Valento (lingvistiko)

nombro de komplementoj de verbo

En lingvoscienco, valento estas la nombro de verbaj argumentoj regataj de predikato. Verboj estas tipaj predikatoj. Valento estas rilata (sed ne egala) al subkategoriigo kaj transitiveco, kiuj nombras nur objektajn argumentojn, dum valento nombras ĉiujn argumentojn, inkluzivante la subjekton. La lingva signifo de valento venas el la signifo de la valento en kemio. La unua uzo de ĉi tiu metafora signifo troviĝas en eseoj de Charles Sanders Peirce en 1897, [1] kaj ĝi aperis denove en la referaĵoj de lingvosciencistoj en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Oni konsideras, ke Lucien Tesnière establis la valentan koncepton en lingvoscienco. [2] Allerton (1982) faris la signifan distingon inter semantika valento kaj sintaksa valento.

Tipoj de valento redakti

Ekzistas kelkaj gradoj de valento:

  1. nepersona (nulvalenta) pluvas
  2. netransitiva (unuvalenta) la infanoj jam dormas
  3. transitiva (duvalenta) liaj lipoj apenaŭ tuŝis la glason
  4. dudirekta (trivalenta) li donis al mi teon kun sukero
  5. tridirekta (kvarvalenta) mi vetas kun vi dek frankojn kontraŭ unu, ke morgaŭ pluvos
  • nulvalenta verbo havas nek subjekton nek objekton, ekz-e neĝas. En iuj lingvoj, ekzemple la angla, oni uzas lokokupilon it kiel formalan subjekton: It rains. En la hispana, kiel en Esperanto, subjekto ne uziĝas: llueve (pluvas).
  • unuvalenta verbo regas unu argumenton, ekz-e li1 dormas
  • duvalenta verbo havas du argumentojn, ekz-e ŝi1 tuŝis la floron2
  • trivalenta verbo regas tri argumentojn, ekz-e li1 donis al mi3 teon2
  • kvarvalenta verbo regas kvar argumentojn, ekz-e mi1 vetas kun vi4 dek frankojn kontraŭ unu2, ke morgaŭ pluvos3

La termino valento ankaŭ referas al la sintaksa kategorio de ĉi tiuj elementoj. La argumentoj ofte estas substantivaj vortgrupoj, sed aliaj kategorioj ankaŭ eblas. Ekz-e:

Gajni la premion valorigis nian trejnadon. – Subjekto estas infinitivo
Ke li alvenis malfrue ne surprizis nin. – Subjekto estas subpropozicio
Sam persvadis nin kontribui al la afero. – Objekto estas infinitiva vortgrupo
La prezidanto menciis, ke ŝi vetoos ĉi tiun leĝproponon. – Objekto estas subpropozicio

Multaj tiaj ŝablonoj povas aperi en formo iom diferenca ol tiuj montritaj ĉi tie. Ekzemple, ili povas uzi pasivan voĉon:

Nia trejnado estis valorigita (de la gajno premion)
Ni ne estis surprizitaj (de la fakto, ke li venis malfrue)

Oni studis la ŝablonojn de miloj da verboj en la angla lingvo kaj metis ilin en unu aŭ pli da diversaj grupoj de similaj verboj[3]

La verbo ĝenerale bezonas ĉiujn siajn argumentojn por estigi bone formitan propozicion, kvankam ili povas suferi valentoredukton aŭ valentoetendon. Ekzemple, manĝi estas kutime duvalenta, kiel en li manĝas pomojn, sed eblas redukti ĝin al unuvalenta en li manĝas. Tio nomiĝas valentoredukto. Unuvalentaj verboj, kiel dormi, ne povas havi objekton. Tamen, oni povas etendi la valenton, ekzemple en li dormas jam per la fera dormo (mortis).

Oni povas ankaŭ priskribi verban valenton el vidpunkto de sintaksaj kontraŭ semantikaj kriterioj. La sintaksa valento de verbo referencas al la nombro de dependaj argumentoj, kiujn verbo povas havi, dum semantika valento priskribas la semantikajn rolojn kiujn implicas la verbo.

