Paul Boulet
franca esperantisto
Paul BOULET [bule] (naskiĝis en la 2-a de januaro 1884 en Brebieres (apud Arras) estis franca esperantisto kaj vortaristo, profesie supera administranto de la Doganoj ĉe la Ministrejo de la Financoj.
Boulet esperantiĝis en 1902. Li estis sekretario de la Organiza Komitato de la 1-a Universala Kongreso 1905 en Bulonjo ĉe Maro. Li kunfondis la grupon de Rouen, gvidis kursojn, kunlaboris en la Revuo. Ano de la Lingva Komitato de 1909. Li eksiĝis pro troa laboro.
VerkojRedakti
- kun Alfred Michaux: Méthode pour apprendre seul l' Espéranto, 1905.
- Sola: Kongresa Libro, 1905.
- Franca Gramatiko por Esperantistoj 1907.
- Tri Monologoj, 1907.
- Du mil Novaj Vortoj ĉerpitaj el la Verkaro de Dro L.L. Zamenhof netroveblaj en Universala Vortaro, 1909.
- Kunlaboris kun Théophile Cart en vortaroj Franca-Esperanto kaj Esperanto-Franca.
TradukojRedakti
- Historio de Cosette" de Victor Hugo, Lingvo Internacia 1906, p. 310-316