Fundamentismo

Per la termino fundamentismo oni intencas ĝenerale ĉiun laŭliteran dogmeman interpretadon (aŭ samsencan, ekstere de la religia sfero), kiu deklaras relativajn preceptojn fundamentoj (laŭtipe de la religio kaj ne nur) rifuzante ĉiun ideologion kontrastantan kun ili. Foje tiu tendenco asociiĝas kun la provo neracie devigi aliajn tiel pensi kaj tiel agi. Nuntempe la termino ŝprucigas negativajn sentojn kaj reagojn.

Biblio de Gutenberg; la disputoj pri la diversa interpretado de la Biblio estas unu de la pilieroj de la religia fundamentismo.

Ĉar la komenco de la uzado de la termino estis rilata al la defendo de la laŭvorta interpretado de Sankta Skribo, kia estas konsiderata la Biblio, oni uzas la terminon fundamentismo ankaŭ por aliaj movadoj, ĉefe se tiuj estas rilataj al iu "sankta skribo". Tiam foje oni povas paroli pri politika fundamentismo, ne mampli ofta. Kelkaj ekzemploj de libroj oftaj inter politikaj fundamentistoj estas "Mia lukto", de Adolf Hitler, kaj la "Ruĝa Libro" de Mao Zedong. La politika fundamentismo ne necese estas rilata rekte aŭ nerekte kun la tradiciaj religioj, sed male ili povas defendi radikalajn kaj eĉ kontraŭreligiajn mondorigardojn.

La termino fundamentismo estas uzata ankaŭ por identigo de la kontraŭmodernismaj tendencoj de diversaj religioj kaj eklezioj. Foje ĝi estas konfuzigita aŭ eĉ sinonimigita kun jarmilismo (doktrino laŭ kiu Kristo revenos por regi surtere dum mil jaroj, antaŭ la lasta lukto kontraŭ la malbono, produktante la definitivan kondamno de la Diablo al la perdo de ties influo por la tuta eterneco antaŭ la Lasta juĝo) kaj kun la mesianismo aŭ estas asociita kun fanatikismo aŭ ekstremismo, kvankam tiu lasta termino estas plej ofte rezervata por sintenoj specife politikaj. La termino integrismo, tradicia en diversaj lingvoj por referenci al tiu fenomeno, estas semantike tre proksima, kvankam temas pri tre strikta interpretado, ĉar fundamentismo aludas al fenomeno tre moderna (nome formo de rifuzo al senreligiigaj konsekvencoj de la moderneco, sed aperinta jam ekde la komenco de la teknika moderneco), dum integrismo proponas tradiciisman reagon.

Origino de la terminoRedakti

 
Preĝejo de Baptismo en Burlington, Vermonto, Usono.

Fundamentismo estis en la evoluo de religiaj tendencoj pensofluo de la protestanta religieco, kiu ekestis ekzemple en Usono en epoko inter 1878 kaj 1918, nome ekde la fino de la Usona Enlanda Milito al tiu de la Unua mondmilito

Temas pri pensofluo, naskiĝinta ene de la Baptisma Eklezio, kiu celis kontraŭstari al la teologiaj modernismo kaj raciismo tiam disvastiĝantaj inter la evangeliismaj fideluloj. Tiu termino, fundamentismo, dekomence ne havis negativan sencon: la konotacioj pejorativaj ekligiĝis al la fakto ke en 1909 estis publikigita kolekto de dekdu volumoj de eseoj diritaj The Fundamentals. Tiuj tekstoj atakis la aplikadon al la Biblio de la metodoj de la filologio, historio, arkeologio kaj Metodo historia-kritika (kriterioj de la literatura kritiko), tiel dirita "Alta Kritiko". Ili, male, revenĝis la volon reaserti dogmoforme nerezigneblajn punktojn de la kredo difinitajn fundamentals, la fundamentojn, kiuj siavice korespondas al la postuloj de iu kredo facile komprenebla al unuopulo. Tiu revenĝo havis ankaŭ politikan-socian perspektivon, kun forta kritiko aspekte "kontraŭ-intelektula" aŭ "kontraŭ-elita" (kontraŭ la risko de monemaj socioj kaj moralo, nome tiu "de la advokatoj" kaj de filozofoj).

En tiu epoko la termino "fundamentals" aperadis en multaj flugfolioj disvantigitaj de la tradiciemaj grupoj.

