Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun rasismo.

Raciismo estas filozofia metodo kaj mondbildo, kiu kontraŭas la empiriismon. La raciistoj bazas sian klarigon de la mondo ĉefe sur raciajn deduktojn, dum empiriisto akceptas nur tiajn hipotezojn, kiuj baziĝas sur la sentuma percepto.

Renato Kartezio estas konsiderata kreinto de raciismo.[mankas fonto]

La Tezoj de Raciismo redakti

Estas tri tezoj, kiuj klarigas la manieron kiel raciisto funkcias:

  1. La Intuicia-Dedukta Tezo - Laŭ ĉi tiu vidpunkto, en certa kampo de iu X, ni akiras sciojn per intuicio. Ĝi signifas, ke intelekta pensado en la sama kampo, kun la helpo de nia komuna racio kaj intelekto, igas nin amasigi intuiciajn sciojn en la kampo de X. Ĉi tiu scio ŝajnas al ni reala kaj ni ankaŭ kredas kun kompleta kredo je ĝia vereco. De ĉi tiuj intuiciaj veroj, per dedukto, ni alvenas al konkludoj, kiuj derivas el la veroj laŭ logika maniero, alivorte - ekkonas. Dedukta maniero signifas - eltiri konkludojn, laŭ logika maniero, de realaj supozoj, kiujn ni faris komence (ĉi tiuj estas la intuiciaj veroj). Se la supozoj estas veraj kaj la logika vojo validas, tiam neeviteble ke ankaŭ la konkludoj (t.e. la fina scio) estos veraj. La scioj, kiujn ni tiamaniere akiras, nomiĝas apriora scio, tio estas scio akirita sendepende de la sperto de la sensoj. Estas diversaj gradoj de "raciisma ekstremismo" - de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiu apriora scio ĉiam veras kaj estas absoluta, ĝis tiuj, kiuj kredas, ke tiel ekzistas ankaŭ eblo erari kaj atingi veron, kiu ne estas absoluta sed verŝajna kaj racia.
  2. Tezo pri denaska scio - laŭ ĉi tiu vidpunkto la homo estas racia estaĵo kaj tial li naskiĝas kun apriora scio. Ĉi tiu denaska scio ne estas kreita per intuicio-dedukto nek per la sperto de la sensoj, sed ĝi estas simple parto de homa naturo (humanisma opinio) aŭ scio heredita de homo de Dio (religia opinio) aŭ akirita laŭ evolua maniero de natura selektado (scienca opinio).
  3. Tezo pri Denaskaj Konceptoj - Laŭ ĉi tiu vidpunkto ni ne naskiĝas kun a-priora scio sed kun denaskaj konceptoj (KONCEPTOJ), do ne akiritaj de sperto. Ĉi tiuj denaskaj konceptoj povas, per intelekta pensado, konduki al akiro de informoj kaj scioj.


Raciistoj uzas almenaŭ unu el ĉi tiuj tezoj krom la jenaj principoj:

  1. La racian neceson - dirante, ke ĉiujn sciojn, kiujn ni akiris per la helpo de ĉi tiuj tezoj, ni ne povus akiri alimaniere, ekzemple la sperton de la sensoj.
  2. Racia supereco - la scioj akiritaj laŭ raciisma maniero ĉiam superas ĉiajn sciojn akiritajn per sperto. Ekzemple, Descartes argumentas, ke apriora scio ĉiam superas ajnan suspekton pri eraro dum eksperimenta scio povas esti erariga, ĉar niaj sencoj ankaŭ povas esti malĝustaj. Platono diras, ke apriora scio superas metafizike (ĝi estas eterna, perfekta, senŝanĝa, ktp) al la sperton de la sensoj.

Vidu ankaŭ redakti