Ŝanĝi valenton redakti

Plejmultaj lingvoj havas rimedojn por ŝanĝi la valenton de verboj. [4] Oni povas pliigi aŭ malpliigi la valenton.[5]:72

Notu ke por ĉi tiu sekcio, ni uzas la etikedojn S, A, P. Ili venas el la morfosintaksa teorio. S referas al la subjekto de netransitiva verb, A referas al la aganto de transitiva verbo, kaj P referas al la paciento (aŭ suferanto) de transitiva verbo.

Ĉi tiuj estas la kernaj argumentoj de verbo:

  • Joŝiko (S) dormas.
  • Petro (A) kuiras la vespermanĝon (P).

Nekernaj (aŭ flankaj) argumentoj nomiĝas oblikvaj argumentoj kaj estas tipe malnepraj:

  • Joŝiko dormas sur la sofo.
  • Petro kuiras la vespermanĝon por sia patrino.

Redukti valenton redakti

Redukti valenton estas movi argumenton el la kerno al oblikva stato. La pasivo estas tipa metodo redukti la valenton de verbo.[5]:72 Ĉi tiu derivo rilatas ĝenerale al transitivaj verboj. Ĉar ĉeestas du argumentoj en transitiva propozicio, A kaj P, estas du ebloj por redukti la valenton:

1. Movi la originan A de la kerno al oblikvo. La propozicio iĝas netransitiva, nur unu argumento ĉeestas, la origina P, kiu iĝis S. Tion faras la pasivo.[5]:73

La semantiko de ĉi tiu konstruaĵo emfazas la originan P kaj malpligravigas la originan A, kaj oni uzas ĝin por eviti mencii ĝin, atentigi pri P aŭ pri la rezulto de la ago.[5]:474

(a) Petro (A) kuiras la vespermanĝon (P).
(b) Vespermanĝo (S) estas kuirata (de Petro).
2. Forigi je P por ke la transitiva verbo estas uzata absolute. Tio malpligravigas je P, kaj emfazas la originan A.
(a) Petro (A) premegas ladskatolon (P).
(b) Petro (S) premegas. [kun implico ke la ladskatolo estas premegata].
3. En Esperanto oni povas uzi la medialan formon de la verbo. Tio emfazas la originan P, kaj malpligravigas la originan A.
(a) Vespermanĝo (S) kuiriĝas.

Aliaj rimedoj por redukti valenton estas la refleksiva verbo, reciproka gramatiko, inversa konstruaĵo, malgravigi la objekton, enkorpigi la substantivon, enkorpigi la objekton[6]:196–222

Pliigi la valenton redakti

Por tio oni movas argumenton el la oblikva stato en la kernon. La faktitivo estas prototipa rimedo.[5]:73 En Esperanto estas du metodoj: la sinteza formo uzante la sufikso ig kaj la memstara verbo igi.[7]

(a) Tio disigis ilin.
(b) Tio igis ilin disaj.[8]
(c) Mi dormis pro tiu bruo. – [unuvalenta]
(ĉ) Tiu bruo sendube dormigis min.[9] – [duvalenta]
(d) lertaj masonistoj konstruos ĝin por la proprietulo. – [duvalenta]
(e) ...certe la proprietulo ĝin konstruigos per lertaj masonistoj.[9] – [trivalenta]

Referencoj redakti

  1. Przepiórkowski (2018) esploris la originoj de la metaforo valento en lingvoscienco.
  2. Tesnière prezentis la valentan koncepton en sia libro Éléments de Syntaxe structurale (Elementoj de struktura sintakso) (1959).
  3. Pri la valentaj ŝablonoj, vidu Levin (1993).
  4. Hovdhaugen, Even, and Ulrike Mosel. (1992) Samoan Reference Grammar. Oslo: Scandinavian University Press, p. 729.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Dixon, R. M. W. & Alexandra Aikhenvald (1997). "A Typology of Argument-Determined Constructions. pp 71–112 of Bybee, Joan, John Haiman, & Sandra A. Thompson (eds.)(1997). Essays on Language Function and Language Type: Dedicated to T. Givón. Amsterdam: John Benjamins.
  6. Payne, Thomas E. (1997). Describing morphosyntax: A guide for field linguists. Cambridge: Cambridge University Press.
  7. Kalocsay kaj Waringhien, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, 1980
  8. Bertilo Wennergren, Plena Manlibro de Esperanta Gramtiko, [1] esperante
  9. 9,0 9,1 CorpusEye