Malfermi la ĉefan menuon

Burko (islamo)

islamo
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Burko (Kaŭkazo).
Landoj en kiuj burkoj estas malpermesitaj, 2019.
Virinoj en burkoj
Afgana virino en plena burko
Virino en silka burko
La burko en la Muze de Oriento, Ĉikago
Virinoj en burkoj

Burko[1][2] (aŭ kelkfoje burĥo[3], arabe برقع, burquʿ /ˈbʊr.qʊʕ/) estas ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per aĵura vualo; ĝin uzas islamaj virinoj interalie en Afganio, Pakistano kaj norda Barato.

Antaŭ la invado de Afganio fare de la usona armeo kun helpo de aliaj okcidentaj landoj oni uzis fare de la amaskomunikiloj la ĝeneralan supozatan devigon de la afganaj virinoj porti tiun kaptukon kiel plian motivon por la invado (helpi la afganajn virinojn), sed jardekon post la invado la okcidenta premo ankoraŭ ne povis forgesigi tiun kutimon de la afganaj virinoj, ĉu devigan, ĉu volan, kaj ankaŭ ne la ĝeneralan konsideron de la mezaj afganoj (ĉefe de la aŭtoritatoj) malhelpi ties uzadon.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/burk.html
  2. https://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#leks
  3. La esperantigo burĥo estas senbaza. En la originala araba vorto oni elparolas la lastan konsonanton kiel /q/, kiu plej similas al nia k-sono. En neniu alia lingvo oni uzas ĥ-similan sonon en ĉi tiu vorto.