaj ĝia ĉirkaŭaĵo laŭ historia deveno

Deveno redakti

 
Fama aŭstra aktorino Hedy Lamarr

Ili kunhavas komunan aŭstrajn kulturon kaj devenon. Pro sia komuna historio kaj aparteno al la Sankta Romia Imperio ĝis 1806, germanparolantaj aŭstroj estis historie konsiderataj kiel germanoj, sed post la fondo de germana nacia ŝtato, la Germana Imperio en 1871, kaj post la okazaĵoj de la Dua Mondmilito kaj de la Naziismo, tiu konsidero eksmodiĝis kaj nuntempe estas konsiderata kelkfoje eĉ ofenda aŭ malkutima.

Aŭstroj estas difinitaj pro sia nacia civitaneco, kiu, laŭlonge de la Historio de Aŭstrio, variis sian rilaton kun la supre menciitaj, ekzemple rilate indiĝenan germanparolanton de la frua imperio de la Habsburgoj, aŭ laŭ pli ampleksa senco kun ĉiu ajn civitano de unu el la diversaj landoj de tiu imperio kiuj ne formis la Hungaria duono de Aŭstrio-Hungario. En tiu senco, la difino inkludis multajn etnajn minoritatojn kaj parolantojn de ĝis dekdu diferencaj lingvoj.

Etimologio redakti

La esperanta vorto Aŭstro devenas el la propra nomo Aŭstrio, kiu devenas, tra la mezepoka latina, el la malnovaltgermana lingvo nome Ostarrîchi, kun signifo "Orienta Regno". La sama vorto estas la fonto por la nova altgermana vorto Österreich.

La plej malnova konata mencio en skriba maniero de Ostarrîchi datiĝas el la jaro 996, kiam ĝi estis uzita por aludi regionon kie nuntempe estas Malsupra Aŭstrio.

Latina traduko de Ostarrîchi, Marcha Orientalis, estis siavice retradukita germanen dum la 19-a jarcento kiel Ostmark, kiu estis la oficiala nomo aplikita al la moderna Aŭstrio por parto de la tempo kiam ĝis estis aneksita al la Nazia Germanio el 1938 al 1945. Ostmark tamen ne ŝajnas esti uzita dum la Mezepoko.

Historio redakti

Antikveco redakti

Dum la migroperiodo, ĝermanoj ekmoviĝis el sia origina situacio kie nun estas la modernaj Danio kaj Suda Svedio. Fine du ĝermanaj popoloj hejmis ĉe la areo kie nune estas Aŭstrio, nome la Bavaroj kaj la Alemanoj.

La Bavarii estis granda kaj pova tribo kiu eniris en historion el kie nune estas Ĉeĥio. Ili rapide ekspandis sian influon suden, kaj okupis la modernan Aŭstrion kaj la area kiu ankoraŭ portas ties nomon: Bavario.

La Alemanoj, Alamanni, Allemanni, aŭ Alemanni estis origine alianco de ĝermanaj triboj lokitaj ĉirkaŭ la supra Majno. La oftaj ekspedicioj de Alemanoj trapasis la limes (romian limon), atakante la regionon de Germania Superior kaj movante sin al Agri Decumates. Kiel konfederacio, ili okupis kio nune estas Alzaco kaj eĉ disvastiĝis al norda Svisio, kaj al partoj de kio nune estas Bavario, Baden-Virtembergo kaj Aŭstrio.

Mezepoko redakti

Poste la Bavaroj kaj Alemanoj estis konkeritaj de alia ĝermana popolo, la Frankoj, kaj estis aneksiitaj al ties imperio. La Franka Imperio poste evoluis al la Sankta Romia Imperio, ampleksa multietna imperio ĉefe lokita en Centreŭropo. Vieno, aŭstra ĉefurbo, iĝis ia sekreta ĉefurbo de la Sankta Romia Imperio kaj kultura centro por artoj kaj scienco, muziko kaj kuirarto.