Karakterizo de la pensado de fundamentistoj estis la reaserto de la laŭlitera valoro de la Biblio. Tiu estu konsiderita historia teksto kiu rakontas eventojn vere kaj reale okazintajn laŭ la maniero per kiu ili estas priskribitaj en la Sanktaj Skriboj, kun neta rifuzo de ĉiu nova interpreto kaj kun la "pretendo" ke la teologoj estu liberigitaj el la devo-rajto submeti la Biblion al la samaj analizo kaj teksta kritiko jam uzitaj por la klasikaj tekstoj de la antikva epoko. Aparte estis kritikata la Hipotezo dokumenta, la esploro kiu evidentigis ene de la Pentateŭko diversajn dokumentajn fontojn, nomumitajn "javeista", "elohista", "readmona" kaj "sacerdota". [1]. Mallonge, fundamentismo rifuzis trakti la Biblion kiel tekston kompareblan, analizeblan kaj do pridiskuteblan samkiel la aliajn.

Plua karakterizo estas la atribuo de la sama valoro al ĉiuj tekstaj eroj de la kristana tradicio, kiu ne akceptus la tiaman teologian dialektikon kaj la portempajn normojn.

Batalante kontraŭ la “modernismaj vidpunktoj”, la fundamentistoj helpis la kristanaron superi la ŝokon de la sennombraj arkeologiaj malkovroj de la 19-a jarcento kiuj dokumentis farojn kaj popolojn kaj eventojn pri kiuj la Biblio konservis eĉ ne spurojn – aŭ rakontis malsammaniere eventojn aŭ kiujn la Biblio apenaŭ menciis – kaj de la ekestiĝo de darvinismo krom de la progresoj de la filologio kaj de la naturaj sciencoj.

Unu el la venkaj intuicioj, tamen, de tiu movado estis la insisto sur la fakto ke la arkeologio povis ankaŭ esti uzata por konfirmi, krom por dementi, la Biblion. Por tion diri kune kun la titolo de famega furorlibro, aparte aprezita ĉe la fundamentistoj, ilia moto estis la Biblio rajtis.

Fundamentismo, sume, permesis vidi arkeologion kaj la histori-sciencan esploradon kiel instrumenton utiligeblan, ofte, por “konfirmi” siajn vidpunktojn anstataŭ ol kiel malamikon ĉiam obstaklendan.

Danke al financado de mecenato, petrolindustriisto, la volumoj publikigitaj de fundamentistoj (hodiaŭ grandparte retejas), malkare eldonitaj, estis senpage poŝte senditaj al miloj da protestantaj pastoroj, liverante tiel tezojn kaj argumentojn pretigitajn por rebati argumentadojn de la libera kaj modernisma kritiko.

Tiu fundamentismo radikiĝis precipe en la politika usona dekstrismo kaj energie batalis kontraŭ religiaj movadoj kiuj pretendis ricevinti novajn revelaciojn kompletigantajn tiujn biblian aŭ buŝe tradiciitajn, kiel okazis antaŭ la fenomeno Mormonismo. Vidu Kristana fundamentismo.

Evoluo de la senco de la terminoRedakti

TeologioRedakti

 
La unua surao de la Korano. Ankaŭ la interpretado de tiu Sankta Libro estas celo de religia fundamentismo.

La termino fundamentismo, kiu ĉe la origino referencis al la protestanta mondo,[2] estis anstataŭigita kiam la precipaj epigonoj de tiu pensfluo decidis elekti ŝanĝon en la terminologio karakterizanta ilian doktrinon, sed dume la termino disvastiĝis en la komunuzo por identigi ĉiujn tiujn vidpunktojn – pensofluojn kaj praktikon en la religia medio – kiuj insistas sur la laŭlitera interpreto de la sanktaj tekstoj kiel BiblioKorano kaj samtempe havas karakterizon de kontraŭmodernismo ene de la respektivaj religioj.

