Ipro

(Alidirektita el Ieper)

Ipro (nederlande Ieper [ipr], france Ypres) estas urbo en la sud-okcidento de Belgio en la Flandra regioneto nomata Westhoek (okcidenta angulo). Ipro estas unu el la 133 municipoj de Belgio, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1174. Komence de januaro 2016 ĝi havis 34 959 loĝantojn. La municipo estas la administra centro de samnoma distrikto Ipro.

Ipro
municipo
municipo en Belgio • urbo de Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Okcidenta Flandrio
Poŝtkodo 8900
Kodo laŭ NIS 33011
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Emmily Talpe
Demografio
Loĝantaro 34 959  (januaro 2016)
Loĝdenso 277 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 51′ N, 2° 53′ O (mapo)50.8508333333332.885Koordinatoj: 50° 51′ N, 2° 53′ O (mapo) [+]
Areo 130,61 km² (13 061 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Ipro (Belgio)
Ipro (Belgio)
DEC
Ipro
Ipro
Situo de Ipro en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ypres [+]
vdr
Ipro post la milito - 1919


Historio redakti

La urbo estis tute detruita dum la Unua mondmilito en kvar grandaj bataloj, interalie la fama belega drapobazarejo (kun la urboturo) datumanta de mezepoko, kiam la urbo estis inter la plej gravaj centroj de drapo-farado en Eŭropo. La tuta urbo estis precize rekonstruita en la tradicia flandra stilo (interalie kun la ŝtuparformaj domofruntoj), kaj la drapobazarejo kaj urboturo nur estis finrekonstruitaj fine de la 1960-aj jaroj.

Dum tiu milito germanoj en la dua batalo unuafoje uzis kloron kiel kemian armilon. La urbo ankaŭ donis sian nomon al speco de venengaso, kiu estis uzita unuafoje en la tria batalo kontraŭ malamikaj tranĉeoj en la ĉitiea apudeco: Iperito.

Fine de la milito la urbo estis liberigita de la germana okupado fare de polaj trupoj de Unua Kirasita Divizio de generalo Stanisław Maczek.

 
La drapobazarejo de Ipro nun tute rekonstruita post la milito.

Vidindaĵoj redakti

Partneraj municipoj redakti

Esperanto en Ipro redakti

En la aŭtuno de la jaro 2004 okazis 3-taga renkontiĝo (29 oktobro - 1 novembro), organizita de Flandra Esperantista Junulara Asocio kun la nomo 9a PSKK (PostSomera Klaĉ-Kunveno) kaj temo Halloween.

La 23-an de septembro 2022 Esperantistoj el Ipro partoprenis al evento dediĉita al memortago de UN por la paco. Alveturis ĉ. 70 E-istoj el Eŭropo.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Provinco Okcidenta Flandrio
 

Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem

Belgio | Provincoj