Priteksta kritiko,ekdotiko, estas unu el la sciencoj kiu, krucante historion, okupas postenon inter la kritiko kaj literaturo, kaj studas la redakton kaj la cirkonstancojn de la redakto de tekstoj onin alvenintaj el la pasinto. Ĝi estas ankaŭ nomata “kritiko de rekonstruo” ĉar ĝi celas rekonstrui, sekvante la serion de la tekstoj, la originan tekston de studata dokumento.

Etapoj de la priteksta kritiko redakti

La etapoj de tiu scienco jenas:

  1. La malkovro de dokumentoj, nome antikvaj manuskriptoj kaj antikvaj skribaĵoj.
  2. La komparo de variantoj
  3. Se eble, trovo de la teksto pliprobable entenanta la originan version.

La komparo de variantoj, ekzemple, povas profiti de “eksteraj kriterioj” kiel:

  1. La datado de la materialo sur kiu legiĝas la teksto (papiruso kutime estas pli antikva ol pergameno) aŭ per kiu ĝi estas skribita (la tipo de inko)
  2. datado de la skriba tipo (teksto kompilita en mumuklaj manuskriptoj kutime estas malpli antikva ol teksto kompilita en majusklaj literoj aŭ en uncialoj.

Tamen plej ofte oni decidas pro “internaj kriterioj”:

  • La teksto pli malfacila ofte transdonas la originan tekston pro tio ke la kopiisto emas simpligi malfacilan kaj komplikan enhavon per alia pli simpla kaj senpena opiniita egalsenca ankaŭ se formule malsama.
  • Okazis, ekzemple, foje ke la monaĥa kopiisto ne sciis legi kaj reproduktis la tekston, de nekonita lingvo, kiel desegnaĵojn.
 
Carmina Cantabrigiensia, Manuscripto C, folio 436v, 11a jarcento

Metodoj de la priteksta kritiko redakti

Tri estas la fundamentaj teknikaj alpaŝoj por igi profita tiun sciencon: la referenca teksto-eldono, eklektikismo kaj la skematikismo.

La referenca teksto redakti

Per la referenca teksto la kritiko elektas kiel baza teksto manuskripton opiniitan inda je konsidero kaj konfidebla. Ofte la baza selektita teksto estas la plej antikva el la manuskriptoj: tamen la hipotezoj povas ŝanĝi laŭ la marŝo de la kritiko.

Profitante de la metodo de la referenca teksto, oni konfrontas la subekzamenan tekston kun tiu baza, kaj la kritiko antaŭeniras per korektoj (laŭ teknika latina lingvaĵo, emendatio) en la lokoj kie la teksto taksiĝas erara. Tio povas realiĝi fronte al teksteroj nekompreneblaj aŭ per la ekzameno pri aliaj okazaj tekstoj kiuj prezentas vortaĵojn malpli forajn el la supozita bona teksto.

 
Kodeksa kadro de la dokumenta hipotezo, koncernanta parton de la Malnova Testamento (Levidoj, Readmono, Josuo, Juĝistoj, Samuelo, Reĝoj).

Tia metodo ne estas perfekta: fakte, per ĝi eblas ne kapti la erarojn de kopiisto, la interpolaĵojn aŭ entekstigon de glosoj plenumitaj de la postaj kopiistoj (se la referenca eldono estas pli malfrua). Kelkfoje la modifo de la teksto nivele de enhavo povas esti konscia (kiel, ekzemple, kelkaj pasaĵoj de la Evangelioj adaptitaj al paralelaj pasaĵoj de aliaj Evangelioj) aŭ nevola.

La unua eldono presita de greka teksto de la Nova Testamento estis produktita per tiu metodo. Erasmo de Roterdamo, kritike selektis kiel referencan tekston tiu de la monaĥejo de la Dominikanoj en Bâle kaj korektis iujn evidentajn erarojn konsultante kelkajn lokajn manuskriptojn (kaj tiu erasma eldono taksiĝis kiel Vulgato de Sankta Hieronimo. Studoj pli precizigas kaj apogitaj sur ĉiuj malkovritaj manuskriptoj konsilis ĝeneralan revizion kiun faris internacia specialista teamo ŝarĝita de la papo Paŭlo la 6-a: tiel naskiĝis la Nova Vulgato)

 
Folio de Papiruso 46, entenanta 2 Korintanoj 11,33–12,9

.

Eklektikismo redakti

Eklektikismo konsistas, praktike, en la ekzameno de granda nombro de manuskriptoj kaj selekti la variantojn kiuj ŝajnas pliprobablajn, kutime pro internaj motivoj. Teorie, en tiu esploro, neniu manuskripto devus esti preferata, sed, reale, la eklektika metodo emas plejestimi kelkajn, elektante laŭ eksteraj kriterioj, por solvi la dubajn kazojn.

Per utiligo de la eklektika metodo estis kompilita la kritikan eldonon de la greka testo de la Nova Testamento de Nestlé-Aland, 27a eldono, kiun, do, ne eblas trovi el unika manuskripto ĉar ĝi estas kunaĵo de la diraĵoj de multaj manuskriptoj. Tamen, estis plej uzataj la manuskriptoj de la grupo Aleksandria, tiel ke ĝi akiras fizionomion decide Aleksandrian.

Skematiko redakti

La skematika kritiko[1] privilegiis plej rigorajn kriteriojn por provi devenigi certajn vortajn kaj enhavajn akirojn per la priteksta kritiko. Ĝi postulas la rekonstruon de la historio de la teksto por taksi la variantojn laŭ la tipoj-modeloj de eraro. Aparte, la skematika kritiko utiligas la principon laŭ kiu “similaĵaro de eraroj implicas unuecon de origino” por decidi ĉu grupo de manuskriptoj estas produkto de unika forgesita peranto, nomebla hiparketipo (origina fonto de la tipo). Tiam oni determinas la rilatojn inter la forgesitaj perantoj per la sama procedo: tiel ke ĉiuj ekzistantaj manuskriptoj grupiĝis ene de genealogia arbo (aŭ stemma codicum el la greka στέμμα kun la signifo de simbolo kaj arbo aŭ familio, de kodeksoj ĉikaze) devenanta de unika peranto (hiparketipo).

Post tiu etapo, nomata “kolekto” (latine: recensio), la skematika kritiko procedas al la etapo de la “elekto”, kie la arketipo estas determinita per la ekzameno de la variantoj de la arketipoj plej proksimaj la elektita arketipo kaj per la elekto de la plej konvinkigaj. Post la elekto de la arketipa teksto, oni pasas al la etapo de la “ekzameno” (latine: examinatio) por ekzameni la tekston kaj trovi la koruptaĵojn. Se la arketipa teksto riveliĝas korupta, ĝi estas korektita per procezo de la amendado (latine: divinatio).

Tiele, la skematika kritiko adoptas, post la kribrado de la manuskriptoj kadre de rigora historio, la teknikojn de aliaj kriteriaj kritikoj. La procedo de la “selekto” (latine: selectio) karakteriziĝas per elementoj de eklektika kritiko, sed aplikitaj al malpli nombra grupo de hipotizitaj hiparketipoj. La etapoj de la “examenatio” kaj “emendatio”, fine, fariĝas similiaj al la priteksta kritiko de la metodo de la teksto referenca. Fakte, ili estas utilaj kaj nerezigneblaj ĉar la skematika kritiko prezentas siavice feblan flankon: la antaŭaĵojn de la tekstaj familioj oni povas determini nur proksimume, spite de la postulo de rigoro.

Pratike: se teksto estas tro malsimila el tiu selektita, utilas sinturni al la metodo de la referenca teksto; se la establita grupo de manuskriptoj bonas, tiam trudiĝas la metodo de la eklektikismo.

 
Evangelio de Luko 11,2 el Codex Sinaiticus

Bibliografio redakti

  • D’Homère à Érasme: la transmission des classiques grecs et latins, D. Reynolds, N.G. Wilson,1988, isbn=2-222-03290-3
  • Conseils pour l'édition des textes antiques et médiévaŭ, P. Bourgain, École nationale des chartes, F. Vielliard, 2002, isbn=978-2735505319
  • Alberto Blecua: Manual de Crítica Textual, Madrid, Castalia, 1983
  • Germán Orduna: Ecdótica. Problemática de la edición de textos, Kassel, Edition Reichenberger, 2000
  • Miguel Ángel Pérez Priego: La edición de textos, Madrid, Síntesis, 1997 kaj reeldono 2002
  • Pedro Sánchez Prieto Borja: Cómo editar los textos medievales. Criterios para su presentación gráfica, Madrid, Arco/Libros, 1998
  • Diego Catalán: De la silva textual al taller historiográfico alfonsí. Códices, crónicas, versiones y cuadernos de trabajo, Madrid, Fundación Ramón Menéndez Pidal-Universidad Autónoma de Madrid, 1997.
  • G. Contini, Breviario di ecdotica, Torino, Einaudi, 1992 (Itale)
  • G. Inglese, Come si legge un'edizione critica. Elementi di filologia italiana, Roma, Carocci, 2003 (Itale)
  • G.Pasquali, Storia della tradizione e critica del testo, Firenze, 1954 (Itale)

NB. Por la Korano preskaŭ ne necesas priteksta kritiko ĉar la malsimilaj manuskriptoj estis detruitaj ordone de la unuaj religiaj regantoj.

Eksteraj ligiloj redakti