Teologisence, nome, estas difinita fundamentisma ĉiu laŭlitera aliro al teksto rifuzanta la kritikan filologian analizon, kiam tiu ĉi ne akordiĝas kun la tradiciaj dogmoj antaŭe difinitaj. Religia fundamentismo koncernas la rektan legadon de la sanktaj tekstoj, rifuzanta la ekzegezajnhermeneŭtikajn instrumentojn.[3] Tiu sinteno estas propra de iuj protestantaj interpretoj sed ĉeestas ankaŭ en iuj branĉoj de katolikismo kvankam ĉi kaze oportunas paroli pri limigo de eksĉesoj de la moderna kritiko foje alproksimiĝanta al antaŭjuĝo. Vidu artikolojn Historio de la teksto kaj Priteksta kritiko [4]

Oni kutime parolas – ankaŭ se ne ĉiam kun la sama signifo – pri "islama fundamentismo", "juda fundamentismo", "kristana fundamentismo", “hinduisma fundamentismo” ktp. La termino, kiu hodiaŭ havas vastan negativan valenton, referencas ankaŭ ĝenerale al sintenoj politika kaj kultura, precipe religia, kontraŭaj al la dialogo inter diversaj kulturoj kaj religioj, kvazaŭ tiu ĉi minacus la “neprinegoceblajn religiajn principojn” proprajn de iu dialoganto, dum la dialogo, el si mem kaj kiel propono, povas referenci nur al la komunaj reciprokaj kono kaj akcepto kaj kunlaborado por la plibonigo de la homa sorto.

Sociologoj kaj psikologoj pridiskutas pri la origino de la fundamentismo, kiu, foje, estas taksata fenomeno moderna kaŭzata de la obsedo de la modernaj sciencoj kaj kulturoj kiuj ŝajnas insidi la pacan konsiston de la religioj: do, fundamentismo estus sinprotekta reago.[5]

Ĝenerale la religiaj regantoj de la grandaj religioj kontraŭas fundamentismon malgraŭ la, eventuala, samtempa reaserto pri la dia origina de iliaj Skriboj.

Kroma signifo de la termino. Malgraŭ ke la termino “fundamentismo”, en la komuna uzo, aplikiĝas al religiaj franĝoj aŭ al etnaj ekstremismaj movadoj kun religia motivaĵoj foje uzataj kiel preteksto, la termino havas ankaŭ konsentitan konotacion: ĉi-okaze, ĝi priskribas tendencon kaj strebon reveni al tiuj kiuj estis konsideritaj la originaj fundamentaj principoj, kun la intenco, foje, distingiĝi el neseveraj majoritataj kutimoj kaj kredoj, kiuj laŭlonge de la tempo koruptiĝus aŭ febliĝus ĝis la risko de la renversiĝo. (Vidu artikolojn Pentekosta Kristanismo, Adventismo kaj Atestantoj de Jehovo.

Kromaj modifoj de la sencojRedakti

En la komunuzo, "fundamentismo" (same kiel ĉe "religia integrismo") estas proksimume uzata larĝsence ankaŭ por indiki senkritikan interpreton antaŭ tekstoj aŭ teorioj, nenecese religiaj, kaj la kondutoj sekvaj.

En ekonomiko, ekzemple, la kritikistoj pri ekonomia liberalismo foje akuzas pri "fundamentismo" la subtenantojn de la teorioj laŭ kiuj la merkato devus esti la unika regulanto de la socia vivo, substrekante ke tiu principo estas fakte asertata dogmece. En religia kampo (alia ekzemplo) iuj grupoj akuzas pri "fondamentismo laikisma", do ne laika, poziciojn kiuj celas elimini la religiojn kiel publikan influanton en la socia vivo kaj ĝin redukti al afero tute privata.

Juda fundamentismoRedakti

 
Ortodoksaj judoj en Jerusalemo.

La plej parto de la judaj skoloj kredas, ke la Tanaĥo (nome la Malnova Testamento) ne devas esti komprenita laŭlitere aŭ izole, sed male necesas akompanado konata kiel la parola Torao. Tiu materialo estas enhavata en la Miŝno, la Talmudo, la Gemarao kaj la Midraŝo. Tamen, la Ortodoksa Judismo, kvankam ne komprenas nepre la Tanaĥon laŭlitere, ja konsideras ĝin didevena, senerara kaj transigita sen esencaj ŝanĝoj; kaj ĝi pligravigas ankaŭ la detalan atenton al la vortoj kaj eĉ al la precizaj literoj uzataj en la teksto.

Similmaniere, kelkaj membroj de la Ortodoksa Judismo, plej precize la ĥaredoj, rigardas la Miŝnon, la Talmudon kaj la Midraŝon kiel didevenaj kaj seneraraj en ties senco, sed ne laŭ terminoj. La ĥasidismaj judoj siavice defendas la senerarecon de ilia propra interpretado de la tradiciaj fontoj de la vero. Laste, la karaistoj, laŭ ili mem, "estas juda sekto kiu ne agnoskas la aŭtoritatecon de la postbiblia tradicio aligita en la Talmudo kaj en la rabenaj verkoj pli postaj".

