Protestantismo

branĉo de kristanismo, disiĝinta el Romkatolikismo je 1517 dum Reformacio
(Alidirektita el Protestantoj)

Protestantismo (1517- ) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 16% de kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en norda Eŭropo, norda Ameriko, Oceanio kaj suda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉo, la tiel nomata Protestanta Reformacio. La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino.

Protestantismo
emblemo
grupo de kristanaj konfesioj
Okcidenta kristanismo
Komenco 10-a de novembro 1517 vd
vdr
Koncentriĝoj de protestantoj en la mondo aktuale en 2010. En la purpurkoloraj landoj, almenaŭ 10% de la loĝantaro apartenas al Protestantismo, kaj malhela nuanco signifas pli altan proporcion de la loĝantaro.

La vorto Protestantismo devenas de la Latina vorto protestari = atesti (pri sia fido). La esprimo estiĝis en la periodo de l' Reformacio.

Efektive, Protestantismon oni povas dividi en kelkajn grandajn grupojn de eklezioj:

  • la eklezioj, kiuj devenas de la origine anarkiisma movado de la Anabaptismo, kiu poste trankviliĝis ekzemple en la mondvasta movado de l' Menonitoj
  • la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ Lutero: Luteranismo
  • la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ Kalvino: Kalvinismo
    • pluraj eklezioj dum internaj diskutadoj kaj disputoj pri la religio dissplitiĝis en novajn (sub)ekleziojn. Plej ofte ĉe Kalvinismo.
  • en la 19a kaj precipe en la 20a jc estiĝis multaj novaj protestantaj ekleziaj movadoj, kiel ekzemple Adventismo, Atestantoj de Jehovo, Pentekostismo, ktp.

Ĉefaj trajtoj kaj doktrinoj de Protestantismo redakti

Kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de kristanismo (la katolika kaj la ortodoksa), la protestanta branĉo kredas en la Kredo Nicea, al kiu pluraj protestantaj grupoj aldonis siajn pli novajn kredkonfesojn, krom la Liberala Protestantismo, kiu tute principe ne konas devigan kredkonfeson.

Kontraste al la aliaj branĉoj, tamen, la protestanta ĝenerale kredas en tri doktrinoj de Lutero:

Tio ebligas protestantojn laŭ sia konscienco, se necese, forlasi la eklezion, ĉar ili ne bezonas ĝin por sakramento, sacerdotoj (= pastroj) aŭ doktrino. Anstataŭe, ĉiu kredanto povas legi la Biblion por si mem kaj preĝas al Dio, ne bezonante pastron kiel peranton inter si kaj Dio.

La protestanta Biblio redakti

Protestantoj plej ofte uzas krom la Nova Testamento nur la Hebrean Malnovan Testamenton. Tial, dum la ortodoksia, katolika kaj la protestanta Nova Testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksiaj) uzas la judan Malnovan Testamenton ne laŭ la kanono de Kalvino, sed laŭ la Septuaginto, kun ĉi limigo tamen, ke la katolikoj ne havas ĉiujn librojn, kiujn konservis la Ortodoksio.

En la generacio post Jesuo Kristo, ja, la rabenoj faris kanonon pri la Hebrea Biblio, en kiu pluraj verkoj de la Septuaginto ne plu estis akceptitaj, ĉu ĉar ili ekzistis nur en la Greka lingvo, ĉu ĉar ili estis tro malfrue verkitaj. Tial ĉi tiuj libroj -- nomitaj ĉu Duakanonaj Libroj ĉu Apokrifoj -- ankaŭ mankas en la protestanta (pli precize: kalvinana) biblio: Tobit, Judit, 1, 2, 3 kaj 4 Makabeoj, Saĝeco, Siraĥido kaj pluraj aliaj. Vidu ĉe Duakanonaj Libroj

La Luteranoj, tamen, kutime ja havas en siaj Biblio-eldonoj la Duakanonajn Librojn de la Okcidenta tradicio.

Sakramentoj kaj ritoj redakti

Plejparte, ĉiuj protestantaj eklezioj praktikas la bapton. En la plimulto de la protestantaj eklezioj, same kiel en la ortodoksia kaj rom-katolika tradicio, la bapto samtempe funkcias kiel metodo por membriĝi en la koncerna eklezio. Por Menonitoj tio estas klara kialo rifuzi la bapton al infanoj. Nur post konfesado de sia fido, tie oni kiel plenkreskulo povas esti baptita. Laŭ la Remonstrantoj, male, la bapto nur membrigas en la Eklezio de Kristo. Konkreta membriĝo en difinita eklezio estu komplete disigita de tio ĉi.

