Serio Virinoj en muziko

Virinoj en muziko estas artikolserio verkita de esperantistino Sonia Risso el Urugvajo. La serio prezentas diversajn virinojn tra la historio kiuj grave rolis en muziko. La serio estas publikigita en la Esperanta Retradio. Ĝis 2022, ĝi havis pli ol 100 erojn.

Antaŭparolo redakti

"Tra la historio, virinoj alfrontis sociajn barilojn, familiajn postulojn kaj eĉ siajn proprajn antaŭjuĝojn ankaŭ por disvolvi siajn muzikajn talentojn. Muziko ĉeestas en virinoj de ĉiam. Ne estas virino, kiu iam ne lulis bebon per kanteto aŭ lulkanto.

Tiel same kiel muziko evoluis kun la tempopaso, ankaŭ la virinoj plifortiĝis por superi malfacilaĵojn en la mondo de arto kaj muziko. En malsamaj muzikaj ĝenroj elstaris talentaj virinoj, kiuj nur tra jaroj fariĝis referencoj por novaj artistoj. Ni povus demandi nin, kio estis la malintereso de la socio rilate al muzika produktado de virinoj? Kial silentigi iliajn verkojn?

Kiam ni pensas pri grandaj komponistoj ni ĉiam pensas en Mozart, Beethoven, Chopin, Bach. Ĉu estas kredinde, ke nur tiatempaj viroj trovis inspiron en muziko, kaj virinoj ne? Aŭ okazis ke virinoj ankaŭ produktis brilajn melodiojn, sed ne sukcesis videbligi sin? Tia penso ne estas absurda, ĉar en ĉiuj epokoj gravaj virinoj partoprenis en la muzika agado. Sed bedaŭrinde ĉi tiu partopreno estis ignorita, aŭ preterlasita de siatempaj reprezentantoj de la muziko kaj ankaŭ de la historio poste.

Kun la tempopaso, primuzikaj esploroj komencis nomumi virinojn kaj rekoni ilian kontribuon. Ĉi tie ni volas reakiri tiun memoron per rigardo al muzikagado de virinoj, kiuj en la muzikhistorio lasis siajn spurojn."

Ĉe la centa elsendo redakti

Post preskaŭ du jaroj, ni alvenas al la centa artikolo parolante pri aro da virin-komponistoj, kiuj sukcesis venki la silenton de la historio kaj atingi nian epokon.

Ekde Enheduanna (2.285 a.k.), naskita antaŭ pli ol kvar mil jaroj, ĝis la naskiĝdato de la lasta komponistino traktita ĉi tie, meze de la 18-a jarcento, la virinoj dediĉitaj al muziko kiuj sukcesis videbligi sin, estis nur kelkpli ol tiuj kiuj aperis en tiuj ĉi 99 artikoloj. El la plej ampleksa listo de komponistinoj de tiu ĉi periodo, mi ne inkludis nur kelkdekojn da komponistinoj, simple ĉar mi ne trovis ajnan registritan muzikon por ilustri ilian laboron. De ili restis nur iliaj nomoj, aŭ fragmentoj de iliaj biografioj… (kontraste kun la miloj da viraj komponistoj de la sama periodo.)

Tiuj komponistinoj kiuj rezistis la tempopason estis virinoj kiuj kontraŭstaris la sociajn regulojn, la morojn, la antaŭjuĝojn aŭ la religiajn preceptojn de siaj respektivaj socioj, en kiuj ili ludis flankan rolon. Tiuj ĉi virinoj sukcesis evoluigi siajn muzikajn talentojn, venkante fortojn kiuj klopodis sufoki iliajn kreemajn impetojn. Ankaŭ ili superis la malfacilan taskon lasi skribitan kaj subskribitan pruvon de sia laboro… (Kelkfoje la virinaj komponaĵoj estis subskribitaj de viraj nomoj…)

Rigardante la komponistinojn de la menciita periodo, ni povas konstati ke ili havis komunajn trajtojn:

La plejmulto el ili estis filinoj de nobeluloj aŭ de la aristokrataro, tio estas, membroj de riĉaj familioj proksimaj al la aŭtoritato, kun ebleco ricevi bonan edukadon kaj specifan muzikan instruadon. Tamen, kaj malgraŭ iliaj privilegioj, tiuj virinoj ne rajtis esti profesiaj muzikistoj, ilia arto devis resti en hejmaj rondoj kun la subteno de iu vira mentoro, edzopatro.

Alia grupo de virinkomponistoj estis membroj de “muzikistaj familioj” aŭ de muzikistoj de la kortego, kiuj instruis sian arton al siaj filinoj ekde la plej juna aĝo. De tio rezultis kelkaj esceptaj “mirinfanoj”, kiuj sekvis la familian tradicion kaj eniris en la saman profesian karieron de siaj viraj familianoj. Ankaŭ estis pluraj monaĥinoj, virinoj kiuj trovis en monaĥejoj la ununuran lokon kie virino apartenante al neniu el la supraj grupoj, povis ricevi muzikan instruadon kaj havi la ŝancon disvolvi sian muzikan talenton verkante himnojn kaj aliajn religiajn muzikojn.

Ni parolas do, pri muziko verkita, ludita, aŭskultita kaj ĝuita de la elito de la socio. Restas la logika demando: Kion aŭskultis, ludis kaj dancis la plejmulto de la loĝantaro? Kion verkis la popolo? Kiun muzikan rolon ludis popolaj virinoj? Ĉu ili verkis? Sendube ili kreis lulkantojn, festmuzikojn, amkanzonojn, ribelkantojn, preĝmuzikojn… pri kiuj ne ekzistas registroj, ĉar la edukado kaj la muzika verkado ne atingis la subajn klasojn; tia muziko pasis de buŝo al orelo tra la generacioj kaj perdiĝis kun la tempopaso.

En la pasinteco, esti virino dediĉita al muziko, estis privilegio de malmultaj, sed iliaj voĉoj sukcesis esti sufiĉe fortaj por konservi kreskantan influon tra la historio. Laŭ la paso de jarcentoj virinoj pli kaj pli trovis la vojon serĉante egalecon kaj respekton al siaj talentoj, kiel ili lernis de siaj antaŭulinoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti