UK 1912
8-a Universala Kongreso de Esperanto
8-a UK, la 8-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Krakovo, Pollando (tiama Aŭstrio-Hungario) en 1912. 1000 partoprenantoj ĉeestis.[1]
Universala Kongreso | |
---|---|
Komuna foto de la partoprenantoj sur la krakova ĉefa placo | |
Urbo (lando) | Krakovo, ( Aŭstrio-Hungario) |
Datoj | 11-a ĝis 18-a de aŭgusto 1912 |
Prezidanto LKK | Odo Bujwid |
Alta protektanto | |
Aliĝintoj | 1000 |
Menciinde | 25-jariĝo de Esperanto |
L. L. Zamenhof diris: „Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.“ Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido.
Laŭ aserto de lia nevo, Julius Glück renkontiĝis dum la kongreso kun Lenin.
Teatraĵoj prezentitaj
redakti- Mazepa de Juliusz Słowacki, prezentis profesia trupo el la Urba Teatro de Krakovo je la nomo de J. Słowacki. Reĝisoris Ludwik Solski. Rolis: Stanisława Wysocka, Marian Knake-Marjański, Stanisław Stanisławki
- La Urso de Anton P. Ĉeĥov, prezentis amatora trupo de la Zamenhofa Artista Adeptaro gvidita de V. N. Devjatnin; tri rolantoj el tri landoj: ruso V. N. DEVJATNIN anglino F. L. Adela SCHÄFER, turko R. Rifaat.
Opero
redakti- Halka, muziko de Stanisław Moniuszko, libreto de W. D. Wolski, prezentis profesia opertrupo el Lvivo. Halka: Leonia Ogrodzka, Zofia: Stefania Z. Marynowicz, Janusz: Adam Orkoński, reĝa tablestro: Józef F. Munclinger.
Dokumentado
redakti- Universala Kongreso de Esperanto. 8, 1912, Kraków, Esperantista Centra Oficejo, 190 p
- Raporto pri la oka Kongreso de Esperantistoj (Krakovo 1912), Ned Katryn,Presa Esperantista Societo, 1912,99 p.
- Kongresa libro, Universala Kongreso de Esperanto. 8, 1912, Kraków, Eld. la Organiza Komitato de la Oka, 88 p.
- Ilustrita gvidlibro tra Kraków kaj cirkauajo. - Kraków : "Polonia", [ca. 1912]. - 38 p. : ill. ; 17 cm - Note: Eldono de Societo "Esperanto" en Kraków. – Kovra titolo: Kraków : urbo de jubilea kongreso 1912. (AB: 96 A 8 dl 14)
- Ilustrita gvidlibro tra Zakopane, Tatroj kaj Pieniny / en pola lingvo verkis Jan Ruskin. - Kraków : Organiza Komitato de la Oka Kongreso en Kraków, 1912. - 48 p. : ill. ; 15 cm – Kovra titolo: Zakopane, Tatroj kaj Pieniny.
- Behrendt, Arnold, Universala leterafranko : raporto al la IIIa Kongreso de Universala Esperanto-Asocio, Krakow (11-18 Augusto 1912) / verkis Arnold Behrendt. - Dijono (Francujo) : Laborista Kooperativa Presejo, [1912]. - 16 p. ; 16 cm (AB: 96 A 1 dl 19)
- Julius Glück, red., LA JUBILEA KONGRESO DE ESPERANTO 1912 (La VIIIa Kongreso en Kraków): Rememoraĵoj kaj Oficialaj Dokumentoj
- La arkivo "Hertfordshire Archives and Local Studies" posedas materialon de Sir Ebenezer Howard (1850–1928), iniciatinto de "Garden City movement". Ekzistas fotografaĵo de la britaj delegitoj al la kongreso. (laŭ EAB update : No. 41, April–June 2008 ★ N-ro 41, aprilo–junio 2008
Referencoj
redakti- ↑ Sikosek, Ziko Marcus, Sed homoj kun homoj : Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, Universala Esperanto-Asocio, (ISBN 92-9017-087-5), p. 53
Eksteraj ligiloj
redakti- Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (plena teksto)
- Jarlibro 1912.
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Kembriĝo 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 |