En 1278 la teritorio, tiam korespondante proksimume al kio nun estas Supra kaj Malsupra Aŭstrio, pasis al la Habsburgoj, kun kies historio ĝi asociiĝis ĝis la frua 20-a jarcento. Post unu jarcento la Habsburgoj aldonis Karintion, Stirion, Karniolon kaj Tirolon al sia ŝtato kaj kontrolis plej parton de la teritorio de la moderna Respubliko de Aŭstrio. Regata el la Dukato de Aŭstrio, la nomo de la dukato iĝis neformale aplikita al tiuj teritorioj kolektive, kaj de tiam ankaŭ la loĝantoj estas konataj kiel aŭstroj.

La Habsburgoj grande pliigis sian politikan prestiĝon kaj povon per la akiro de la teroj de la kronoj de Hungario kaj Bohemio en 1526. Hungario pli sukcese retenis sian kulturan identecon ol Bohemio, kiu suferis periodon de intensa germana koloniigo, kune kun Germaniigo. Tamen, la pli longa historio sub la regado el Vieno, kaj la komuna germanparolanta identeco de landoj kiel Karintio, Stirio, aŭ Tirolo, kreis impreson de aŭstria identeco.

Frua Moderna Epoko redakti

 
Johannes Chrysostomus Wolfgang Theophilus Mozart, unu el la plej famaj aŭstroj

Kvankam ne kiel unika ŝtato, la landoj regataj de la Habsburgoj iĝis konataj, almenaŭ de eksteruloj, laŭ la nomo Aŭstrio. Vere ili pluestis diversega teritorio de duonaŭtonomaj ŝtatoj, plejparte parto de la kompleksa reto de ŝtatoj kiu estis la Sankta Romia Imperio. Tamen, la dua duono de la 18-a jarcento vidis plie centralizitan ŝtaton disvolviĝi sub la regento Maria Teresia kaj ŝia filo Jozefo la 2-a. Post la Franca Revolucio kaj la enpovigo de Napoleono, la imperiestro Francisko la 2-a formale fondis la Aŭstrian Imperion en 1804 kaj iĝis Franz la 1-a la unua aŭstria imperiestro. Unuafoje la civitanoj de diversaj teritorioj estis tiam civitanoj de la sama unika ŝtato, dum la aliaj germanparolantaj ŝtatoj ankoraŭ kultivis sian Kleinstaaterei ("malgrandŝtatumadon") kaj ne sukcesis formi homogenan imperion antaŭ 1871 kiam estis fondita la Germana Regno.

Pli grava ŝanĝo rezultis el la reorganizo de la imperio en 1867 en duobla monarkio, kun la Regno de Hungario kiu atingis konsiderindan kvanton de politika aŭtonomio kiel unu el la du duonoj. La alia duono restis aro de ŝtatoj, koincidante kun la teritorioj de la nunaj Aŭstrio, Ĉeĥio, Slovenio, kaj partoj de Pollando, Ukrainio, Italio, kaj Kroatio. Tiuj nehungaraj landoj, formale konataj kiel "la Regnoj kaj Ŝtatoj Reprezentitaj en la Imperia Konsilantaro" estis foje konataj kiel Aŭstrio, kiel pli facila nomo. Alternativa etikedo en tiu kunteksto estis Cisleithania.

Moderna epoko redakti

Naciismo en la 19-a jarcento redakti

La aŭstraj landoj estis ankaŭ membroj de la Habsburgo-regata Germana Ligo aŭ Konfederacio ekde 1815. Tiu duobla politika identeco respegulis ankaŭ kulturan necertecon pri la demando ĉu la germanparolantaj popoloj sub la aŭstria regado estis ĉu aŭstroj, ĉu germanoj, ĉu ambaŭ. La disvolviganta sento de germana nacieco akceliĝis konsekvence de politika ŝanĝaro kaj militoj kie eniris la tuta Centreŭropo post la Franca Revolucio kaj la enpovigo de Napoleono Bonaparte. Kvankam la jaroj de paco post la napoleona falo rapide vidis germanan naciismon for de la publika politiko, la Revolucioj de 1848 establis ĝin kiel grava politika temaro por periodo de ĉirkaŭ dudek jaroj. La politika debato centriĝis ĉirkaŭ la naturo de ebla estonta germana ŝtato anstataŭonta la Ligon, kaj parto de tiu debato koncernis la temon de ĉu la aŭstriaj landoj havas lokon en la germana politiko.

