Pendentivo, en arkitekturo, estas ĉiu el la strukturaj kaj konstruaj elementoj kiuj solvas la ligon inter la cirkla bazo de kupolo kaj suba spaco kvadrata aŭ poligona. Ĝi povas permesi ankaŭ pasi el kupolo kun elipso al plano ortangula.

Pendentivo
Kupolo sur Pendentivoj

Laŭ Francisko Azorín pendentivo estas Kurblinia triangulaĵo de ĉiu pilastro al kupolo.[1] Li indikas etimologion el la latina pendens, pendentis, el pendere (pendi).[2]

Historio

redakti

La unuaj klopodoj uzi pendentivojn estis realigataj de romianoj sed la plej profita uzado de tiu arkitektura rimedo okazis dum la epoko bizanca en la 6-a jarcento. La plej elstara konstruaĵo kiu uzas tiun tipon de tenilon por sia kupolo estas la Preĝejo de Sankta Sofio en Konstantinopolo.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 161.
  2. Azorín, samloke.