Du mil Novaj Vortoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Du mil Novaj Vortoj [1] , ĉerpitaj el la verkaro de d-ro L. Zamenhof, netroveblaj en la Universala Vortaro kun tradukoj en franca, angla, germana, hispana, itala, rusa kaj pola Iingvoj. Kun referencoj montrantaj la lokon, kie ĉiu vorto troviĝas. Kompilis Boulet. 1908, XV kaj 72 p. 2a rev. eld. Paris: Hachette, 1909. xv, 75, [2] p.

Du mil Novaj Vortoj
Aŭtoro Paul Boulet
Eldonjaro 1908
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj XV + 75
vdr

Recenzoj

redakti
 
 Oni ne povas konsideri kiel oficiala, kiel "deviga" ĉiun vorton de d-ro Zamenhof, kaj nia majstro mem protestis kontraŭ tiu teorio. 
— 1908, Théophile Cart, Lingvo Internacia, paĝo 482
 
 Ĉi tiu verko estas kvazaŭ aldono al la Universala Vortaro, sed iagrade servas ankaŭ kiel daŭrigo de la suprecitita Leksikono. Ĝi enhavas 2000 radikojn uzitajn aŭ permesitajn de Zamenhof mem, aldone al tiuj en la U.V., kun tradukoj en la lingvojn francan, anglan, germanan, hispanan, italan, rusan kaj polan. Por ĉiu radiko la kompilinto citas almenaŭ unu referencon, montrantan la uzon de la radiko en la verkoj de la Majstro, kun escepto de aldona listo de vortoj tute internaciaj laŭ Regulo 15 de la Gramatiko (ekz., acetileno, akonito, anagramo), pri kiuj neniu disputus la pravecon kaj necesecon eĉ se la Majstro ne estus ilin uzinta.

Sendube frapos kelkajn legantojn de la verko la radikoj finiĝantaj per -oyo, -acio, k.t.p., des pli interesaj nuntempe, kiam diskutoj okazas pri la meritoj de tiaj formoj kun “pseŭdo-sufksoj,” kontraŭ pli simplaj radikoj aŭ kunmetaĵoj. Inter tiaj radikoj estas bankier', direktor', iluminaci', observatori', organizator' .

La intereso de la verko do kuŝas ne nur en ĝia “oklingveco,” sed ankaŭ en la fakto ke oni povas konstati, pri certaj diskutataj formoj, ke la Majstro mem subtenis ilin. 
— VERDANO. La Brita Esperantisto - Numero 216, Marto (1923)

Referencoj

redakti
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3163, paĝo 301

Eksteraj ligiloj

redakti