Palpebro

maldika tavolo de haŭto, kiu kovras kaj protektas la homan okulon
Palpebro

Palpebro (latine: palpebra; greke: blepharon) estas maldika faldo el muskoloj kaj haŭto, kiu kovras la okulon. La palpebro lokiĝas inter la brovo kaj la okulharoj, kiuj kreskas sur ĝia malsupra rando.

La palpebro disigas dum ĉiu fermo larmlikvon kaj tiel purigas kaj malseketigas la korneon. La malfermita palpebro protektas la okulon kontraŭ mekanikaj influoj.