La Manĝo de la SinjoroSankta Vespermanĝo, kiun romkatolikoj nomas, la komunio estas celebrata en preskaŭ ĉiu eklezio. Kvankam la plimulto kredas, ke Kristo iel ĉeestas ĉe la komunio, eĉ se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diverĝas. Sed ĉiuj malkonsentas kun la tipe rom-katolika ideo (ankaŭ ne rekonata de la Ortodoksio) pri transsubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere fariĝas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera aspekto restas sama). En pluraj eklezioj, la komunio kutime okazas ĉiumonate aŭ jarkvarone.

Kelkaj eklezioj (la Remonstrantoj jam depost jarcentoj), konsciante, ke "invitas nin la Sinjoro", tute principe invitas kiun ajn ĉeestanton ĉu baptitan ĉu ne - aliaj, laŭ la tradicio de ortodoksio kaj Romo, limigas la inviton partopreni nur al siaj propraj membroj.

La centro de protestanta Diservo ne estas komunio sed la legado el la Biblio, preĝado kaj predikado, ĉar ĝi instigas la fidon.

La plimultaj eklezioj konas la riton de nupto kaj ordino de pastoroj aŭ pastorinoj, sed plejparte ne konsideras tion sakramento. Eksedziĝo estas tolerata en la praktiko, se jam nur por teni pura la idealon de la nupto. En kreskanta nombro da eklezioj la nupto inter gejaj paroj estas samranga kiel nupto de geaj paroj.

Luteranismo havas pentofaradon.

Aliaj kredoj redakti

Kelkaj ekleziaj sektoj malpermesas tabakon kaj alkoholon.

La adoradon de Sanktuloj protestantismo ne konas: ne estas protestantaj sanktuloj, almenaŭ ne oficiale. Sed eĉ la liberala protestantismo (kiun kelkaj konsideras kvazaŭ-ekstremisma) konas siajn "sanktulojn" (homojn, kiuj estas konsiderataj kiel gravaj ekzemploj, kiel Dietrich Bonhoeffer). La protestantoj ne preĝas al sanktuloj, do same pri Maria, kies adoradon en la romkatolika tradicio kutime oni spertas kiel blasfemon. Laŭ protestantismo, katolikismo traktas sanktulojn kiel idolojn aŭ diaĵetojn, anstataŭante sanktulojn (precipe Maria) por Dio.

La tradicion pri Monaĥoj protestantismo ne havas. (Escepto: la komunumo de Taizé en Francujo; sed tiu komunumo ja estas principe ekumena)

Kelkaj branĉoj de liberala protestantismo konsideras Jesuon senpere homo tre saĝa kaj sankta, sed nur homo, nepre ne Dio. La plimulto de l' liberalaj protestantoj konsideras tiun demandon afero ne vere grava.

Laŭ kontraŭuloj, protestantismo, des pli liberala protestantismo ner estas vera kristanismo, sed nura modernismo.

Kelkaj protestantaj konfesoj redakti

Adventismo - Anglikanismo - Baptismo - Suda Baptisma Konvencio - Episkopanismo - Fundamentismo - Kalvinismo - Kanada Misia Alianco - Kristana Scienco - Kvakerismo - Luterismo - Metodismo - Metropola Komunuma Eklezio - Molokanismo - Monda Konsilio de Eklezioj - Mormonismo - Pentekostismo (i.a. Asembleo de Dio) - Pietismo - Presbiterianismo - Unuiĝinta Eklezio de Kanado - Unuiĝinta Eklezio de Kristo - Remonstrantoj - Menonitoj - kaj multaj aliaj.

Gravaj reformantoj redakti

Lutero - Zvinglo - Kalvino - John Knox - Ellen G. White - Arminio - Menno Simons
Pra-Protestantoj
valdismo - John Wyclif - Jan Hus

Organizoj redakti

Protestantismo kaj Esperanto redakti

La Esperantista ligo de protestantoj estas la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI).

Vidu ankaŭ: E-Movado inter protestantoj

Vidu ankaŭ redakti