John D. Rockefeller

John Davison Rockefeller, Sr. (naskiĝis la 8-an de julio 1839 en Richford, Novjorkio; mortis la 23-an de majo 1937 en Ormond Beach, Florido) estis usona entreprenisto kaj konsideratas al plej riĉa homo de la 20-a jarcento.

John D. Rockefeller
Persona informo
Naskonomo John Davison Rockefeller
Naskiĝo 8-an de julio 1839 (1839-07-08)
en Richford
Morto 23-an de majo 1937 (1937-05-23) (97-jaraĝa)
en Ormond Beach
Mortokialo arteriosclerotic heart disease
Tombo Lake View Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Klevlando
Ŝtataneco Usono
Alma mater Chancellor University • Bryant & Stratton College
Familio
Patro William Avery Rockefeller
Patrino Eliza Davison
Frat(in)oj Frank Rockefeller • William Rockefeller
Edz(in)o Laura Spelman Rockefeller
Infanoj John D. Rockefeller Jr. • Elizabeth Rockefeller Strong • Alta Rockefeller Prentice • Edith Rockefeller McCormick
Okupo
Okupo entreprenisto • kontisto • bankisto
Verkoj Riverside Church
Kykuit
vdr

John Rockefeller estis kunfondinto de naftorafinejo, el kiu en 1870 rezultis la kompanio Standard Oil. Unu el siaj komercaj kolegoj en tio estis Henry M. Flagler.

Komenco de lia entrepreneco redakti

En aĝo de 16 jaroj, li la 28-an de septembro 1855 ricevis postenon de metilernanto en la spedicia firmao Hewitt & Tuttle, kaj jam baldaŭ li estis helpa prokuroro. Post 14 semajnoj la laboro li ricevis la malaltan salajron de 50 usonaj dolaroj po jaro. Kiam li atingis la aĝon de 18 jaroj, li iĝis prokuroro de la firmao, kun jara salajro de 2000 dolaroj.

La 1-an de aprilo 1858 li akceptis oferton de la juna anglo Maurice B. Clark kaj - kune kun Clark kaj George W. Gardner kunposedanto de vendejo pri nemoveblaĵoj en Cleveland (Ohio). Jamjare komenciĝis la granda komerco pri nafto en Usono, kaj sekve li entrepreniste aktiviĝis en tiu komerca branĉo. En Samuel Andrews li trovis bonan teknikiston, kiu tiom plibonigis la prilaboron de la kruda nafto por Rockefeller, ke la kruda materio uzeblis preskaŭ centprocente. En sia nova firmao li produktis proprajn barelojn por transporto de la nafto, kaj ankaŭ mem transportigis la nafton ĉien en Usono, kie klientoj mendis ĝin. Tiumaniere lia firmao akiris ekonomian pozicion superan al tiu de la plej multaj kunkuraj entreprenoj.

 
John Davison Rockefeller Senior, olea pentraĵo sur kanvaso farita de John Singer Sargent, 1917

En la unuaj tri jaroj post komenco de la nafta firmao li plulaboris en la vendejo pri nemoveblaĵoj de Clark kaj tiam aĉetis la vendejon, igante Samuel Andrews kunposedanto. Tiutempe li ankaŭ konatiĝis kun Henry Morrison Flagler, kiu iĝis lia plej bona amiko kaj fidela kunentreprenisto. Ankaŭ Henry Flagler iĝis kunposedanto de la firmao, kiu ekde la jaro 1867 nomiĝis Rockefeller, Andrews & Flagler. La 10-an de januaro 1870 el tiu firmao ekestis la kompanio Standard Oil, kies akciojn komence posedis John Davison Rockefeller, lia frato William Rockefeller, Henry Morrison Flagler, Samuel Andrews kaj Stephen V. Harkness. En januaro 1872 pluraj naftokomercaj firmaoj fuziis. Precipa celo de tiu unuiĝo estis, per marĉandado ricevi bonajn prezojn por transporto de nafto pere de la fervoja kompanio de Cleveland. Post malmultaj monatoj tiuj marĉandadoj publike konatiĝis, kaj Rockefeller estis atakata politike, jure kaj komerce, kaj devis seniĝi de iuj partoj de sia kompanio.

Tamen en la sekvaj jaroj li aĉetis pli kaj pli da entreprenoj kaj naftaj instalaĵoj, kaj kreis reton da filiaj entreprenoj, por ĉirkaŭiri leĝajn limigojn de posedo de firmaoj en pluraj ŝtatoj de Usono. En 1882 la kompania sidejo estis translokigita al Novjorko, kaj la unuopaj partoj de la kompania imperio estis jure unuigitaj. La leĝoj kontraŭ komercaj kompanigoj, ekigitajn de politikistoj en pluraj ŝtgatoj de Usono, kaj en 1890 oficialigitajn fare de la Usona Kongreso, unuavice celis limigi la komercajn aktivecojn de Rockefeller. En jura batalo de pli ol 20 jaroj la kompanio Standard Oil komence sukcesis eviti la disbaton de la kompaniego.

Rockefeller posedis interalie ferominejojn kaj grandajn ercotransportajn ŝipojn, sed pli poste vendis ilin al la ŝtata usona priŝtata konzerno US Steel. Li mem en 1897 retiriĝis el la aktiva komerca vivo, sed tenis la titolon de kompania prezidanto ĝis la jaro 1911.

"Displektiĝo" de la kompaniego Standard Oil redakti

La 8-an de novembro 1906 la usona registaro sub prezidanto Theodore Roosevelt akuzis la kompanion Standard Oil ekzisti kontraŭe al la kontraŭkompaniega leĝo Sherman Antitrust Act, kaj en majo 1911 la kompaniego laŭ jura premo estis dispartigita en 34 unuopaj kompanioj. La kompaniaj akcioj amase perdis je valoro. John Rockefeller tamen komprenis, ke la vloro denove altiĝos, kaj aĉetis la kompaniajn akciojn. Kiam iom poste vere realtiĝis la akciaj valoroj, li laŭ singardaj taksoj gajnis profiton de 200 miliardoj da usonaj dolaroj: la forta disvastiĝo de aŭtomobiloj kaj la Unua Mondmilito kaŭzis, ke la bezono de nafto kreskis al antaŭe neimageblaj dimensioj.

Signifo redakti

John Rockefeller konsideratas la plej riĉa homo de la ĝisnuna homa historio. Lia siatempa kapitalo en la jaro 1913 estis proksimume 900 milionoj da usonaj dolaroj, kiu en 2008 egalus al kapitalo de proksimume 192 miliardoj da dolaroj. La ekonomia magazino Forbes tamen elkalkulis suman personan kapitalon de pli-malpli 300 miliardoj da dolaroj. El sia mono li financis multajn sociajn iniciatojn - interalie pro la engaĝiĝo kaj premo de lia filo John D. Rockefeller Jr.

Familio redakti

John Davison Rockefeller en 1839 naskiĝis kiel dua el ses infanoj de William Avery Rockefeller (1810 – 1906) kaj Eliza Davison (1813 – 1889). Kontraŭe al longe cirkulintaj onidiroj, ke lia familio havus francajn radikojn, fakuloj sukcesis spuri germaniajn familiajn radikojn, kiuj konatas ĝis la komenco de la 17-a jarcento. Johann Peter Roggenfeller el la loĝloko Altwied, baptita la 27-an de septembro 1682 en la luterana preĝejo de Rengsdorf, en 1723 kun tri infanoj elmigris el Rengsdorf-Bonefeld en la nuna distrikto Neuwied de Rejnlando-Palatinato al Usono kaj ekvivis en Germantown, Pensilvanio.

John Davison Rockefeller la 8-an de septembro 1864 edziĝis kun Laura Celestia Spelman (1839 – 1915), nomata Cettie, la filino de mem prospera komercisto el Cleveland.

La paro havis kvin infanojn, el kiuj unu, Alice, jam mortis en la unua vivjaro:

  • Elizabeth „Bessie“ Rockefeller (1866–1906)
  • Alta Rockefeller (1871–1962)
  • Alice Rockefeller (1869–1870)
  • Edith Rockefeller (1872–1932)
  • John Davison Rockefeller Jr. (1874–1960)

Kiam Cettie Rockefeller mortis en 1915, ŝia edzo forte funebris. Li diris: "Ŝia juĝo ĉiam pli bonis ol mia. Ŝi estis nekutime saĝa virino. Sen ŝia ruza konsilado mi estus malriĉulo."

Cettie kaj John D. Rockefeller entombiĝis en la tombejo Lake View Cemetery en Cleveland, Ohio. La tombo dekoriĝis per impresa obelisko el marmoro de Vermont.

Diversaĵoj redakti

Usonano siatempe de jura kortumo estis kondamnita pro ofendo, ĉar li diris al sia najbaro ke tiu en sia vendejo laborso "laŭ la metodoj de la kompanio Standard Oil".

En 1890 John Rockefeller kunfondis la Universitaton de Ĉikago[1], en 1901 la Rockefeller-Instituton pri Medicina Esploro, nun nomata Universitato Rockefeller, en 1913 la Fondaĵon Rockefeller kaj en 1927 la Muzeon Rockefeller pri Arkeologio en Jerusalemo.

Inter la entreprenoj de la familio Rockefeller estis kaj parte ankoraŭ estas la kompanio ExxonMobil kaj la banko Chase Manhattan Bank. Unu el liaj nepoj, Nelson A. Rockefeller, en la ofictempo de la usona prezidanto Gerald Ford estis ties vicprezidanto. La iniciaton kaj ideon pri konstruo de la mondkomerca centro World Trade Center en Novjorko, detruita en septembro 2001, same havis unu el la nepoj de John Rockefeller.

Notoj redakti

  1. Howard Zinn: A People’s History of the United States ("Historio de la homoj de Usono"), eldonejo Harper Perennial, Novjorko, ISBN 0-06-083865-5, p. 262

Eksteraj ligiloj redakti