Yadegar Asisi

Aŭstra artisto kaj arkiteruristo

Yadegar ASISI [jadegar azizi] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1955 en Vieno) estas arkitekto kaj artisto. Li realiĝis grandegajn panoramojn, kies la angulo egalas al 360°. Tiuj panoramoj estas prezentitaj en Germanio kaj Francio.

Yadegar ASISI
Yadegar Asisi skizas sur papero, antaŭ ol desegni pli detalojn kun komputilo (2017)
Yadegar Asisi skizas sur papero, antaŭ ol desegni pli detalojn kun komputilo (2017)
Persona informo
Naskiĝo 8an de aprilo 1955
en Vieno Aŭstrio
Lingvoj germana lingvo
Nacieco Germanio Germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Teknologia universitato Dresdeno
Okupo
Okupo arkitekturisto, artisto, instruisto
TTT
Retejo http://www.asisi.de
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Yadegegar ASISI naskiĝis en Vieno, de gepatroj, kiuj estis irananoj. Lia patro estis unu el la 23 komunistaj oficiroj, kiujn la ŝaho de Irano mortigis. Lia infaneco kaj liaj lernjaroj okazis en Halle-Ĉe-Saale kaj en Leipzig[1]. Ekde 1973 ĝis 1978, li studis en la Teknologia universitato Dresdeno, kie li ricevis la inĝenierart-diplomon pri arkitekturo. Ekde 1978 ĝis 1984, li studis pentro-arto en la Universitato de Artoj Berlino. Ekde 1987 ĝis 1994, en tiu universitato, li instruis pri perspektivo. En 1991, li instruis arkitekturon.

Ekde 1996 ĝis 2008, li iĝis instruisto en la la Teknologia Universita Instituto de Beuth (Beuth-Hochschule für Technik) en Berlino.

Li ricevis multajn premiojn, kiam li partoprenis en arkitekturaj konkursoj. En 1989, Yadegar Asisi kaj siaj kunlaborantoj de la laborejo Brandt-Asisi-Böttcher ricevis premion de la Eŭropa Unio Mies van der Rohe, kiu rekompencis ilin pri nuntempa arkitekturo. Ekde 2003, li faris la plej grandaj panoramoj de la mondo, kiuj homoj povas viziti. La art-laborejo de Yadegar Asisi situas en Berlino[2].

PanoramaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Martin Fischer: SBK032 Die Mauer – Yadegar Asisi (germane) (4an de januaro 2014).
  2. Germana radioprogramado de la Mitteldeutscher Rundfunk je la 3a de februaro 2015