Kodeksa kadro

(Alidirektita el Stemma codicum)

La stemma codicum, aŭ kodeksa kadro, en filologio estas la genealogia tabelo de manuskriptoj-fontoj de la koncernata verko.

Reprezento de la kodeksa kadro de la verkoj de Plaŭto: dekstre la plejprobabla dato de la “atestaj” kodeksoj signitaj per konvenciaj literoj.

Priskribo redakti

Filologio havas kiel celon la reestablon de tekstoj komencante de la plej antikvaj manuskriptoj. Paleografio estas la scienco-tekniko kiu celas la deĉifron de la manuskriptoj.

Kiam teksto havas plurajn “fontojn”, aŭ plurajn manuskriptojn kiuj povas aparteni al malsamaj epokoj, filologo provas establi la naskiĝorilaton inter ili, nome ilia genealogio.

La stemma codicum, el la greklingva "stemma" = ‘’ŝildo, krono’’ (el kio, en Romo, bildoj de la antikvuloj, ornamitaj per kronoj, el kio la genealogia tabelo) kaj el la latina "codicum", plurala genitivo de codex- codicis = manuskripto) estas la genealogia arbo de unu aŭ pluraj familioj de manuskriptoj, nome fontoj de la koncernata verko.

Por atingi la originan tekston necesas, se ekzempli, malkovri ĉu la konsiderata manuskripto estas kopiita de alia. La malsamaĵoj, eventuale konstatitaj, en la kopiita teksto povus esti eraroj aŭ korektaĵoj enkondukitaj de kopiistoj. Male, se la du manuskriptoj ne apartenas al la sama familio, la tekstaj neidentigaĵoj povus ŝuldiĝi al fontoj pli antikvaj, pli epoke proksimaj al la originalo, kaj do pli utilaj por la celo.

Historie, la studo pri la Biblio, necesa reestabli kaj restaŭradi la originajn tekstojn, funkciis kiel pionira skolo por tiu scienco pro la rekonstruo de la “”stemma codicum”: tekstas pri tio la antikvulo Origeno (v. Heksaplan), humanisto Erasmo de Roterdamo (v. en Textus Receptus, la modernaj diskutoj pri la hipotezo de la pluraj genezaj dokumentoj de la (Malnova Testamento: J (Jehovista), E (Elohista), D (Deŭteronomista = Readmonista), P (Pastra = Sacerdota), kaj pri la fonto Q, ktp.

Foje estas konsilata la principo ke la legvarianto pli malfacila estas la pli forta, ofte la plej antikva aŭ la plej malfacila.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • L. D. Reynolds, N.G. Wilson, D'Homère à Érasme : la transmission des classiques grecs et latins (1988 pour cette éd. en fr.), CNRS éditions, (ISBN 2-222-03290-3)
  • Le Pouliquen M. (2007). Using Lattices for Reconstructing Stemma. Fifth International Conference on Concept Lattices and Their Applications, CLA
  • Giorgio Pasquali, Storia della tradizione e critica del testo, Firenze, 1954
  • Giorgio Inglese, Come si legge un'edizione critica. Elementi di filologia italiana, Roma, Carocci, 2003.