Afrika muziko

(Alidirektita el Tradicia afrika muziko)

Tradicia afrika muziko estas arnomo por muzikformoj plejparte el afrikaj landoj sude de Saharo, kies karakteron ankoraŭ malmulte ĝis tute ne ŝanĝis influoj de muziko el la imperiismaj nordaj landoj kaj kiu baziĝas sur antaŭ-koloniaj.

La arnomo kunportas kelkajn problemojn, ĉar ĝi metas neadekvate la muzikformojn de tre malsamaj kulturoj kun siaj parte tre diversaj historiaj, socialaj kaj ankaŭ geografiaj interligoj en unu kuntekston, sen konsideri la grandajn diferencojn ene de afrika mondoparto.

Eŭropanoj kaj usonanoj imagas afrikan muzikon, en kiu regas la tamburo, envere tamen por la plej multaj afrikaj muzikkulturoj kantado la plej grava ero de muziko.

KarakterizadoRedakti

 
Dikfingroharpo Mbira Dza Vadzimu

Multaj afrikaj lingvoj estas tonlingvoj, en kiuj la tonalto servas por la diferencigo de signifo, kaj pro tio tonsinsekvoj en kantmuziko povas esti subigitaj al la paroltono. Krome aŭskultantoj povas elaŭdi el instrumentaj tonsinsekvoj signifoplenajn tekstojn. Afrika muziko kaj afrika danco nesepareble apartenas unu al la alia; multaj afrikaj lingvoj uzas por muziko kaj danco la saman vorton. Rakontoj, maskoj, muziko kaj danco ĉiam staras en interligo kun socia evento. La muziko je tio aŭdebla ne estas simple ŝanĝebla, ĉar ĝi apartenas kaŭze al la pokaza festo aŭ rito. Analoge variaj estas la formoj, kiuj estas fiksitaj kaj konataj al ĉiuj. Improvizado ekzemple de tamburisto trafus sur nekomprenemon. Variaĵoj tamen neniel estas malpermesitaj, sed certa-kvante eĉ postulataj, ĉefe por povi pritrakti dum la prezentada situacio certajn reagojn de la partoprenantoj. Ĉi tiuj variadoj tamen devas limiĝi, ĉar alikaze la lingvo de la instrumentoj fariĝus nekomprenebla.

Grava ero de afrika muziko estas la ripetado. Muzikistoj kaj partoprenantoj povas tiel dum la profunde „enfundiĝi“ en la muzikon kaj foje atingi trancecajn statojn. Nur tiamaniere – per la longa daŭrigo de specimeno – oni povas tutplene kompreni la muzikon.

Je ĉiuj gravaj eventoj kaj eĉ ĉiutagaj faradoj muziko ludas centran rolon. Oni devas malaranĝi feston, se la koncerna muzikisto estis forvojaĝinta aŭ malsaniĝinta.

Afrikaj tamburoj vere povas kanti kaj paroli. La muzikaj specimenoj ofte ekestis el la lingvo. La unuopaj tamburfrapoj de ritma specimeno devas klare distingiĝi laŭ tonalto resp. sonkoloro, alikaze ili restas nekompreneblaj kaj sensencaj. Per la tiel nomataj paroltamburo oni povas komuniki tutajn vortojn kaj frazojn; la tamburisto ofte tiucele devas multjare ekzercadi.

Historiaj esploroj montris, ke afrikaj muzikkulturoj estas senescepte dinamikaj. Pro tio la blankula kompreno de „origina afrika muziko“ reflektas nur romantikan imagon de la blankuloj kaj estas nun uzata por plialtigi la surmerkatan valoron de afrika muziko en la imperiismaj landoj, malhavas tamen fakte neniun bazon.

Krom tio la kulturoj de Afriko estas tro malsamaj por nomi komunecojn por la tuta mondoparto. Malsamaj tonsistemoj, muzikoj lige kun kulto, reprezentado, vilaĝaj festoj, urba, ekde la komenco de la 20-a jarcento komerca muzikindustrio (ŝelakdiskoj) ekzistas pokaze laŭ surloke malsamaj kondiĉoj.

Maldetala dubdivido en stilregionojn distingas la kojsane stampitan sudon de la bantuolingva centra Afriko kaj de la pli malpli islame influitaj regionoj de orienta kaj okcidenta Afriko.

