La sep belecoj koncernas nombron da eksteraj karakterizoj de la virino kiujn oni konsideras kiel alloga kaj signo de 'beleco'.

Klasika antikva tempo redakti

Jam en la Greka mitologio oni parolis pri virinaj belec-karakterizaĵoj. Ankaŭ dum la Romia tempo beleco estis - sed tiam tiu de la viro - grava afero.

17-a jarcento redakti

En Francio de la 17-a jarcento ekestis la sep klasikaj belecoj:

  1. malhela hararo kaj helaj okuloj aŭ inverse
  2. pala haŭto
  3. belecmakulo
  4. longaj, buklaj okulharoj
  5. migdalformaj okuloj
  6. efelidoj
  7. vangokavetoj

Kvankam titolitaj kiel "belecoj", ĝuste la devio de tio estas konsiderata kiel bela. Estas io estetika kio okulfrapas.

Vidu ankaŭ redakti