Virineco

trajtoj kaj karakteroj tradicie asociitaj al virinoj

Virineco indikas nombron da ecoj, kondutoj kaj socialaj roloj kiuj povas esti asociataj kun virinoj. Kiuj ecoj kaj kondutoj estas konsiderataj kiel virinaj aŭ knabinaj diferencas laŭ kulturo. Tio kion oni opinias en iu kulturo tre virineca, povas esti spertata en alia kulturo aŭ periodo kiel 'malvirineca' aŭ esti parto de konduto kiun oni konsideras kiel 'vireca'.

Virineco
gender expression
genro
vdr
La naskiĝo de Venuso de Sandro Botticelli

Ecoj kiujn, en la okcidenta mondo kaj diversaj aliaj kulturoj, oni konsideras kiel virinecaj, estas mildeco, empatio kaj sentemo. Feminismaj filozofoj kaj teoriuloj vidas en la koncepto virineco, kaj la plenigo de tio, la manon de la patriarkeco. Tiel la usona feministo Betty Friedan en 1963 sugestis ke la imago de virino kiel pasiva, infaneca kaj dependa ebligis la submetiĝon de virinoj.

Virineco ofte ankaŭ ricevas fizikan plenigon. En la hodiaŭa okcidentula socio virineco interalie estas asociata kun svelta figuro, plenaj rondaj mamoj, svelta talio, pala haŭtkoloro kaj longa hararo.

Vidu ankaŭ redakti