Japana Ruĝa Armeo

La Japana Ruĝa Armeo (japane 日本赤軍 [nihon sekigun]; angle Japanese Red Army, JRA) estis internacia terorisma grupo. En februaro 1971, ĝi estis fondita de Shigenobu Fusako, membro de Japana Komunista Ligo - Ruĝa Armeo Partio. La grupo havis ĉirkaŭ 40 membrojn ĉe sia pinto kaj unufoje ĝi estis la plej timita gerila movado. En la 1970-aj jaroj la grupo okazigis kvin terorismajn agojn.

Japana Ruĝa Armeo
gerila organizaĵo • terorisma organizaĵo • Nova Maldekstrismo en Japanio
Komenco 1971 vd
Fino 2001 vd
Sidejo Libano
Ideologio

komunismo

Ĉefestro(j) Fusako Shigenobu vd
vdr

En Novembro 2000, la plej supra direktanto, Shigenobu Fusako, estis arestata en Takacuki en Osaka prefektujo. Ŝi el malliberejo deklaris malorganizon de Japana Ruĝa Armeo.

Vidu ankaŭ redakti