En arkitekturo, trumpo estas parto de volbo duonkonusforma[1] de interkuniĝo elstare ekster muro. Temas ri konstrua sistemo kiu ebligas surmeti du strukturojn de diferenca geometria konsisto, kiel oklatera aŭ sfera volbo sur kvadrata bazo por mildigi la angulon.

Skemo de trumpo sub kupolo.
Trumpoj en la preĝejo Martorana en Palermo.

Tiu trumpoj, estis uzataj ĉefe dum la Romaniko kaj Gotiko, kiam ili ebligis la konstruadon de kupoloj, tamburojkupolbazoj.[1]

Laŭ Francisko Azorín trumpo estas Niĉoforma volbeto uzata en konstruado por multobligi la subtenontajn pariojn de kupolo.[2] Li indikas etimologion el la antikva germana trumpa (trumpo).[3]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 205. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 205.
  3. Azorín, samloke.