Harry Emerson Fosdick
Harry Emerson FOSDICK (naskita la 24-an de majo 1878 en Buffalo, Novjorkio, Usono – mortinta la 5-an de oktobro 1969 en Bronxville, Novjorkio) estis usona pastoro. Li fariĝis centra rolulo en la polemikoj inter fundamentistoj kaj modernistoj enkadre de usona protestantismo en la jardekoj inter la mondmilitoj, kaj estis unu el la plej elstaraj liberalaj predikistoj de la unua duono de la 20-a jarcento. Kvankam li estis baptisto, lin vokis kiel pastoron la Unua Presbiteriana Kirko de Nov-Jorko, en la Okcidenta Vilaĝo de Manhatano, en 1918, kie en 1922 li prezentis sian faman predikon, "Shall the Fundamentalists Win?" ("Ĉu la fundamentalistoj venkos?")[1]. Sciante, ke la presbiteriana asembleo intencas formale procezi lin, li demisiis en 1924, kaj ekpastoris ĉe la Baptista Kirko de Park Avenue, la preĝejo de la familio Rockefeller. Poste, John D. Rockefeller instigis la konstruiĝon de Riverside Church en la kvartalo Morningside Heights, sukcese celante ke Fosdick pastoru tie.[2][3][4]
Harry Emerson Fosdick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Harry Emerson Fosdick en 1926
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1878 en Bufalo | ||||
Morto | 5-an de oktobro 1969 (91-jaraĝa) en Bronxville | ||||
Religio | baptismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Colgate vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Dorothy Fosdick (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Responsive Readings vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redaktiBazita sur informoj en la angla Vikipedio.
Referencoj
redakti- ↑ History Matters, GMU
- ↑ Fosdick, Harry Emerson. (1956) The Living of These Days. Nov-Jorko: Harper, p. 132.
- ↑ Miller, Robert Moat. (1985) Harry Emerson Fosdick: Preacher, Pastor, Prophet. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-503512-4.
- ↑ Central Presbyterian Church. The New York City Chapter of the American Guild of Organists. Alirita 2007-07-23 .