Maurice Seynaeve

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Maurice SEYNAEVE (naskiĝis la 29-an de decembro 1877 en Ieper, mortis la 21-an de aprilo 1966 en Elsene) estis belga Esperanto-pioniro, kunfondinto de Belga Ligo Esperantista (BLE) kaj membro de la Lingva Komitato de 1905.

Maurice Seynaeve
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1877 (1877-12-29)
Morto 21-an de aprilo 1966 (1966-04-21) (88-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Poemo de Seynaeve, Kabe kaj Leo Belmont dediĉita al Alfred Michaux, poŝtkarto de UK 1905. La tri aŭtoroj kuŝas sur la gazono

Seynaeve studis en la universitato de Gento, kie li kunfondis Studentan Esperanto-Grupon en majo 1903. Ankoraŭ kiel studento, li fariĝis administranto kaj en 1905 direktoro de la monata Esperanto-gazeto Belga Sonorilo, fondita en septembro 1902 de Charles Lemaire. Kiel ano de la statuta komisiono, li kontribuis al la fondo de BLE en julio 1905 kaj fariĝis ĝia komitatano, poste ĝia ĝenerala sekretario.[1] En la sekva aŭgusto li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[2].

En 1904 Seynaeve ricevis diplomon de Doktoro de Medicino kaj ekloĝis en Heule (apud Kortrijk). Jos Jamin el Bruselo transprenis de Seynaeve la administracion de Belga Sonorilo.[3] Estas neklare kiu dum la jaroj 1904-1906 reale respondecis pri la revuo. En numero de majo 1906 aperis komuniko laŭ kiu "D-ro Seynaeve ne povos, pro persona laboro, iel ajn okupi sin pri nia gazeto". Samtempe aperis lia nova adreso: Rue du Palais 51, Verviers. Je tiu sama adreso li estis menciita en Tutmonda Jarlibro Esperantista 1910. En tiu periodo li edziĝis kun Julienne Florentine Armance HOUSMAN (1885-1963) el Verviers. Tamen, laŭ la sama maja numero de Belga Sonorilo, li akceptis fondi grupon en Kortrijk, post kurso donita de L. Blanjean en la tiea Popola Universitato.

Poste ne plu troveblas mencioj de lia aktiveco en Belga Sonorilo kaj ties sekvanto Belga Esperantisto. Laŭ letero en la eksa Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet de Gerard Debrouwere al Henri Sielens (27 marto 1974) li transiris al Ido.

ReferencojRedakti

  1. Vd. lian raporton en Belga Sonorilo de septembro 1905, repr. en Enciklopedio de Esperanto en la artikolo Esperanto-movado en Belgujo.
  2. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21; tie kiel lia hejmurbo estas nomita "Kortrejko".
  3. Belga Sonorilo 24, aŭgusto 1904, p. 132.