En la muziko la termino ritmo (greke: ῥυθμός) signifas ĝenerale la temostrukturon de la muziko kaj speciale sinsekvo de tondaŭroj kaj silentoj.

Difino redakti

La difino de ritmo kiel vico de daŭroj devenas de Aristoksenos, kiu kiel unua skribis teorion de ritmo. Li ne limigis la daŭron sur la tondaŭron, sed ankaŭ inkludis la lingvan sferon en la kantado kaj la korpomovadon en la dancado, kiuj en la muziko ofte estas unuiĝintaj. Silentojn en la senco de malplenaj daŭroj enkondukis nur malfruantikaj ritmistoj en la teorion, ekz. Aŭgusteno. Plurritmaro, multritmaro (poliritmo) estas tavoligo de diferencaj ritmoj de sama daŭro; ĝi ebligas la prezentadon de kompleksaj muzikaj tempstrukturoj en pli ĝenerala senco de ritmo. Multritmaro estas i.a. disvastigita en la afrikabarata muzikoj.

En la okcidentuma muziko la notado de la ritmoj kiel vico da notvaloroj kaj silentoj okazas kutime per la daŭrosignoj de la notskribo. La ritmo tie rilatas al la donita, plejparte periode ripetata takto, kaj pro tio ricevas akcentostrukturon. Ritmon kontraŭantan la pulson de takto oni nomas sinkopa. Kiel streĉoriĉa oni sentas ritmon, dependas de tio, en kiu miksproporcioj kaj kiamaniere ĝiaj akcentoj kunfalas kun la pulso aŭ male devias de ĝi. Precipe dancritmoj estas ĉiam taktligitaj kaj havas proprajn nomojn, kiel ekz. marŝritmo, valsoritmo, samboritmo, tangoritmo, ktp.

En la eksterorientuma muziko ofte ekzistas ritmaro sendependa de taktsistemo, ekz. ĉe la talao en la barata muziko.

Ekzemplaj ritmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti