Religia integrismo

La religia integrismo referencas al iu religio kaj aparte al ĝiaj sanktaj libroj kaj dogmoj, ties principojn celas ilin «plene apliki al la politika, ekonomia kaj socia vivo». Por atingi tian celon, la religiaj integristoj subigas la politikon kaj la leĝojn al la leĝoj de la religio, operaco kiu, se pŭsita al ĝiaj ekstremaj sekvoj, tradukiĝas al starigo de teokratio.

La termino integrismo hodiaŭ ĉefe rilatas al islamo kaj katolikismo.

La esprimo ankaŭ estis aplikita al la politiko de George W. Bush, pro liaj oftaj referencoj al Dio en paroladoj rilate al la pravigo de preventaj militoj.

Tipoj de religia integrismoRedakti

La esprimo “religia integrismo” estas uzata kun diversaj nuancoj laŭ la kuntekstoj de la ideologioj, sed ankaŭ ene de la sama religio la samaj terminoj estas aplikeblaj malsammaniere. Ene de Islamo, ekzemple, la spiritualeco de sufi montras "integrismon" tre malsaman ol tiun de la burkanoj aŭ de la hodiaŭaj kaliflandoj.
Alia signifo estas tiu atribuebla al fenomeno de la sinmortigaj teroristoj, spite de la fakto ke ĉiuj protagonistoj asertas ke mem laŭlitere sekvas la Koranon. Ene de la Katolika Eklezio, klaras la malsameco inter tiuj kiuj subtenis la absolutan malpermeson labori dimanĉe kaj "integristoj" kiel don BoscoPatrino Tereza de Kolkato.

Fakte, la esprimo "religia integrismo" referencas al du precipaj kaj malsamaj konkretaj intencoj: integrismo aganta en la politika agado kaj tiu ligita al persona sinteno. La unua estas tiu kiu adresiĝas eksteren, nome tiu kiu celas etendi al aliaj la integran aplikadon de la dogmoj de la konfesata kredo: al sia familio, al la socio en kiu vivas aŭ eĉ al ĉiuj surteraj loĝantoj. La dua estas substance privata, koncernanta la konduton de la kredokonfesantoj, kiuj koherigas ĉiujn aspektojn de sia vivo al la religiaj preceptoj.
Tiu lasta sinteno, reale, malofte estas difinita integrismo (ĉar ĝi ne respondas al la difino de tiu vorto, kiu aludas al io direktigita eksteren), kaj kiam okazas - ne estante kutime objekto de polemikoj - tiu termino ne entenas la malŝateman sencon jam akiritan de la komuna lingvaĵo.

La identeco inter ŝtata ĉefestro kaj religiestro (vidu cezaropapismon) ne necese implicas integrismon ankaŭ se aperas formo de teokratio: ekzemple la romia imperio, pro la ĉeesto de mezaj korpoj kiel la senato kaj leĝoj kaj konsuloj ktp, ne samnivelis kun la hodiaŭaj islamaj teokratioj aŭ kun tiuj de la Svislando de Kalvino aŭ de la nuna Irano.

Integrismo katolikaRedakti

Iuj vidas tiun integrismon en la katolika propono de Katolika sociala doktrino kiun tamen kelkaj katolikoj ne celas altrudi al socioj aŭ ŝtatoj. Tia propono trovas sian precipan forton en la natura morala leĝo, konfirmita en la bibliaj dokumentoj. La “katolika intregrismo” estas doktrino sur kies bazo la katolikaj polkitistoj fundas sian politikan agadon kaj kunlaboradon kun aliaj politikaj fortoj, kiel faras diversaj politikaj partioj. Integrismo katolika estis travidita, ĉe kelkaj ne amikoj, en Komuneco kaj Liberigo kaj Opus Dei pro ilia koheriĝo kun sia kredo aŭ pro la protekto de la “neŝtata (sed laŭŝtata) lernejo” funditaj sur la primara rajto de la familioj eduki la filojn. Tiu, akuzoj tamen, estas ofte uzata por bremsi aŭ malhelpi la anoncon kaj la politikan agadon de katolikoj ignorante la distingon inter dogma leĝo kaj natura leĝo: katolikismo rifuzas aborton, ekzemple, pro la la fakto ke, laŭ ili, la aborto kontraŭas la rajton de la konceptito sendepende de la malpermeso religia kiu havas valoron por la kredantoj katolikaj (kaj kristanaj) ĝenerale.

Integrismo ĉe aliaj religiojRedakti

La islama integrismo subtenas la devon de la rigida aplikado de islama juro, bazita sur la Korano kaj la Sunao, ankaŭ al la politika kaj socia vivo. Pro tio tiu integrismo kun la praktikaj tragediaj solvoj estas, laŭ esploristo, io kunnatura en islamo. El tio naskiĝis la periodaj forigoj aŭ la masakroj de la kristanoj aŭ de alireligianoj.

Ankaŭ en la hinduista medio, kies socio estas dividata en kastoj, lasttempe ekmanifestiĝas spuroj de integrismo leĝe malpermesanta konvertiĝon al la aliaj religioj, kaj ankaŭ, nivele de popolo, nekontestataj persekutoj kun mortigoj.

Vidu ankaŭRedakti