Textus receptus (latina esprimo signifanta “teksto ricevita”, interkonsentite akceptita) estas nomo donita al sinsekvo de grekaj tekstoj de la Nova Testamento konstituinta la bazon por la germanligva versio de la Biblio efektivigita de Lutero, por la anglalingva Nova Testamento efektivigita de William Tyndale kaj por la plej granda parto de la Novaj Testamentoj vulgarlingve presitaj post la protestanta reformacio en Eŭropo. Tiu sinsekva serio startis kune kun la preso de la Nova Testamento, okazinta en Bazelo iniciate de la katolika nederlanda klerulo kaj humanisto Erasmo de Roterdamo en 1516, kiu baziĝis sur ses manuskriptoj entenantaj preskaŭ la tutan Novan Testamenton. Tiuj manuskriptoj, siristile kaj antiokistile skribitaj, kiuj estas la plej granda parto de la fontaj atestaĵoj ekde la 9-a jarcento, produktis variaĵojn, kvankam doktrine ne influajn, rilate la version de la Vulgato.

Paĝo de la greka versio de Textus Receptus sur kiu baziĝis la versio de la angla biblio de Reĝo Jakobo.
Dosiero:Textus receptus.jpg

Historio de la Textus Receptus redakti

 
La lasta paĝo de la Erasma Nova Testamento (Rev 22:8-21)

La unua eldono de la greka Nova Testamento de Erasmo estis pretigita tuthaste, ĉar lia eldonisto, Johann Froben, volis ĝin presi antaŭ ol realiĝu la greka Nova Testamento pretiĝanta en Hispanio kiel parto de la projekto de la Poliglota Kompluta Biblio, volita kaj financita de la tiama ĉefepiskopo de Toledo Francisco Jiménez de Cisneros. Tiel la hasto lasis enŝteliĝi en la presitan version de Erasmo multaj presaj eraroj, ankaŭ pro tio ke al Erasmo mankis kopio de Apokalipso. Tial Erasmo por fini la tradukon estis devigita rekonstrui la grekan mankan tekston profitante de la tekstoj de la latina versio Vulgato aŭ el la pribibliaj citaĵoj ĉeestaj en la Patristiko. Tial, malgraŭ la textus receptus klasifikeblas ĉe fakuloj kiel malfrua bizanca teksto, ĝi diferencas laŭ ĉirkaŭ 2000 apartaĵoj de la standarta formo de la tekstoj de tiu familio, kiel aperas en la kompara plimulta teksto (Tekstoj de la plej granda familio). Sed, bonŝance, la eldono de la erasma “textus receptus”, kiu trafis grandan komercan sukceson, fariĝis reeldono en 1519 kun preskaŭ ĉiuj presaj kaj filologiaj eraroj korektitaj.

Erasmo estis studinta la grekajn tekstojn de la Nova Testamento laŭlonge de diversaj jaroj en Nederlando, en Anglio kaj en Svisio, notante en ili la multajn variantojn. Li, tamen, en Bazelo disponis nur pri ses grekaj manuskriptoj, datitaj je 12-a jarcento aŭ pli malfrue, kies nur unu devenante el familio malsama ol tiu bizanca. Ĝuste pro tio la plej granda parto de modernaj fakuloj hodiaŭ taksas tiun erasman tekston ne multe kvalita.

Kun la tria eldono de la greka erasma Nova Testamento (1522) estas inkludita ankaŭ la Comma Johanneum (Johana subparagrafo) [1] ĉar ĝi troviĝis en almenaŭ unu el la ses manuskriptoj, kvankam Erasmo jam esprimis dubojn pri ĝia aŭtentikeco en siaj notoj.

De tiam preskaŭ ĉiu Novaj Testamentoj, vulgarlingvaj, permesitaj aŭ nepermesitaj, persiste inkluzivis tiun frazon, spite de aliaj ŝanĝoj.

Priteksta kritiko pri la Textus Receptus redakti

Kvankam ĝenerale referencas al multego da grekaj eldonoj, la Textus Receptus pli specife ligiĝas al du referencoj de la priteksta kritiko de la Nova Testamento: la eldono elstarigita en Parizo de Robertus Stephanus 1550 kaj tiu de la fratoj Elsevir en Amsterdamo en 1624 (republikigita en 1633). La nomo mem “textus receptus” estas unuafoje entenata en la prefaco de tiu lasta eldono. Tiuj du, tamen, modifis ĉiam pli la Textus Teceptus, kiu, ankaŭ pro aliaj paralelaj eldonoj kaj paralelaj arkeologiaj malkovroj, hodiaŭ fariĝis eklektika teksto.

Hodiaŭ prikritikaj fakuloj estimas pli indaj je atento la manuskriptojn pli antikvajn ol tiujn bizancajn uzitajn por la Textus Receptus. La Textus Receptus estas hodiaŭ preferata de tiuj kiuj timas kaj kontraŭas al la interpetaj “enŝoviĝoj” de la “kritika metodo”, kiu limiĝante al pura scienco kaj ignorante la normon de la kristana tradicio, riskas ruinigi la tutan transcendan anoncon de la Biblio. Tiuj timuloj troviĝas ĉefe inter la “konservativaj”, kiuj havante kiel fonton de la kredo nur la Biblion, ekvidas sian fundamenton febligita.

Sensaca eraro redakti

Parolante pri la Textus Receptus ne eblas rezigni evidentigi eraron (unu el la multaj) evidentajn al ĉiuj. Oni vidu:

Textus Receptus 1Tim 3,16: “Sendube, granda estas la mistero de pieco: Dio manifestiĝis en la karno...”

Tekstus laŭ Westcott – Hort: “Sendube, granda estas la mistero de pieco: Li manifestiĝis en la karno...”

Kiu el la du tekstoj estas la ĝusta? Ne temas pri senvalora diferenco: en la unua (de la tekstus receptus) estas proklamita la dieco de la Filo, dum en la dua versio estas simple dirate ke la filo enkarniĝis (ne pensigante la problemon de la dieco) [2]

Ĉu eblas la solvo? Fakuloj atentigas ke la “Sanktaj Nomoj” en manuskriptoj estis kutime mallongigitaj. Ekzemple, Theos (greke ΘΕΟΣ) povis esti reduktita al la solaj konsonantoj "Teto Sigmo" (ΘΣ) kun streketo supre de la du literoj indikanta ke temas pri mallongigo.

En 1715 elstara bibliisto, Johann James Wettstein, analizante la Codex Alexandrinus, kiu tiam gardiĝis ĉe la British Library dum nun ĉe British Museum, ekrimarkis ke lineo superstaranta la du literojn estis markita per malsama inko ol tiu de la ĉirkaŭaj vortoj, kaj do ke tion faris alia skribisto en posta momento. Kiam tiu ĉi tion faris?

Por kompreni la kaŭzon de la eraro, necesas memorigi ke Codex Alexandrinus estas skribita onciallitere (nome ĉiuj literoj majuskle). La litero "Omicrono", majuskla, skribiĝas kiel nia okcidenta “O” dum la “Teto” skribiĝas kiel majuskla O kun horizontala streketo en la ovalo, Θ. Praktike la du literoj estas preskaŭ egalaj.

Plej atente plue observinte, la esploristo ekvidis ke la streketo kuŝanta meze de la ovalo reale ne estis parto de la litero sed nu filtrita el alia flanko de la malnova pergameno.

Praktike tiu vorto ne estis mallongigo de “Theos” (Dio) per la literoj Teto kaj Sigmo, nome ΘΣ, ili estas, male, vorto formita de omikrono kaj sigmo, nome ΟΣ, kiu signifas “kiu, tiu kiu”.

Kial la posta skribisto enmetis tiun streketon? Eĉ li, sed bonafide, kredis ke la du literoj estis mallongigo de Theos (ΘΕΟΣ) en kiu estis forgesita la horizontala streketo. Lia eraro produktis la eraron en la Erasma Textus Receptus. Ktp.[3]

Bibliografio redakti

  • Frederick Nolan, An Inquiry into the Integrity of the Greek Vulgate, or Received Text of the New Testament; in which the Greek Manuscripts are newly classed; the Integrity of the Authorised Text vindicated; and the Various Readings traced to their Origin (London, 1815).
  • Kurt Aland, Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. 2. Aufl. Deutsche Bibelgesellschaft, Stuttgart 1989 ISBN 3-438-06011-6 - [trad. it.: Il testo del Nuovo Testamento, Marietti (CSANT 2), Genova 1987].
  • Kurt Aland, Studien zur Überlieferung des Neuen Testaments und seines Textes. 1967.
  • Rudolf Ebertshäuser Gottes zuverlässiges Wort, Esra Schriftendienst, 1. Auflage Mai 2004
  • Rudolf Ebertshäuser 300 wichtige Veränderungen im Test des NT, Esra Schriftendienst, 1. Auflage April 2004
  • Karl-Hermann Kauffmann Der Text des Neuen Testaments, Manuskriptdruck Freie Brüdergemeinde Albstadt

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1 Joh 5,7-8 "7 Ĉar tri estas la atestantoj: 8 la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.
  2. La esperanta teksto de la Brita Eldono ŝajnas intence eviti la problemon tiel tradukante: "Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco: Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito”. Tia “Tiu, kiu monstriĝis en la karno” nenion pensigas pri la dieco de Jesuo. Nun centoj da fakuloj, diverskredaj kaj diverskonfesiaj, ŝarĝite de Paŭlo la 6-a, editoris la Novan Vulgaton, kiu certe fariĝos referencpunkto, kies efikoj jam vidiĝas en la novaj etnaj lingvoj (Vidu. ekzemple, tiun de la C.E.I = Itala Episkopara Konferenco). En la greka kaj, do, en la latina, la pasaĵo estas juĝata tiama liturgia himno, kies signifo eble daŭre estas necerta).
  3. . Ne ĉiuj opinias laŭ la konkludoj de Johann James Wettstein. Ĉiukaze, por kredantoj tio ne estas kaŭzo de dubo pri la dieco de Jesuo, ĉar tio kredero havas multegajn fontojn, ne lastan, la Tradicion kiu antaŭas kaj akompanas kaj helpiĝas je la Biblio (laŭ katolika tezo)