Lucien Tesnière

franca lingvisto

Lucien TESNIÈRE [lisje tenjer] (ĉi-sube TENJERO; naskita en 1893, mortinta en 1954) estis franca lingvosciencisto kaj profesoro en Strasburgo (1924), poste en Montpellier (1937). Li eldonis verkojn pri slavaj lingvoj, sed li estas precipe konata kiel iu el la iniciatintoj de dependogramatikoj. Oni kutime kalkulas lin en strukturismo.

Lucien Tesnière
Lucien Tesnière 1954.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1893 (1893-05-13)
en Mont-Saint-Aignan
Morto 6-an de decembro 1954 (1954-12-06) (61-jara)
en Montpeliero
Lingvoj latina angla germana kroata slovena rusa ĉeĥa bretona malnovnordlanda itala latva hungara nederlanda finna franca
Loĝloko AnglioFlorencoLeipzigVienoLjubljanoStrasburgoMontpeliero
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale des langues orientales vivantes • Universitato de LepsikoUniversitato de ParizoUniversitato de Parizo
Familio
Edz(in)o Jeanne Roulier
Infanoj 3
Okupo
Okupo lingvistotradukistointerpretistoverkisto • gramatikisto • universitata profesoro
Verkoj Q55739268
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

LingvoteorioRedakti

Tenjero prezentas la sintaksan konstruon de frazoj en originala kaj rilate al sia epoko tre sistema maniero. Li uzas grafikajn arbojn por ilustri siajn analizojn.

ValentoRedakti

Tenjero konsideras, ke vortoj – iel simile al ĥemiaj substancoj – havas valentojn. Valento estas la nombro kaj specoj de necesaj dependaĵoj, kiujn vorto atendas. Ekzemple pluvas estas nul-valenta (ĝi povas solestari), dormas estas unu-valenta (ĝi atendas rolon de subjekto), 'batas' estas du-valenta (ĝi atendas rolojn de subjekto kaj objekto).

(Ellaseblaj komplementoj, ekzemple la lokindiko en pluvas en madrido, ne kalkuliĝas kiel valenteroj.)

TransklasigoRedakti

Tenjero uzas kvar bazajn vortklasojn, nome verbon, adverbon, substantivon kaj adjektivon, kiujn li signas per iliaj respektivaj esperantaj finaĵoj: i, e, o, a. Aliajn vortspecojn li ne prezentas kiel memstarajn klasojn, sed kiel rimedojn por situacie ŝanĝi la klasojn de la ĉefvortoj.

Ekzemple li konsideras, ke rolvorteto povas ŝanĝi la klason de o-vorto al e-vorto: en la kato dormas sur mato, la vorteto sur ŝanĝas la o-klason de mato al e-klaso, tiel ke la tuto sur mato funkcias adverbe, alivorte ĝi samvaloras kiel matesurmate.

Transklasigo okazas ankaŭ sen marko. Ekzemple en pluraj opinias tiel, li konsideras ke pluraj transiĝas de a- klaso al o-klaso sen aŭdebla marko.

Dependigo kaj kunigoRedakti

Tenjero rigardas la tradicie proksimajn kunordigajn konjunkciojn (kaj, aŭ...) kaj subordigajn konjunkciojn (kvankam, ke...) kiel radikale malsamajn. Li distingas ilin kiel kunigilojn kaj tranklasigilojn.

Kunigo horizontale ligas vortojn sen transklasigo, kaj komunigas ilian rolon en la frazo. Kunigilo povas agi diversnivele, inter vortoj: kato kaj muso aŭ inter tutaj subfrazoj: li venis hieraŭ kaj ni trinkis bieron kune. male transklasigilo dependigas tutan frazparton kaj transklasigas ĝin: ke ŝanĝas tutan verban frazon al o-vorto taŭga kiel subjekto, objekto aŭ alia tipa o-rolo: ke li venis hieraŭ estis surprizo al mi.

PostinfluoRedakti

Tenjero estas ofte menciata en bibliografioj, sed ne tiom ofte oni legas lian verkaron. Sub la samaj aŭ aliaj nomoj dependogramatikoj reuzis liajn ideojn pri valento aŭ kunigo. Male la ideo de transklasigo ĝis nun ne havis sekvojn en la gramatikaj modeloj, kiuj multiĝis ekde la 1960aj jaroj.

VerkaroRedakti

  • Petite grammaire russe, Henri Didier, Paris 1934.
  • Cours élémentaire de syntaxe structurale, 1938.
  • Cours de syntaxe structurale, 1943.
  • Esquisse d'une syntaxe structurale, Klincksieck, Paris 1953.
  • Éléments de syntaxe structurale, Klincksieck, Paris 1959. ISBN 2252018615
  • Éléments de syntaxe structurale, Klincksieck, Paris 1988. Préface de Jean Fourquet, professeur à la Sorbonne. Deuxième édition revue et corrigée, cinquième tirage. ISBN 2-252-02620-0