Kelkaj ultra-ortodoksaj de judismo pli minoritataj malaprezan cionismon kiel herezo, kaj malferme opozicias aktive la ekziston de la israela ŝtato kaj ĉiujn judojn identigitajn kun tiu kaj tiukadre eĉ malakceptas paroli la hebrean, uzante anstataŭe la jidan. La tialo estas, ke ili konsideras, ke la ekzistado de la israela ŝtato, nedezirita de Dio mem kiu sendis ilin tra la tuta mondo, malhelpas la alvenon de la Mesio.

La religia cionismo (alia maniero de fundamentismo), kies spirita patro estis Abraham Isaak Kook (1865-1935), male vidas en la israela ŝtato la komencon de la mesia tempo kaj tiukadre interpretas okazaĵojn kiel la Sestaga milito kiel signaloj kiuj konfirmas tion. De granda politika gravo estas la juda postulo de la Sankta Tero kun la dia helpo, nome Eretz Israel. Tiu sinteno estis defendita de fundamentistoj kiel tiuj de la grupo jam malaperinta Guŝ Emunim («Bloko de la kredantoj», fondita en 1974, kun ankoraŭaj sekvantoj), por kiuj la israelaj teritoriaj rezignoj egalas al sakrilegio, kio fakte kondukis unu el ili al la murdo de Isaac Rabin en 1995. Tiu tendenco estis kontraŭa al la nereligia cionismo, laŭ kiu la judoj simple devis estis nacio, lando kaj ŝtato, kiel ĉiuj aliaj.

PrincipojRedakti

 
Ortodoksaj judoj antaŭ diservo en la sinagogo.

La Ortodoksa Judismo baziĝas sur la kredo en 13 principoj de Maimonido:

  • La ekzisto de Dio
  • La singulareco kaj unueco de Dio
  • La spirita kaj abstrakta naturo de Dio
  • La eterneco de Dio
  • Nur preĝendas al Dio
  • La revelacio pere de Liaj profetoj
  • Moseo estas la pleja kaj ĉefa profeto
  • Dio liveris la Leĝon en la Monto Sinai
  • La Leĝo ne ŝanĝeblas
  • Dio konas la estontajn homajn agojn
  • Dio premias la bonecon kaj punas la malbonecon
  • Dio sendos Mesion
  • Dio revivigos la mortintojn

Kristana fundamentismoRedakti

 
La kreado de Adamo, fresko de 1511 de Mikelanĝelo en la Siksta Kapelo. La afero de la kreado de homo kaj larĝsence de la tuta mondo estas en la kerno de la fundamentismaj disputoj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristana fundamentismo.

Kristana fundamentismo estas aro de radikalaj tendencoj ene de la diversaj eklezioj kiuj komponas Kristanismon, ĉu inter katolikoj, protestantoj, ortodoksoj, ktp., sed plej ofte lastatempe oni uzas la terminon por aludi al diversaj radikalaj eklezioj de Usono. Nomita ankaŭ kristana integrismo, estas difinita de historiisto George M. Marsden kiel "batalanta kontraŭmodernisma protestanta evangeliismo." Marsden klarigas ke integristoj estis evangeliismaj kristanoj kiuj en la 20-a jarcento "batalas kontraŭ ambaŭ modernismoj kaj en teologio kaj en la kulturaj ŝanĝoj. La nomo estas prenita el la titolo de serio de eseoj eldonitaj de la Biblia Instituto de Losanĝeleso, La Fundamentoj: Atesto pri la Vero. Kiel organizita movado ĝi komenciĝis kiam eklezioj adoptis "bataladan stilon" kaj kelkajn teologiajn elementojn, kiel sendevigismo, sed estis ne organizita movado kaj ne havis nacian asocion aŭ oficialan komunikilon.

Integrismo estiĝis el brita kaj usona protestantismo en fino de 19-a jarcento kaj komenco de 20-a jarcento inter evangeliismaj kristanoj. La fondintoj reagis kontraŭ liberala teologio, aktive asertis ke la sekvaj ideoj estis fundamentoj de la kristana kredo: la nerakonteco de la Biblio, Sola Scriptura, la partenogenezo de Jesuo Kristo, la doktrino de anstataŭa pentofaro, la korpa resurekto de Jesuo, kaj la tuj okazonta reveno de Jesuo Kristo.

