Okulharoj

Okulharoj estas la haroj kiuj kreskas en vicoj sur la palpebroj. Ili estas tre palpsensemaj.

Okulharoj de viro

Okulharoj estas relative dikaj, rigidaj haroj kiuj en unuopa vico kreskas sur la supra kaj la malsupra palpebro; tiuj de la supra palpebro estas tamen rimarkinde pli longaj kaj dikaj.

La biologia funkcio de okulharoj estas por teni polverojn ekster la okulo; kiam ili estas tuŝataj eĉ de la plej malgranda objekto, la okulo reflekse fermiĝas. Okulharoj regule renoviĝas kaj malfiksiĝintaj haroj pli estas 'dorno en la okulo' ol protekto.

Okulharoj difinas grandan parton de la rigardo, kaj ĝenerale estas konsiderataj kiel pli belaj kiam ili laŭmezure estas pli longaj kaj pli dikaj. Ĝi estas formo de neparola komunikado kaj tial homoj kelkfoje ŝminkas la okulharojn per maskaro por ŝajnigi ilin pli plenaj. Por tiu celo ankaŭ ekzistas artefaritaj okulharoj.

Vidu ankaŭ redakti