Kantmuziko
Kantmuziko estas ĉia muziko, kiun realigas la homa voĉo, kontraste al nura instrumenta muziko. Ĝi baziĝas kutime sur literaturaj poeziaĵoj, kiujn muzikigis komponisto; modernaj komponistoj foje ankaŭ uzas vokalizojn aŭ fantazitekstojn.
Akompanado per instrumentoj je kantmuziko ne estas esceptata. Verkojn, en kiuj la instrumenta parto superas, oni ankoraŭ klasas kiel instrumentaj (ekz. ĥoraĵoj en simfonioj). Muziko, kiun generas nur la homa voĉo, nomiĝas ankaŭ akapela.
Al nurvoĉaj muzikaĵoj apartenas akapela-kantoj de profana kaj sakrala karaktero. La sakrala kantmuziko, akompanata same kiel neakompanata, estas grava parto de la eklezia muziko.
Eŭropa klasika muzikoRedakti
Nurvoĉa sakrala muzikoRedakti
La plej gravaj ĝenroj de neakompata sakrala kantmuziko estas la himno resp. la ĥoralo, la moteto kaj la meso; apartaj formoj estas gregoria ĉanto kaj aliaj psalmodiaj kantoj.
Kiel variaĵoj de la ĥor-okupantaro je tio estas penseblaj viraj, virinaj aŭ miksitaj ĥoroj, kiuj ankaŭ diferenciĝas laŭ la nombro de la voĉoj. Por virinĥoroj elformiĝis la trivoĉa kontrapunkto kiel kutimaĵo, por vira resp. miksitaj ĥoroj la kvarvoĉa. Aparte por miksita ĥoro foje ankaŭ estas postulata la okupantaro el du aŭ pluraj kontraŭstaraj ĥorgrupoj, ĉi tiu „duoblo-“ resp. „plurĥora“ maniero de muzikado floris aparte dum la renesanco; sian plej imponan stampadon ĝi trovis en la tiel nomata Venecia plurĥoreco.
Por la pliampleksigo de la sonspaco resp. por la multobligo de la liniaj, kontrapunktaj kaj ankaŭ harmoniaj eblecoj en la historio de kantmuziko oni ĉiam denove ankaŭ eksperimentis per pliigo de la voĉnombro ene de ĥorgrupo trans la kvarvoĉeco.
Gregoria ĉanto estas laŭtradicie unuvoĉa, neakompanata kantaĵo de (vira) schola cantorum [ĉantoĥoro).
Instrumente akompanata sakrala kantmuzikoRedakti
La instrumente akompanata sakrala kantmuziko elformiĝis aparte en la formoj de moteto, de meso, de kantato aŭ de oratorio. La unuopajn movimentojn aparte de kantato aŭ de oratorio, sed ankaŭ de kantatomeso de la baroko siaflanke oni distingas laŭ sia farmaniero kaj laŭ la nombro de kantantaj voĉoj:
- La akompanata, ofte tre arte kaj riĉe formata soloprezentado nomiĝas ario.
Neakompanata profana kantmuzikoRedakti
Instrumente akompanata profana kantmuzikoRedakti
Historio de la eŭropa kantmuzikoRedakti
Pratempo kaj antikvecoRedakti
Unua notacio en la mezepokoRedakti
Mezepoka plurvoĉecoRedakti
RenesancoRedakti
BarokoRedakti
KlasikismoRedakti
19-a jarcentoRedakti
20-a jarcentoRedakti
Eŭropa popolmuzikoRedakti
- izo-polifonio, popolmuzika stilo en la sudo de Albanujo
Ekstereŭropa kantmuzikoRedakti
AmerikoRedakti
- indiana muziko
AfrikaRedakti
- Isicathamiya, zulua kantstilo
AzioRedakti
Suda AzioRedakti
- kaŭali, sufisma kantstilo en Pakistano kaj norda Barato
- dhrupad, severa kantstilo de la klasika hindustana muziko en la nordo de Barato
- khyal, en la 17-a jarcento evoluigita pli simpla nordbarata stilo, origine plej ofte kantistinoj kun akompano de sarangi
- thumri kaj dadra, du stiloj, kiuj apartenas al la simpla klasiko de barata muziko
Orienta AzioRedakti
- ĉina opero, unuigas kanton, teatron kaj dancon
- gagok, klaska kantstilo de la korea muziko
- pansori, populara stilo de la korea muziko
Surorienta AzioRedakti
- Bangsawan, malaja opero en Malajzio, en kiu oni prezentas Zapin-dancojn
AustralioRedakti
- Muziko de la praloĝantoj