Rosa Junck

ĉeĥa esperantisto kaj instruisto
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Rosa JUNCK (naskiĝinta BÍLEKBÍLKOVÁ la 24-an de majo 1850 en Tábor (germane Tabor), tiam Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Ĉeĥio; mortinta la 27-an de julio 1929 en Bordighera, Italio) estis ĉeĥa esperantistino, kantistino-sopranistino, instruistino de lingvoj kaj pionirino de Esperanto-movado en Italio.

Rosa Junck
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1850 (1850-05-20)
en Tábor
Morto 29-an de julio 1929 (1929-07-29) (79-jaraĝa)
en Bordighera
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Cislajtio
Aŭstra imperio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
instruisto
operkantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ŝi diplomiĝis ĉe la kantofako de la Praga Konservatorio, en 1871 ŝi ekkantis en la Provizora Teatro en Prago kaj poste en la Teatro en Pilseno. Poste ŝi iris al Innsbruck, kie ŝi geedziĝis kun la violonisto kaj kantisto Junck kaj komencis uzi la nomon Rosa Junck.

Junck loĝis en Italio ekde 1890 kaj estis esperantistino ekde 1897. Ŝi deklamis poemon en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer; laŭ L.L. Zamenhof ŝi estis modelo de Esperanto-prononco kaj "kronita" reĝino de Esperanta deklamo. Ŝi fariĝis vicprezidantino de la grupo en Bordighera, kiun ŝi fondis kun Clarence Bicknell en 1910.

Junck verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto por italaj kaj Esperantaj gazetoj. Ŝi tradukis Floro de Pasinto (1906)[1] kaj Kverko kaj Floro (1906)[2], ambaŭ de Edmondo De Amicis kaj prizorgis la italan tradukon de la Fundamento de Esperanto.

Literaturo

redakti
  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)


Eksteraj ligiloj

redakti