Rueno
Rueno (france Rouen, prononco aŭskulti) estas la historia ĉefurbo de Normandio kaj de la departemento Seine-Maritime en nordokcidenta Francio, kaj nune la ĉefurbo de administra regiono Normandio.
Rueno | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 76540 [+] | ||
Poŝtkodo | 76000 [+] | ||
Retpaĝaro | www.rouen.fr [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 145 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 5 152 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 27′ N, 1° 6′ O (mapo)49.4430555555561.1025Koordinatoj: 49° 27′ N, 1° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
Areo | 21,38 km² (2 138 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Historie, ĝi estis unu el la plej prosperaj urboj de mezepoka Eŭropo. En Rueno la anglaj trupoj ŝtiparumis Johanan de Arko en 1431.
La urbo mem enhavas 111 557 loĝantojn (laŭ datumoj de 2012), tamen la ĉirkaŭa metropolo Rueno-Normandio, kreita la 1-an de januaro 2015, laŭ statistikaj informoj de 2009 enhavis 486 519 loĝantojn.
La preĝejoj, abatejoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj multnombre gajnis al ĝi la kromnomon "Urbo kun cent spajroj"; ĝia katedralo estas unu el la plej altaj en la mondo.
Inter ĉefaj vidindaĵoj estas la Abatopreĝejo Sankta Oveno.
Famaj ruenanoj estis Pierre Corneille (dramisto kaj poeto), Théodore Géricault (pentristo), Gustave Flaubert (verkisto), Maurice Leblanc (verkisto), Charles Nicolle (Nobel-premiito pri Medicino en 1928) kaj Théodore Monod (sciencisto kaj esploristo).
Laj muzeoj de la urbo estas :
- la muzeo pri belaj artoj
- la muzeo pri maro, rivero kaj haveno
- la granda panoramo de la artisto Yadegar Asisi
BildgalerioRedakti
Enirejo de Katedralo de Rouen
EdukadoRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.mairie-rouen.fr urba retejo]
- http://www.rouentourisme.com turisma retejo]
- http://www.metropole-rouen-normandie.fr metropola retejo]
- http://www.dboc.net/rouen Celo Rouen: bildoj kaj priskriboj de la plej famaj monumentoj]