Katedralo Nia-Damo de Rueno

La katedralo Nia-Damo de Rueno (france Cathédrale Notre-Dame de Rouen, kaj oficiale france cathédrale primatiale Notre-Dame-de-l'Assomption de Rouen. la primaseja katedralo Nia-Damo-de-la-Ĉielenpreno en Rueno) estas la plej prestiĝa monumento en la urbo Rueno. Ĝi estas la sidejo de la ĉefepiskopujo de Rueno, ĉefurbo de la eklezia provinco Normandio. La ĉefepiskopo de Rueno portanta la titolon primaso de Normandio, lia katedralo havas la rangon je primasejo.

Katedralo Nia-Damo de Rueno
katolika katedralo [+]

LandoFrancio
SituoRueno
- koordinatoj49° 26′ 25″ N, 1° 5′ 42″ O (mapo)49.44021.095Koordinatoj: 49° 26′ 25″ N, 1° 5′ 42″ O (mapo)

Estiĝo1030
Konsekro1876

Katedralo Nia-Damo de Rueno (Rueno)
Katedralo Nia-Damo de Rueno (Rueno)
DEC
Katedralo Nia-Damo de Rueno
Katedralo Nia-Damo de Rueno
Lokigo de Rueno en Francio
Map
Katedralo Nia-Damo de Rueno

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Notre-Dame de Rouen [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo Nia-Damo de Rueno
(uesta fasado)

Ĝi estas konstruaĵo de gotika arkitekturo, kies unuaj ŝtonoj datiĝas de la Alta Mezepoko. Ĝi havas la apartaĵon, maloftan en Francio, por la konservado de ĝia ĉefepiskopa palaco kaj la ĉirkaŭaj aneksaj konstruaĵoj devenantaj de la sama periodo.

Uesta fasado redakti

Konsiderata "la plej homa el katedraloj" pro la manko de simetrio de ĝia uesta fasado, ĝi estas konata tutmonde, precipe pro la pli ol 28 pentraĵoj de la serio "Katedraloj de Rueno", pentritaj de Claude Monet.

Ĝi ankaŭ estas la katedralo, kiu laŭ la larĝo de sia uesta fasado je 61,60 metroj tenas la rekordon por Francio.

Lanterna turo redakti

Kiel la plej multaj religiaj konstruaĵoj en normanda gotiko, la katedralo havas "lanternan turon" super la navokruciĝo. Ĝia ligna spajro kovrita per plumbo laŭ renesanca stilo kronis ĝin sed estis detruita de fulmo-fajro en 1822. Ĝi nun estas superita de gisa spajro konstruita de 1825 ĝis 1876, kiu altiĝas al 151 metrojn alteco. La katedralo Nia-Damo de Rueno estas la plej alta en Francio kaj estis la plej alta konstruaĵo en la mondo en la fino de sia konstruado en 1876, kaj restos tia ĝis 1880, detronigita de la Katedralo de Kolonjo (157 metrojn alta). Ĝi tamen restas la tria plej alta kirko en la mondo, superita nur de tiuj de Ulm kaj Kolonjo.

Flankaj turoj redakti

La norda turo estas la Turo Sankta Romano (tiu nomo estas omaĝe al iu malnova episkopo de Rueno) kun 82 metrojn alteco; ĝi estas sonorilturo, kies la kariljono havas 64 sonorilojn.

La suda turo estas la Turo de Butero kun 75 metrojn alteco; ĝia nomo estas supozita origini el la koloro de ĝiaj ŝtonoj.

Portaloj redakti

La norda portalo estas la Portalo Sankta Johano, omaĝe al Sankta Johano la Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto.

La centra portalo estas la Portalo Nia Damo.

La suda portalo estas la Portalo Sankta Stefano.

Historio redakti

Dimensioj redakti

Arkitekturo redakti

Ekstere redakti

Interne redakti