Tradiciajn afrikajn religiojn oni nomas animismaj (ankaŭ bestoj, plantoj kaj la malviva naturo havas animon). La supernatura, nevidebla mondo de la spiritoj estas lige ligita kun la natura mondo kaj ĉefe pro la muziko (tono estas "malmateria") la du mondoj komunikas unu kun la alia. La pridemandendaj spiritoj ne komprenas la vortlingvon, sed la muziklingvon lige parenca al ĝi. Je ĉiuj gravaj eventoj de la socia (naskiĝo, inico, cirkumcido, saniĝo, geedziĝo, rikolto, enoficigo de sakralaj kaj profanaj potenculoj, entombigoj ktp.) oni demandas, petegas kaj favorkorigas la spiritojn kaj praulojn.

Ankaŭ en islamaj regionoj tradiciitaj animismaj praktikoj forte influas la traktadon de muziko kiel spiriteca forto.

Sociaj funkciojRedakti

 
paroltamburo

Afrikaj kulturoj uzas muzikon por tute diversaj celoj. Ekzemploj por socialaj funkcioj estas:

  • Lernado en la inicolernejo: La inicotoj lernas helpe de muziko konindajn enhavojn de sia kulturo
  • Reprezentado de profanaj regantoj: reĝotamburoj kaj -trumpetoj (kiel la naturtrumpeto kakaki ĉe la Haŭsoj) simbolas sosocian renomon kaj politikan aŭtoritaton
  • Realigo de funebroritoj
  • Akompanado de la mitoj, legendoj kaj kronikoj de la glorkantistoj
  • Muziko por danco – ĝis la „sekularigitaj“ formoj de afrika rokmuziko, ĉefe en la urboj
  • Muziko por senstreĉiĝo, ripozo, distrado, kiel lulkantoj
  • Muziko por transsendado de novajoj novaĵtamburoj

Stereotipoj, tradicio kaj progresoRedakti

Afriko ofte estas prezentita ekskluzive kiel lando de tamburoj, sed male ĝi havas plej diversajn muzikajn instrumentojn, kiuj ludas same gravan rolon kiel tiu de voĉa muziko. Ekzistas melodiaj kordaj instrumentoj: arko, malsamaj specoj de harpoj aŭ harp-similaj, kiel ‘Kóoraa’ aŭ violonoj, multaj specoj de ksilofono, kiel la ‘mbira’, kaj diversaj specoj de blovinstrumentoj kiel flutoj kaj trumpetoj.

La plej uzata muzika instrumento en Afriko estas la homa voĉo, kaj la plej ofta maniero produkti muzikon estas voka-kaj-responda kantado. Ĝenerale, afrika kanto estas malstreĉa, de malferma gorĝo kaj resona, male al la streĉa proksimorienta kantstilo. Iliaj lingvoj estas tonaj kun tre proksima rilato al muziko. Eĉ, en instrumenta muziko denaska parolanto de unu el ĉi tiuj lingvoj kutime povas percepti tekston en la muziko. Ĉi tiu efiko formas la bazon de perkuta muziko nomata ‘parolantaj tamburoj’.

Dancistoj kaj perkutistoj tre serioze lernas ĝisfunde dancojn en ĉiuj siaj detaloj. La ŝultroj, brusto, pelvo, brakoj kaj kruroj povas esti movitaj per la malsamaj muzikaj ritmoj, kombinante du, aŭ tri ritmojn en siaj movadoj.

Por virinoj de multaj afrikaj kulturoj ludi blovajnfrapinstrumentojn asociitajn kun potenco ne estas permesata. En la kulturo mandé, kantado kaj muzikado estas rezervitaj nur por la ‘jàli’-kasto, la bardoj de Okcidenta Afriko, kiuj ricevas tiun arton laŭ hereda transdono dum centoj da jaroj. Virinoj havas la reputacion esti ĉefaj kantistoj, sed la ludado de instrumentoj estas tradicie ekskluziva regado de viroj.

Preskaŭ ĉiuj ‘jàlimùsu’, muzikistino ekvivalento al ‘jàli’ de Okcidenta Afriko, ludas nur du instrumentojn rezervitajn por virinoj, la ‘néo’, malgranda metala fraptubo kaj la akvokukurbo. Neniu virino rajtas ludi ian kordinstrumenton, kiuj estas tradiciaj akompanantoj de historiaj rakontoj, kaj konsiderataj prestiĝaj en la socio.