La influo de la Habsburgoj super la Germana Ligo havis rivalon en la ekpova ŝtato de Prusio. Politikaj maĥinacioj de la prusia kanceliero Otto von Bismarck rezultis en milita malvenko de la aŭstroj en 1866 kaj la kolapso de la Konfederacio, ambaŭ fakte finante kun iu ajn futura aŭstria influo en la germanaj politikaj eventoj. La tiel nomata Francia-Prusia Milito kaj las etligo de Germana Imperio, estrata de Prusio kaj precize ekskludante ĉiun aŭstrian landon, malpliigis la influon de pan-Germanismo en la teritorioj de la Habsburgoj, kaj funkciis kiel refortigo de la sento de distinga aŭstra identeco dum la ŝtato turniĝis el Germanio kaj al la Balkanoj.

La 20-a jarcento redakti

En la lasta jaro de la Unua Mondmilito kolapsise la Habsburga autoritato tra plejparto de sia imperio, kaj la militista kapitulaco en novembro 1918 fine alportis la abdikon de la lasta imperiestro. La kreo de Ĉeĥoslovaka kaj Sudslava ŝtatoj, plena sendependeco por venkita Hungario, kaj la postmilitaj traktatoj truditaj de la venkintaj aliancanoj kombiniĝis por kaŭzi establiĝon de aŭstria respubliko kun la nunaj limoj kaj kun plejparte homogena germanparolanta populacio. Tamen, germanparolantaj komunumoj restis ankaŭ tra la aliaj novaj ŝtatoj, kaj en la suda parto de Tirolo, kiu nun estas parto de Italio.

Dekomence la respubliko prenis la nomon de Germana Aŭstrio, respegulante la senton, ke la respubliko estis la germanparolanta parto de la malnova Aŭstrio kaj montrante la popolan deziron unuiĝi kun la nova germana respubliko. Tiu espero estis forpelita de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye en 1919, kaj la nova ŝtato ŝanĝis sian nomon al Respubliko de Aŭstrio la 21an oktobro de 1919.

La deziro unuiĝi kun Germanio estis motivita kaj de sento de komuna nacia identeco, kaj de timo, ke la nova ŝtato, forigita de siaj iamaj imperiaj posedaĵoj, kaj ĉirkaŭita de eventualaj malamikaj naciaj ŝtatoj, estus ne ekonomie funkcionta.

Ĉirkaŭ 1938, kun naziaj registaroj kontrole de kaj Berlino kaj Vieno, la lando estis aneksiita al Germanio kiel Ostmark. En 1942 la nomo ŝanĝis al Danubaj kaj Alpaj Distriktoj, elradikiĝante ligojn kun aŭstria nacia pasinteco.

Post la Dua Mondmilito redakti

Post la fino de la Dua Mondmilito en 1945 reestabliĝis sendependa Aŭstrio, kvankam la Aliancanoj restis kiel okupantoj ĝis 1955.

Aŭstroj, dezirante malprosimigi sin el la Tria Regno, decidis disvolvi neambiguan membildon aparte de siaj najbaroj, bazitan sur siaj kulturaj atingoj de la pasinteco kaj, kvankam ne sen polemiko, la jarcentoj de regado de la Habsburgoj.

Malkiel en la frua 19-a jarcento, en 1987 nur 6 % de aŭstroj identigis sin kiel "germanoj". Krome, estis (mis)identigita kiel tio povas kaŭzi ĝenon kaj eĉ koleron. En 1993 80 % de aŭstroj konsideris Austrion sendependa nacio kaj 12 % diris, ke ĝi iĝas tio.[1][2] La logiko de la ekzisto de sendependa aŭstria ŝtato jam ne estas pridemandita, kiel estis en la fruaj jaroj de ties ekzisto. Kiam en la 1980-aj jaroj la dekstra-popolisma politikisto Jörg Haider nomis la aŭstrian nacion "ideologia misnaskiĝo" li spertis preskaŭ tutlandan proteston, ĉar kutime ekzemple burgenlandano kun bavara deveno sentas sin kiel aŭstro same kiel lia najbaro kroatdevena.