La termino "integristo" estas polemika en la 21-a jarcento; estas ofte uzita por ataki aŭ moki anojn, kvankam estis elpensita de gvidantoj. Iuj kiuj tenadas ĉi tiujn kredaron malakceptas la etikedon de "integrismo", vidanta ĝin kiel tro malsata dum al aliaj jam fariĝis fierrubando. Tiaj kristanoj preferas uzi la terminon fundamenta kontraste al integrismaj (e.g., Sendependaj Fundamentaj Baptistoj kaj Sendependaj Fundamentaj Eklezioj de Usono). Ĉi tiu termino estas foje konfuzita kun Kristana laŭleĝismo.

La kristana fundamentismo estas konsiderata inter la plej konservismaj branĉoj de kristanismo. Kelkaj el la karakteroj plej rimarkindaj atribuitaj al la kristana fundamentismo estas la laŭvorta interpretado de la biblia libro Genezo (kio estas nomita kreismo, tio estas kredo en la fakto ke iu aŭ io kreis la tutan mondon en ses tagoj) kaj la malakcepto de la teorio de la evolucio de la specioj fare de Darvino, kio evidente kontraŭas la laŭvortan akcepton ke animaloj estis kreitaj en nur unu tago kaj la homo en alia.

En PresbiterianismoRedakti

 
Presbiterianisma Preĝejo Kaikorai en Dunedin, Nov-Zelando.

Plej ofte oni datigas la komencon de la uzado de la termino «fundamentismo» al fino de la 1910-aj jaroj, post la proklamo en 1910 fare de parto de la Ĝenerala Asembleo de la Presbiterianisma Eklezio de Usono de la nomitaj Kvin Fundamentoj necesaj kaj esencaj de la kristana religio. Tio rezultis el disputo de la antaŭa jaro ĉu oni devis ordenigi sacerdotoj grupon de pastorontoj kiuj malakceptis kredi la naskon de Kristo el korpo de virgulino. La elektitaj Fundamentoj estis la jenaj:

  • La inspiro de la verkado de la Biblio fare de la Sankta Spirito kaj la senerareco de la Skribaĵoj kiel rezulto de tiu inspiro.
  • La nasko de Kristo el virgulino.
  • La kredo ke la morto de Jesuo estis certa, vera kaj reala.
  • La resurekto en korpo de Jesuo.
  • La historia realo (vereco) de la mirakloj fare de Jesuo.

Laŭ tiuj principoj estas evidenta, ke estas multaj ideoj kiuj nuntempe estus tuj atribuitaj al fundamentisto kaj kiuj tamen forestas el tiu deklaro de kiu ili havas la nomon. Por ekzemplo, ne ĉiam kiu asertas la senerarecon de la Biblio ankaŭ argumentas favore de laŭvorta interpretado de la libraro. Fakte, la 'laŭvortismaj' tendencoj havas radikojn multe pli profundajn ol la fundamentismo kaj reeniras al iamaj diskutoj pri aferoj ĉu la Biblio estas tradukebla, tradukinda, tradukenda ktp.

Ajnaokaze, ja estas certa ke estas multe pli facile trovi la kontraŭ-modernismajn kaj kontraŭ-sciencismajn trajtojn kiuj nuntempe oni asocias kun religia fundamentismo en tiuj kiuj akceptis la Kvin Fundamentojn. Al tio atentigis ankaŭ la baptisma teólogo Dro. Harry Emerson Fosdick, kiam en 1922 verkis sian predikon Ĉu venkos la fundamentistoj?. Tiu estis la unua verko de disvastigo kiu montras enhavojn kiuj difinis la fundamentistojn per nuancoj tre similaj al aktualaj. Fosdick direktis sian kritikon al la elementoj de la presbiteriana kaj baptisma eklezioj kiuj kontraŭis la klopodojn de tiuj kiuj intencis kongruigi, unu foje pli, la sciencon kun la religio (fido). Tiel, li difinis la fundamentistojn kiel netoleremaj konservativuloj kiuj arbitre estis skizintaj la limojn de tio kio estas akceptebla en la teologia diskuto. Li proponis la kontraŭstaron al tio per la integrigo en la ĝenerala komunumo de tiuj kiuj eksponas dubojn pri aspektoj kiel la virgineco de Maria (Dipatrino) aŭ la resurekcio de Kristo bazite sur tio kion pruvas la scienco. Tiu prediko estis sukcesa kaj estis distribuata kiel broŝuro al ĉiuj protestantaj pastoroj de Usono. La provoko al la plej konservativuloj estis farita kaj la defio estis akceptita volonte de gravuloj kiel John Gresham Machen kaj Benjamin Breckinridge Warfield, kiuj en 1929 formis la Ortodoksan Presbiterianan Eklezion.

Tiel la kristana fundamentismo komenciĝis rilate al la adhero (aŭ libero) al la Kvin Fundamentoj fare de membros de tre diversaj protestantaj nomigoj.

En mormonojRedakti

La mormona fundamentismo estas konservisma movado kiu kredas aŭ praktikas tion kion ties sekvantoj konsideras fundamentajn aspektojn de la mormonismo. Tio reprezentas rompon kontraŭ la oficiala linio de mormonismo praktikata de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj revenon al doktrinoj kaj kutimoj kiujn la fundamentistoj konsideras malkonvene kaj erare abandonitaj, kiaj la poligamio, la Leĝo de la Konsakro, la Teorio de Adamo kiel nura Dio, la elaĉeto per elverŝado de sango, la patriarkeca pastreco, kaj elementoj de la mormona ceremoniaro. La mormonaj fundamentistoj formis nombrajn sektojn, multaj el kiuj estis establiĝintaj en izolaj komunumoj en malproksimaj areoj de Okcidenta Usono.

Islama fundamentismoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama fundamentismo.

Tiu termino Islama fundamentismo aludas al movadoj kiuj sekvas strikte la indikojn de la Korano kaj de la islama leĝaro ŝario. Ili aperis kiel reago unuarange al la reformismaj klopodoj dum la unua duono de la 20a jarcento -kiujn oni konsideris kiel tute inspiritaj de la okcidenta kaj kristana kulturoj- kaj duarange al la politika eksterlanda influo en la arabaj ŝtatoj - ĉefe pro ekonomiaj interesoj rilate al nafto kaj ties industrio kaj komerco. La Islama fundamentismo atingis grandajn politikajn sukcesojn: kreska nombro de landoj adoptis aŭ akceptis aplikojn de la islama aŭ islamisma juro. En 1979, en Irano, revolucio enpovigis la ajatolahon Ĥomejni.[6] En Somalio ekde la 1990-aj jaroj okazas milita konstanta stato inter diversaj frakcioj, el kiuj kelkaj tute islamfundamentismaj. En Alĝerio forta islamisma movado konkurencas kun pli modernaj politikaj partioj. En Afganio post la forpelo de la soveta reĝimo, kaj nova enlanda milito, instaliĝis la reĝimo de la talibanoj.

La defendo en la Kurano de la jihado, konsiderata kiel sankta milito, utilis al la radikalaj sektoroj por justigi uzadon de perforto por liberigo de islama lando, konsiderinte pri "liberigo" la instalon de islamisma reĝimo. Tiu sinteno ne estas kunsentata de aliaj pli moderaj islamanoj.[7]

Ĉar Islamo dekomence en la historio estis religia sistemo pli ligata al la politika ŝtato ol ĉe aliaj religioj, kiaj kristanismo, judismohinduismo, la kontraŭstaro de aliaj landoj kaj socioj estis konstanta ekde la apero de Islamo kaj ties dum epokoj forta rilato al la fundamentismo.

Hinduisma fundamentismoRedakti

 
Incendioj en Ahmedabad faritaj de hinduistoj kontraŭ islamanoj en 2002.

Hinduisma fundamentismo estas komprenata kiel formata de la grupoj de fanatikuloj sekvantoj de hinduismo, ĉefe en Barato. Tiuj grupoj arigas ultrakonservativulojn kaj naciistojn, kiuj konsideras, ke Barato devas esti lando nur por la hinduoj, kaj proponas la forpelon de islamanoj, kristanoj kaj kredantoj de aliaj religioj. Ili proponas ankaŭ interpretadon laŭlitere de hinduismo kiu inkludas la restaŭradon de la sistemo de kastoj subigante la malsuprajn kastojn al sklaveco, la absolutan subigon de virinoj kaj la malpermeson de la religioj ne-hindiaj same kiel de la okcidentaj simboloj (kio rezultis eĉ en la detruo de vendejoj kie oni vendas okcidentstilajn produktojn kiel ekzemple kartoj de Sankt-Valentena tago).

La fundamentisma hinduismo estis rilata kun la konflikto inter hinduoj kaj islamanoj barat-pakistana, la konflikto inter hinduoj kaj siĥoj en Panĝabio kaj atakoj al minoritatoj. Mahatmo Gandhio estis murdita de fundamentismaj hinduoj. Pli ĵuse unu de la du ĉefaj politikaj partioj de Barato, nome la PPB estis rilatigita kun la ekzisto de fundamentistaj grupoj ene de sia tendaro.[8]

Fundamentismo en politikoRedakti

Ĉia fundamentisma iniciato facile klopodos entrudiĝi en la politiko de la Ŝtato en kiu ĝi estas disvolviĝinta pro sia propra moralisma kaj reformisma naturo. Ĉar la Ŝtato posedas la monopolo de la eduka sistemo aŭ, almenaŭ ties kontrolon iamaniere en preskaŭ la tuta mondo, la fundamentistoj konstante kontraŭas ĝin kiam iliaj doktrinoj estas evitataj, deflankigitaj aŭ, kiel ofte okazas en multaj landoj, tute kritikatas ĉu de la eduksistemo ĉu de la edukistoj mem. Evidentas ke ajna movado de tiuj karakteroj serĉos la plej ampleksan disvastigon de sia idearo inter la granda publiko kaj de tie la neceso kontroli la sistemojn kiuj enhavas kaj disvastigas la sciaron (eduksistemo, amaskomunikiloj, ekonomiaj instancoj ktp.). La fundamentistoj kutime bazas siajn proponojn sur pensoskoloj jam ekzistintaj kaj modifi ilin kongrue kun siaj intencoj kaj pli malofte kreas siajn proprajn platformojn.

Fundamentismo kaj EsperantoRedakti

Esperanto estas lingvo bazita sur Fundamento. Ekde la unuaj jardekoj de la uzado de la lingvo aperis du tendencoj en la proporcio inter strikta obeo al la fundamento kaj la iometa libero por plinovigo en vortotrezoro, vortoformado kaj eĉ gramatiko. En aliaj pli radikalaj okazoj, la tendenco prioritati reformojn super la fundamento, rezultis en Ido kaj aliaj lingvoproponoj. Inter tiuj kiuj restis fidelaj al la lingvo plue estas la du tendencoj, nome limigi sin al la funkciado tute ene de la Fundamento aŭ akcepto de neologismoj, novaj sufiksoj, eĉ gramatikaj vortoj kiel pronomoj iŝi, ri ktp. La absoluta malakcepto de tiuj trarompoj estus esperantisma fundamentismo.

Fundamento de EsperantoRedakti

Fundamento de Esperanto estas libro de L. L. Zamenhof, eldonita en printempo 1905, kaj oficialigita per la 4-a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la "Bulonja Deklaracio"), aprobita la 9-an de aŭgusto 1905 en la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. La "Fundamento de Esperanto" konsistas, krom antaŭparolo, el tri partoj: Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. La decido de Zamenhof fiksi tiujn tri verkojn kiel neŝanĝeblajn estis klarigita en la Antaŭparolo, kiun oni poste ekkonsideris kiel mem apartenantan al la Fundamento[9]. Escepte de la antaŭparolo, ĉiuj partoj devenas preskaŭ rekte de la pli fruaj verkoj de Zamenhof: la Gramatiko estas parto de la Unua Libro, aperinta en 1887, la Universala Vortaro aperis en 1893 kaj la Ekzercaro en 1894[9]. Samrangaj al la Fundamento estas ties Oficialaj Aldonoj (ĝis nun ekzistas naŭ Oficialaj Aldonoj).

CitaĵoRedakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Fundamento de Esperanto, eld. de Zamenhof en 1905, konsistas el kvar partoj:
  1. Antaŭparolo, kie la aŭtoro de esperanto montras la necesecon konservi kiel neŝanĝeblan bazon tiun verkon, absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondiĉojn, en kiuj esperanto povos, sen rompo de tiu unueco, riĉiĝi iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj aŭ formoj montriĝintaj necesaj;
  2. Gramatiko (26 p.) prezentita tre koncize en 16 reguloj;
  3. Ekzercaro (55 p.) zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon (laŭ la lingvouzo de Zamenhof ĝi koncernas la stilon.)
  4. Universala Vortaro (96p.), kiu entenas la 1800 unuajn E-ajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.

En la Deklaracio akceptita de la 1-a UK 1905 en Boulogne-sur-Mer, 1905, la Fundamento estis proklamita netuŝebla bazo de E, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon. Jen la tuta teksto de la antaŭparolo de Zamenhof al la Fundamento, akceptenda kaj konsiderinda de ĉiuj E-istoj:

"Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.

Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto:

  1. La 16 reguloj de gramatiko de Esperanto;
  2. la "Universala Vortaro";
  3. la "Ekzercaro".

Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.

Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj Esperantistoj, estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj, ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas ktp., estas nur verkoj privataj, kiujn la Esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afeco - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.

Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la "Universala Vortaro". Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉr se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: "Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon."

La "Fundamento de Esperanto" tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kotrolo kaj kunhelpo. Sed la "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.

Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos. Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu pertektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.

1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento".

2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.

Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la "Fundamento" gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolataj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia "perfektiĝado" de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta Esperantistaro.

Mi finas do per la jenaj vortoj:

1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;

2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;

3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona kio ne troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.

La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita. - Varsovio, julio 1905." L. ZAMENHOF.


NotojRedakti

  1. Laŭ la komencaj literoj de la germana lingvo JEDP.
  2. Ekzemplo de fundamentismo: epoke de la protestanta reformacio, Lutero kaj Kalvino, apogiĝintaj sur laŭlitera interpreto de la Biblio, oponis radikalmaniere la kopernikan teorion. Lutero, en unu el siaj ĉetablaj paroladoj asertis: la popolo allasis orelojn al fuŝa astrologo, kiu provis pruvi ke estas la tero kiu turnas ĉirkaŭ la suno, kaj ne la suno ĉirkaŭ la tero […].Tiu senmensulo celis renversegi la tutan astronomian sciencon, sed la Sankta Skribo al ni diras ke Josuo ordonis al la suno kaj ne al la tero.' Kaj Kalvino en sia Komento pri la Genezo, citante la komencan versegon de la psalmo 93 (kiu diras ke “igita stabila estas ankaŭ la tero, kiu ne ŝanseliĝos”): Kiu havos la aŭdacon antaŭmeti la aŭtoritaton de Koperniko al tiu de la Sankta Spirito? .
    Tiel, la aserto de la kredo kiel unuaranga kompare kun la racio fariĝas, en la matura pensaro de Lutero, la aserto de kredo “libera” el la racio, adresiganta al fideismo.
  3. Tamen, hodiaŭ la sinteno ne estas la sama ĉar tiu movado enkondukas distingojn.
  4. Akuzo pri fundamentismo, foje, estis lanĉita ankaŭ adrese de la kampanjo kontraŭmodernisma de Pio la 1-a ĉar limiganta la liberan interpreton de la Sanktaj Tekstoj. Sed pri tio iom post iom la katolika kritiko sistemiĝis laŭ aparta maniero. Vidu artikolojn Biblia kritiko, Radikala kritiko, kriterioj de la literatura kritiko, Kritiko de la formoj kaj Priteksta kritiko.
  5. Tamen, en kristanismo, precipe katolikismo, floras la distingo inter klerikalismo kaj laikismo. Katolikismo favoras tiun distingon. Vidu artikolojn Laikismo kaj Klerikalismo.
  6. "El islam. Pasado y presente", Historia y Vida, nº 404, nov 2001, paĝo 60.
  7. "El islam. Pasado y presente", Historia y Vida, nº 404, nov 2001, paĝo 60.
  8. James Tapper (2a de marto 2014). Toronto Star, eld. «India: The rise of the Hindu fundamentalists» (en angla). Konsultita la 6an de marto 2020.
  9. 9,0 9,1 (eo, it) Carlo Minnaja, La "Fundamento" centjara (kriitika analizo), (PDF), Academia.edu

BibliografioRedakti

  • James Barr, Fundamentalism, SCM, London 1977.
  • Karen Armstrong, The battle for God: a history of Fundamentalism, Ballantine Books, New York 2001. ISBN 0-345-39169-1
  • Keller Warner, La Bibbia aveva ragione, Garzanti, Milano, 1990
  • Angela Ales Bello - Leonardo Messinese, Fondamento e fondamentalismi, Città Nuova, Roma 2004
  • Maria Chiara Giorda, Dio lo vuole! Fondamentalismi religiosi, SEI Italia, 2012 (VEDI ITALINO)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fundamentalismo en la hispana Vikipedio.