La aliro de virinoj al la ‘kóoraa’, la 21-korda harpo-liuto, unu el la plej emblemaj instrumentoj de la malia muzika heredaĵo, estas konflikta: ludi ĝin povas impliki riskojn.

Aparte interesa kazo estas la aktuala urba muzikistino el Malio Madina N’Diaye, kiu ne heredis la profesion. Madina estas la unua afrika virino, kiu kuraĝas ludi la ‘kóoraan’, ĉi tiun sanktan instrumenton. Ŝi estas la sola afrikanino, kiu profesie ludas kordinstrumentojn rezervitajn por viroj.  Madina N’Diaye estas kantverkistino kaj komponistino, eldonis KD-n kaj turneis tra Eŭropo. Ŝi defiis la socion kaj alfrontis sennombrajn antaŭjuĝojn. "Ŝi havas grandan sukceson (ekstere), sed ĉi tie estas infero, kiam ŝi ludas," diris ŝia patro. Madina ĉiam havis vidkapablajn problemojn. En 2001, ŝi restis definitive blinda. Multaj interpretis tion kiel punon. Virinoj, kiuj kune kun Madina kreis grupon de instrumentistoj, anoncis al ŝi, ke ili decidis forlasi la projekton: ili timis la konsekvencojn.

Madina deklaris, ke muziko estas "kialo por vivi." "Mi estas blinda sed ne handikapita".

Malgraŭ la kolero de iuj tradiciistoj, ŝi daŭrigis sian vojon kaj diskonigis sin kiel talenta aŭtoro, komponisto kaj interpretisto. Madina konsideras sin emancipita, sed deklaras ke "emancipiĝo ne signifas egalecon inter viroj kaj virinoj, sed pli ĝuste havi la rajton ekzerci la samajn profesiojn, por kontentigi proprajn bezonojn.

Hodiaŭ pli da virinoj tra la tuta Afriko levas siajn kantojn kaj instrumentojn por defendi la kaŭzon de virinoj kaj esprimi sin kontraŭ diskriminacio. Ne nur rilate al muzika agado, sed ankaŭ pri sociaj kaj edukaj rajtoj. Iom post iom la kordinstrumentoj ekparolas en virinaj manoj.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (26) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

AfropopRedakti

Afropop estas termino iam uzata por priskribi la nuntempan muzikon de afrika popo. Karakterizita de miksaĵo de dancoj kaj sonoj inter amerika popola muziko kaj afrika muziko, Afropop ne raportas al specifa stilo aŭ muzika sono, sed la vorto estas uzata kiel ĝenerala termino por populara muziko afrikaj.

Famaj homoj RedaktiRedakti

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Wolfgang Bender: Sweet Mother: Moderne afrikanische Musik. Trickster-Verlag, München 1985, ISBN 3-923804-10-5
  • John Miller Chernoff: Rhythmen der Gemeinschaft: Musik und Sensibilität im afrikanischen Leben. Peter-Hammer-Verlag, Wuppertal 1999, ISBN 3872948385
  • Jacqueline Cogdell DjeDje (Hrsg.): Turn up the volume! A celebration of African music. UCLA Fowler Museum of Cultural History, Los Angeles 1999. ISBN 0-930741-76-5 und ISBN 0-930741-77-3
  • Gerhard Kubik: Zum Verstehen afrikanischer Musik. 2. Auflage. Lit Verlag, Wien 2004, ISBN 3825878007
  • Erich Stockmann: Musikkulturen in Afrika. Verlag Neue Musik, Berlin 1987, ISBN 3733300092
  • Joseph H. Kwabena Nketia: Die Musik Afrikas. Otto Heinrich Noetzel Verlag, Wilhelmshafen 1991 (3. Auflage) ISBN 379590255X
  • Volker Schütz: Musik in Schwarzafrika. Arbeitsbuch für den Musikunterricht in den Sekundarstufen. Mit Doppel-CD. Oldershausen Institut für Didaktik populärer Musik, Oldershausen 1992
  • Ulrich Wegner: Afrikanische Saiteninstrumente (mit Musikkassette), Staatliche Museen Preußischer Kulturbesitz, Berlin 1984, ISBN 3-88609-117-1

Eksteraj ligilojRedakti