Zhao Jianping

lingvista profesoro, esperantista ĵurnalisto kaj ĉefparolisto de Ĉina Radio Internacia

Zhao Jianping (ĉine tradicie 趙建平, pinjine Zhàojiànpíng), profesoro kaj ĉefparolisto de Ĉina Radio Internacia, studis la anglan lingvistikon kaj literaturon en Orient-Ĉinia Normala Universitato en Ŝanhajo kaj eklaboris por la Esperanto-Sekcio de Ĉina Radio Internacia en 1985.

Zhao Jianping
Persona informo
Lingvoj Esperantoĉina
Okupo
Okupo radiofonisto • lingvisto
vdr

Li eldonis plurajn kompaktdiskojn kaj vidbendojn en Esperanto, kiaj Ĉarma Pekino, Ĉinaj Turismaj Urboj, Idiomaĵaj Rakontoj, Qufu - la Hejmloko de Konfuceo, Mondaj Heredaĵoj en Ĉinio, Longa Rivero kaj Fabeloj de Andersen. Li estas membro de la Konsilio de Ĉina Asocio de Tradukistoj kaj gajninto de la premio "Ora Mikrofono", la plej alta honoro por parolistoj en Ĉinio.

Eksteraj ligiloj redakti