La historio kaj geografia lokigo de Aŭstrio kaŭzis ĵusan enmigradon el Slovenio, Ĉeĥio, Hungario, Slovakio, Rumanio kaj Pollando. Kiel al la najbara Germanio, estis enmigrado el Turkio kaj el la iamaj ŝtatoj de Jugoslavio kiel Kroatio kaj Serbio.

Kulturo redakti

Kulturo en la teritorioj de kio nune estas Aŭstrio povis ekzisti ĉirkaŭ la jaro 1050 a.K. dum la kulturoj de Hallstatt kaj La Tène. Tamen, kulturo de Aŭstrio kiel oni konas nune ekformiĝis kiam la aŭstriaj landoj ekestis parton de la Sankta Romia Imperio, kun la Privilegium Minus de 1156, kiu levis Aŭstrion al la statuso de Dukato, markante gravan ŝtupon en ties disvolviĝo. Aŭstria kulturo estis grande influita de ties najbaroj, Italio, Germanio, Hungario kaj Bohemio.

Lingvo redakti

Aŭstra-germana lingvo estas vario de la Germana lingvo parolata en Aŭstrio. Ne estas unika aŭstra lingvaĵo, sed oni parolas diversajn dialektojn de Altgermana. Krom la germanaj lingvaĵoj ĉi tie pridiskutitaj, oni parolas lingvojn de minoritatoj kiel la Slovena, la Kroata, kaj la Hungara en Aŭstrio.

Kutime, tiuj dialektoj estas konsiderataj apartenantaj ĉu al Centraŭstro-Bavaria ĉu al Sudaŭstro-Bavaria subgrupo, kun la lasta akompananta la lingvojn de la Tirolo (inkluzive de la germana lingvo de Sudtirolo), Karintio kaj Stirio kaj la unua inkludante la dialektojn de Vieno, Supra Aŭstrio kaj Malsupra Aŭstrio. La dialekto parolata en Vorarlberg estas pli parenca al la svisa germana ol al la aliaj aŭstriaj dialektoj, kaj pro tio aŭstroj ekster Vorarlberg povas malfacile kompreni ĝin.

Dum la plej akcentaj formoj de la diversaj dialektoj ne estas normale komprenataj de plej parto de germanparolantoj, ne estas virtuala komunika limo inter Aŭstrio kaj Germanio, ĉar la popoloj de ambaŭ flankoj de la landlimo parolas tre simile. La centra aŭstrobavariaj dialektoj estas pli kompreneblaj por la parolantaj de la standarda germana ol por la parolantoj de Sudaŭstrobavariaj dialektoj de Tirolo. La Viena dialekto, tio estas la aŭstrobavaria dialekto de Vieno, estas la plej uzata en la germana kiel ekzemplo de la tipa loĝanto de Aŭstrio.

Kuirarto redakti

Aŭstra kuirarto, kiu estas ofte malĝuste konfuzita kun la Viena kuirarto, devenas el la kuirarto de la Aŭstro-Hungaria Imperio. Aldone al la indiĝenaj regionaj tradicioj, ĝi estis influita de la hungara, ĉeĥa, juda kaj itala kuirartoj, el kiuj kaj pladojn kaj metodojn de manĝopreparado oni prunteprenis ofte. Gulaŝo estas ekzemplo de tio. Aŭstra kuirarto estas konata en la resto de la mondo ĉefe pro la pastoj kaj dolĉaĵoj. Ĵuse nova regiona kuirarto disvolviĝis centrita sur regionaj produktaĵoj kaj uzas modernajn kaj facilajn metodojn de manĝopreparado.

Referencoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2009-09-23 per la retarkivo Wayback Machine. Development of the Austrian identity .
  2. Austria. Library of Congress Country Studies, 2004.. 1a Oktobro 2006.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti