UK 1905

1-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 1-a UK 1905)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

1-a Universala Kongreso de Esperanto oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de Universalaj Kongresoj ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en Bulonjo-ĉe-Maro, Alfred Michaux. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro 1904.

Universala Kongreso
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905
Urbo (lando) Bulonjo-ĉe-Maro (Francio)
Datoj 5-a de aŭgusto 1905 -
12-a de aŭgusto 1905
Prezidanto LKK Émile Boirac
Alta protektanto /
Aliĝintoj 688
Menciinde unua kongreso
vdr

La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke Zamenhof instalis la unuan Lingvan Komitaton, la kongreso akceptis la Deklaracion pri Esperanto kaj la Fundamenton kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.

Fono kaj kronologio de la kongreso redakti

 
Kongresa kostumbalo.

Enciklopedio de Esperanto en 1933 priskribas la kongreson jene (mallongigoj malŝlositaj):

 
 [La] I-a UK [okazis] de la 7a ĝis 12-a de aŭgusto 1905, [kaj] ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis [en 1904] en Calais, kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj Esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Bulonjo-ĉe-Maro. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en [la revuo] Lingvo Internacia (1904, p. 271.) en kiu partoprenis krom Zamenhof ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio [pri la esenco de la Esperantismo], pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parizo okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en [la universitato] Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la Preĝon sub la Verda Standardo[1]; ludado de "Mensogo pro Amo" de [Eugène] Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 Esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj Esperantistoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki Esperanton en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo [apud] Dovero, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la Esperanta standardo

Teatraĵoj prezentitaj redakti

Kongresa Libro redakti

 
Fruictier, Paul 1905 : Raporto pri la Unua Kongreso de Esperantistoj, (eltirita el Lingvo Internacia), Paris, paĝoj 358-386

La Kongresa Libro, verkita de Paul Boulet, aperis kiel memoraĵo kaj estis dediĉita al elpensinto de la lingvo Esperanto kaj ĉiuj gekongresanoj. Ĝi enhavis poezion de Zamenhof (L'Espero, La vojo, Al la fratoj), gvidlibron tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj kun ilustraĵoj, projekton de Deklaracio kun la teksto, frazlibron (francan-esperantan). Krome eksterpaĝajn diversajn anoncojn, p. 123.

Rajtigitaj voĉdonantoj kaj antaŭproponoj redakti

Oni havis kelkajn praktikaj celojn por la unua Universala Kongreso. Inter aliaj el tiuj estis la organizado de tutmonda Esperanto-movado, eble per la fondiĝo de iu monda centra komitato de esperantistoj kaj decidojn kaj deklarojn pri precipoj de esperantismo, por tio, oni devas decidi, kiuj partoprenantoj havos voĉdonrajton. Pri tio Zamenhof verkis leteron je la 26-a de majo 1905 al La Belga Sonorilo:

En la originalo de mia projekto de organizacio estis dirite tute precize pri la maniero de voĉdonado en la unua kongreso. Mi volis frutempe prezenti mian projekton al ĉiuj Esperantistoj, por ke ĝi povu esti prijuĝata en la gazetoj kaj en la grupoj, kaj el diversaj ricevataj opinioj ni povus konkludi, kia maniero de agado la plej multe plaĉas al la Esperantistoj. Sed, kvankam mi sendis mian projekton al Sro Michaux ankoraŭ en Aprilo, tamen pro kaŭzoj ne dependantaj de mi nek de Sro Michaux, mia projekto aperis en la gazetoj tro malfrue. Tial mi en la tempo de la presado devis elĵeti la punkton pri voĉdonado en la unua kongreso kaj lasi tiun ĉi demandon al la decido de la organizanta komitato.
Mi korespondas nun kun la komitato pri tiu ĉi demando, kaj vi povas esti tute trankvila : la komitato penos aranĝi la aferon tiel, ke ĝi estu kiel eble plej justa kaj oportuna.
Laŭ mia opinio (kiun mi sendis hodiaŭ al la komitato) la afero povus esti aranĝata en la sekvanta maniero :
a) Rajton de voĉo havas ĉiu, kiu aĉetis karton de kongreso kaj certigis skribe, ke li estas Esperantisto t. e. ke li komprenas kaj uzas la lingvon Esperanto. Sed se la nombro de reprezentantoj de unu lando estos pli ol 1/3 de la nombro de ĉiuj kongresanoj, tiam la kongresanoj de tiu lando mem elektos inter si limigitan nombron da voĉdonantoj.
b) Komuna voĉdonado estos farata nur pri tiuj demandoj, kiuj havas gravecon principan kaj devas nepre esti decidataj de la kongreso (ekzemple : a ĉu ni bezonas organizacion aŭ ne ; b ĉu ni devas publikigi « Deklaracion » aŭ ne ; c elekto de la unua Centra Komitato) ; pri ĉiuj aliaj demandoj, kiuj prezentus nur detalojn, la kongresanoj nur diskutados, sed decidon pri ili faros per voĉdonado nur la membroj de la elektota Centra Komitato.
Sed mi konfesas ke mi estas tre nesperta en tiaj aferoj, kaj tial mi kun plena konfido lasas la decidon de tiu ĉi demando al la organizanta komitato ; mi akceptos kun plena konsento kion la komitato decidos, kaj mi esperas ke tiel same agos ankaŭ ĉiuj kongresanoj.
Ni devas memori ke por la unua kongreso estas neeble trovi tian manieron de voĉdonado, kiu ĉiujn kontentigus kaj ni devas eviti ĉian superfluan disputadon.
Via
Zamenhof.

La direktanta Komitato de la Kongreso, kunigis en broŝuro[2] ĉiujn kongresajn projektojn ricevitajn ĝis la 15a de Junio:

1. Projekto de Regularo de Tutmonda Ligo Esperantista, de Zamenhof.

2. Aldono al tiu projekto, propono de L. Zamenhof.

3. Projekto de la Grupo Esperantista Pariza.

4. Projekto de la « Societo Franca por propagando de Esperanto ».

5. Ŝanĝproponoj al la projekto de la S. F. P. E, prezentataj de M. Seynaeve.

6. Projekto de la Grupo de St. Omer.

7. Projekto de « Esperantistaro Klubo » de Kapitano Comte.

8. Projekto de Camille Aymonier.

9. Projekto de Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo de L. Zamenhof.

Centjara datreveno redakti

La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia renkontiĝo Bulonjo 2005, kiu okazis en Bulonjo-ĉe-Maro dum pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L. L. Zamenhof denove estis aldirita.

Centa kongreso redakti

La 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 2015 en Lille (Francio), proksime al Bulonjo-ĉe-Maro, kiu estis loko de kelkaj kongresaj programeroj – solenaĵoj, rememora marŝado kaj koncerto.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. krom la lasta , sesa strofo.
  2. Kongresaj Projektoj, kun aldono. Eld. A. Lajoie, Boulogne-sur-Mer, 1905, 61 paĝojn.

Eksteraj ligiloj redakti