Kupolbazo
En arkitekturo, oni uzas la terminon Kupolbazo aŭ cimborio (foje ankaŭ lanterna turo) por konstruaĵo kun formo de turo, ĝenerale de kvadrata plano aŭ okangula, kiu utilas por elstarigo de volbo.[1] Ne temas pri elemento ekskluziva de la religia arkitekturo, kvankam estas en temploj kie plej elstare la cimborio kuŝas sur pendentivoj aŭ sur trumpoj. La cimborio kutime malpeziĝas pere de truoj aŭ lukoj kiuj helpas la supran lumigon.
Notoj
redakti- ↑ FATÁS, Guillermo; BORRÁS, Gonzalo M.: Diccionario de términos de arte y elementos de arqueología, heráldica y numismática. Madrid: Alianza Editorial, 1990, paĝo 60.