Neparola komunikado
Neparola komunikado priskribas la procezojn transporti signifon inter ili en formo de nevortaj mesaĝoj.
Ĉi tiu speco de komunikado estas uzata de bestoj kaj homoj. Informoj pri la interna stato de homo povas esti malkaŝitaj en pluraj kanaloj: mimikoj, voĉtono, okulkontakto, fizikaj gestoj, sinteno kaj tuŝo. Kvankam iuj neparolaj komunikaj kanaloj uzas voĉon, unu el ĝiaj avantaĝoj estas, ke multaj kanaloj povas esti uzataj dum silento.
Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj difinas neparola kumunikado unu komunikado en articulo 2.
Ekzemploj de senvorta komunikado estas la tuŝkomunikado, kronema komunikado, gestoj, korpesprimo, mimiko, interrigardado, vida lingvaĵo, kaj kiel oni vestas. Parolado ankaŭ povas enhavi nevortajn elementojn konataj kiel paralingvo, ekz. parolritmon, intonacion, paroltempon, aŭ akcenton. Povas esti ankaŭ eĉ feromonan komponanton. Esplorado montris, ke ĝis 55% el la homa komunikado povas okazi pere de neparola vizaĝa esprimado, kaj plua 38% pere de paralingvo.[1] Tio tuŝas komunikadon plej je la subkonscia nivelo. Krome, verkitaj tekstoj povas inkludi neparolajn elementojn kiaj manskriba stilo, spaca aranĝo de vortoj aŭ eĉ de la tuta teksto kaj la uzado de nuntempaj miensimboloj por esprimi emocion.
Neparola komunikado estas pruvita per unu el la leĝoj de Wazlawick: Oni ne povas ne komuniki. Se proksimeco jam estis forminta konscion, vivantaj kreaĵoj tuj ekinterpretas ajnajn eblajn signalojn ricevatajn.[2] Kelkaj el la funkcioj de la neparola komunikado ĉe homoj estas komplementi kaj ilustracii, por plifortigi kaj emfazi, por anstataŭi, por kontroli kaj reguligi, por kontraŭdiri la denotacian mesaĝon.