Guŝ Emunim (hebree גוש אמונים signifante „Bloko de la fiduloj“) estas juda eksterparlamenta politika-religia organizo en Israelo. Guŝ Emunim estiĝis en 1974 inter setlantoj en la okcidenta Jordanlando kiel dekstra splito de la nacia-religia partio. La spirita praulo estis rabeno Abraham Isaak Kook (1865–1935) kaj ties filo Zvi Yehuda HaCohen Kook (1891–1982).

Guŝ Emunim
politika movado
Komenco 1974 vd
Lando(j) Israelo vd
Ideologio

koloniado

vdr

Membroj de la movado murdis, vundis arabojn en 1983 en Hebrono.

Ideologio redakti

Guŝ Emunim baziĝas je religia postulo pri la tuta praa israela teritorio (Granda Israelo). Ili rifuzas redonon de iu ajn akirita teritorio al nejudoj.