Sinmortiga atako

atako, je kiu la atakanto antaŭscias ke li/ŝi mortos pro la atako

Sinmortiga atako estas atenco de radikala atakanto kiu celas murdi homojn aŭ detrui objekton, en la konscio ke la perdo de la propra vivo estas nepra kondiĉo pri sukceso de la atenco. La sinmortigajn atakojn de japanaj soldatoj en la dua mondmilito oni nomas kamikazo.

Kraŝo de pasaĝera aviadilo al la suda turo inter la "ĝemelaj turoj" kadre de la atencoj de la 11-a de septembro 2001

Historio redakti

La oferado de sia propra vivo por difinita celo jam priskribiĝas en la historiografio de la Romia Imperio. En tiamaj danĝeraj atencoj la morto de la atakanto ne ĉiam estis nepra kondiĉo, sed ofte estis granda risko de tia memmortigo, kies celo estis "kunpreni aliajn homojn en la morton", do murdi ilin, kaj ofte la propra morto en tia ago estis certe kalkulita.

Gerilo redakti

La evoluigo de pli modernaj armiloj kaj eksplodaĵoj ebligis pli grandkvantajn sinmortigajn atakojn. Laŭ milita strategio sinmortigaj atakoj konsideriĝas grava ebleco de milita agado de armile malpli forta grupo kontraŭ armile pli fortaj, sed tamen en surpriza momento malforta, malamika grupo, do en nesimetria milito. Tial ili iĝis milita rimedo de gerila militado.

Sinmortigas atencoj estas farataj laŭ multaj manieroj, inkluzive:

  • Eksploda zono portita sur la korpo, kaj enhavanta eksplodaĵon, foje en kombinaĵo kun metalaj partoj (ŝprucaĵo) por pliigi la damaĝon.
  • Tornistro, eksploda valizo aŭ alia objekto portata de la sinmortiganto.
  • Stirado de aŭtobombo aŭ alia transportilo kun eksplodaĵoj.
  • Dispremado de veturiloj, ŝipoj aŭ aviadiloj en homplenan areon (ekzemple, la atencoj de la 11-a de septembro 2001).

Moderna Historio redakti

En sia moderna formo, kiu ĝermis ekde la 1970-aj jaroj kaj plifortiĝis ekde la jaro 1982, sinmortigaj atakoj pli kaj pli iĝis karakterizaĵo de islamisma teroro. La germana ĵurnalisto kaj islamisto Christoph Reuter en libro de 2003 asertis, ke sinmortigaj atakoj fontus en la islama mondo kaj iranaj radikaluloj estus la unuaj kiuj sisteme uzis ilin.[1] La islamisto kaj juĝisto Elhakam Sukhni, kiu same vivas en Germanio kaj instruas en la universitatoj de Kolonjo kaj Osnabrück, refutis tiun tezon kaj skribis en libro publikigita en 2011:

 
 La tutmonda komunista solidareco, la komuna batalado kontraŭ usona imperiismo kaj la interŝanĝo kun koreaj kaj japanaj kontaktoj, fine kontribuis al uzigo de sineksplodikaj taktikoj en la regiono nomata Proksima Oriento. Nur pli poste islamaj gerilaj grupoj kiel Hizbulaho kaj Hamas perfektigis ilin kaj Al-Kaida uzigis ĝin kiel kutima taktiko.[2] 

Laŭ Elhakam Sukhni la unua sinmortiga atenco en la islama mondo estis la memeksplodigo de membro de la internacia terorisma grupo Japana Ruĝa Armeo en la flughaveno de Tel-Avivo, nomata Internacia Flughaveno Ben Gurion, la 30-an de majo 1972. Tri japanaj teroristoj pro simpatiado kun palestinaj ribeluloj intencis mortigi israelajn porsekurecajn dungitojn de la flugjaveno kaj post longa interpafado unu el la teroristoj eksplodigis sin per permane ĵetenda grenado: en la atenco 26 homoj murdiĝis, interalie 17 kristanaj pilgrimantoj el Porto-Riko kaj la fizikisto Aharon Kacir, frato de Efraim Kacir, kiu de 1973 ĝis 1978 iĝis la kvara ŝtatprezidanto de Israelo. [3]

Vida ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Christoph Reuter: libro Selbstmordattentäter: Warum Menschen zu lebenden Bomben werden (germane: "sinmortigaj atakantoj: kial homoj iĝas vivantaj bomboj"). Munkeno 2003, paĝo 18 kaj sekvaj
  2. Elhakam Sukhni: libro Die „Märtyreroperation“ im Dschihad: Ursprung und innerislamischer Diskurs (same germane: "la „martira agado“ en Ĝihado: fonto kaj enislama diskuto"). Munkeno 2011, paĝo 66.
  3. Elhakam Sukhni: libro Die „Märtyreroperation“ im Dschihad: Ursprung und innerislamischer Diskurs (traduko supre), Munkeno 2011, paĝoj 17 kaj sekvaj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Selbstmordattentat en la germana Vikipedio.