Integrismo

apartigilo

Oni kvalifikas ĝeneralsence integrismo ĉiuj ajn ideologion per kiu oni celas al la konstitucio de homogena sistemo en kiu ne ĝenu plureco de ideologioj kaj de sociaj kaj kulturaj projektoj: aŭ (1) akordigante kaj unuigante ĉiujn influantajn poziciojn; aŭ (2) reĵetante kaj mallegitimante la poziciojn kontraŭajn kaj malsamajn por ke pliprosperu la propra. [1]

La termino integrismo povas, do,referenci al diversaj signifoj:

  • religia integrismo kiu altrudas integristan koncepton pri la religio (ĝenerale de la 2ª tipo);
  • politika integrismo por indiki integristan koncepton en politiko (ĝenerale de la 1ª tipo).

Pro proksimuma kaj malsatema plivastigo ofte la termino estas asociata al neindulgemaj sintenoj, rigoro, aŭ senplie al maltoleremo kaj fanatikismo (aparte al religia fanatikismo); kaj ofte ĝi estas malĝuste konfuzata kun Fundamentismo.

Notoj redakti

  1. NPIV de 2002 tiel difinas integrismon: “Tendenco de tiuj, kiuj pro ligiteco al historie kondiĉitaj tradicioj, rifuzas ĉian evoluon de sia eklezio aŭ religia komunumo; ĝi povas inkludi la strebon subigi la socion al religiaj leĝoj”. Evidente NPIV ignoras la politikan kaj alitipajn integrismojn.

Vidu ankaŭ redakti